Podlužany (distrikto Levice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Podlužany

Podlužany, hungare Berekalja estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. La oficiala hungara nomo estis Podluzsány ĝis 1890. La slava vorto pod lužane signifas: loĝantoj sub la arbaro. La pli nova hungara nomo estas tradukaĵo.

Podlužany situas en la griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, laŭ flankovojoj. Levice troviĝas 4 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1275 pri la vilaĝo en formo Podlusan. La kampoj apartenis al fortikaĵoj de ÓbarsLéva. En 1910 loĝis tie 793 da homoj (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Léva. Poste la komunumo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 parto de Slovakio. Tiam la vilaĝo situis laŭ la nova ŝtatlimo. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 779 da homoj (771 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]