Červený Hrádok

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Červený Hrádok, hungare Barsvörösvár estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Zlaté Moravce. La historia hungara nomo estis Veresvár.

Červený Hrádok situas en la plej griza distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Zlaté Moravce troviĝas 10 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1386 en formo "Verusuar" (=ruĝa fortikaĵo). La turkoj okupis kaj detruis la vilaĝon kaj la fortikaĵon en 1599, sed en 1652 la loĝantoj forpelis la turkojn. Poste alvenis germanoj. En 1910 loĝis tie 470 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al distrikto de Verebély, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo apartenis al la sendependa Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 414 da homoj, (408 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Barsvörösvár naskiĝis hungara arkitekto Géza Maróti.