Dedina Mládeže

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dedina Mládeže
hungare: Ifjúságfalva neoficiale, esperante: Vilaĝo de Junularo
municipo
Dedina Mládeže
Oficiala nomo: Dedina Mládeže
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Komárno
Historia regiono Supra Hungarujo
Rivero Váh
Situo Dedina Mládeže
 - alteco 110 m s. m.
 - koordinatoj 47° 56′ 59″ N 18° 00′ 19″ O / 47.94972 °N, 18.00528 °O / 47.94972; 18.00528 (mapo)
Areo 12,781249 km² (1 278,12 ha)
Loĝantaro 481 (31.12.2010)
Denseco 37,63 loĝ./km²
Fondo 4-a de aprilo 1949
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 946 03
Telefona antaŭkodo +421-35
Aŭtokodoj KN
NUTS 501107
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Dedina Mládeže
Retpaĝo: www.dedinamladeze.sk
Portalo pri Slovakio
bordo de Váh ĉe Dedina Mládeže
La vilaĝa oficejo en Dedina Mládeže

Dedina Mládeže (mlAdeĵe) (hungare Ifjúságfalva - neoficiale) estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ dekstra bordo de Váh. Kontraŭe troviĝas Komoča sen trapasejo, krome Kolárovo 3, Komárno 28 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La municipo estis fondita en 1949, slovakoj alvenintaj el Hungario fondis ĝin kune kun kolĥozo. Poste aliĝis ankaŭ hungaroj el la najbareco. La komunumo iĝis vilaĝo en 1954. La kooperativo nun havas la nomon Agroreal kaj produktas tritikon, maizon, fruktojn, bredadas porkojn kaj bovojn. Ekde 2005 ĉesis la lernado en la lernejo.

Malý ostrov[redakti | redakti fonton]

Malý ostrov ((hungare) Kissziget) estas malgranda vilaĝo. Ĝi aperis en dokumentoj en 1664 kun 50 da loĝantoj, tiutempe okupita de turkoj. Ekde 1866 vaporŝipo trafikis al Komárno. Baldaŭe tie pramo trafikis, nuntempe nenio. En 2001 loĝis tie 347 hungaroj kaj 159 slovakoj. Administre la vilaĝo apartenas al Dedina Mládeže.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]