Kálmán Ipoly Fehér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kálmán Ipoly FEHÉR [ipoj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Fehér Ipoly Kálmán estis hungara pastro, benediktana ĉefabato, instruisto, verkisto, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1896).

Kálmán Ipoly Fehér

Kálmán Ipoly Fehér [1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1842 en Hungara reĝlando, en vilaĝo Hontvisk (nuntempa Vyškovce nad Ipľom en Slovakio). Li mortis la 27-an de oktobro 1909 en Pannonhalma.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Ipoly Fehér frekventis gimnazion en Komárom, poste en 1858 li aliĝis al la benediktanoj. En 1865 li pastriĝis kaj li ekinstruis en Pannonhalma. Inter 1874-1882 li estis direktoro de gimnazio en Esztergom, poste li hvis gravan postenon en Szeged. Baldaŭe li studvojaĝis al Bavario, Serbio kaj Bulgario. Ekde 1892 ĝismorte li estis ĉefabato de Pannonhalma.

Verkaro (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • A bajor középiskolák szervezete és eljárása (1888)
  • Győr megye és város egyetemes leírása (1874)
  • Győr, Pannonhalma, Hédervár (1874)
  • Kísérleti természettan (1871–1873)
  • A vegytan rövid vázlata (1872)

Fontoj[redakti | redakti fonton]