Öskü

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centro de Öskü
Rotondo de Öskü
Panoramo de Öskü

Öskü (oŝku) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Várpalota.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, inter Várpalota kaj Veszprém (urbo), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Veszprém (urbo). La lasta troviĝas 15 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la hungaroj romianoj kaj avaroj loĝis tie. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste germanoj kaj slovakoj alvenis. Post la 2-a mondmilito oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Ŝtonominejo longe funkciis apud la vilaĝo, supozeble Öskü signifas malnova ŝtono.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, poŝto, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, restoracio, vendejoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Öskü naskiĝis advokato Antal Tasner.

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]