Martovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago kaj kalvinana preĝejo de Martovce
Katolika kapelo de Martovce
Karaktera domo de Martovce
Marĉa pejzaĝo ĉe Martovce
Malnova domo de Martovce

Martovce, hungare Martos (martoŝ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ iama riverobranĉo de Nitra (rivero), laŭ flankovojoj. La plej proksimaj urboj estas Hurbanovo 4, Komárno 17 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la hungaroj avaroj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1438 en formo Marthos, sed apud la vilaĝo iam estis malnova vilaĝo nomata Gég, menciita en 1075. Verŝajne fine de la mezepoko pro la oftaj inundoj tiu vilaĝo malfondiĝis. Ĉefepiskopejo de Esztergom havis longe kampojn de Martos. La turkoj ofte suferigis la loĝantojn, krome okazis malamikeco inter katolikoj kaj kalvinanoj. Ekde 1754 kalvinana lernejo ekfunkciis. Ĥoleroj okazis en 1831 kaj 1851. Krom la agrikulturo la fiŝkaptado estis karaktera okupiĝo. Fine de la 19-a jarcento la prospera vilaĝo iĝis grandvilaĝo.

En 1910 loĝis 1288 da homoj, (plejparte hungaroj). La grandvilaĝo ĝis 1919 apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Udvard, poste al Ĉeĥoslovakio. La oficiala nomo ekde 1927 iĝis Martoš. En 1930 oni nombris 1305 hungarojn kaj 35 slovakojn. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito iom da hungaroj estis deportitaj, la restaĵo iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. La vilaĝnomo ŝanĝiĝis al Martovce. Dum la socialismo kolĥozo funkciis. En 2001 loĝis tie 694 hungaroj, 63 slovakoj, po 1 germano kaj ĉeĥo.

Vilaĝservoj estas hungarlingva bazlernejo kaj infanĝardeno.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]