Vyškovce nad Ipľom

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vyškovce nad Ipľom, hungare Ipolyvisk estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. La historia hungara nomo estis Hontvisk.

Vyškovce nad Ipľom situas en la plej griza distrikto, la ruĝo montras la distriktejon

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, Ipeľ brakumas la komunumon pri 3 flankoj laŭ la dekstra bordo, (sed kampoj situas ankaŭ en la maldekstra flanko), laŭ la hungara landolimo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Štúrovo-Šahy en la maldekstra flanko. Šahy troviĝas 7 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. Antaŭ la hungaroj avaroj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1156, pri la fortikaĵo el 1296. En 1313 Karolo la 1-a (Hungario) vane sieĝis ĝin. La vilaĝo ricevis la rangojn en 1347 doganprena kaj foirorajta loko. Dum la turkoj la fortikaĵo jam ne havis funkcion. En 1910 loĝis tie 1000 homoj, (plejparte hungaroj). Sur la rivereto akvomuelejo kaj pramo funkciis. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolyság, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas senĝene traireblaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famulo[redakti | redakti fonton]

En tiama Hontvisk naskiĝis hungara ĉefabato Kálmán Ipoly Fehér.