Várpalota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Várpalota
urbo
Várpalota1.jpg
Fortikaĵo fotita de supre [+]

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hungario
Regiono Meza Transdanubio
Departemento Veszprém
Distrikto Várpalota
Adreso Gárdonyi Géza u. 39

8100 Várpalota

Poŝtkodo 8100
Telefona antaŭkodo (+36) 88
Kodo laŭ KSH 11439
Retpaĝaro www.varpalota.hu [+]
Politiko
urbestrino (ekde 2012) Márta Talabér (FIDESZ-KDNP[1])
Demografio
Loĝantaro 19 918  (2015) [+]
Loĝdenso 267,80 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 12′ N, 18° 8′ O47.19722222222218.139444444444Koordinatoj: 47° 12′ N, 18° 8′ O [+]
Areo 77,26 km² (7 726 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Várpalota (Hungario)
DEC
Várpalota
Situo de Várpalota en Hungario
Várpalota (Veszprém)
DEC
Várpalota
Situo de Várpalota en Veszprém
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Várpalota [+]
v  d  r
Information icon.svg

Várpalota (vArpalota) estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Várpalota, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas: fortikaĵokastelo.

Fortikaĵo de Várpalota

Geografio[redakti | redakti fonton]

Várpalota situas sur malebenaĵo de Bakony, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Graz, laŭ fervojo Budapeŝto-Celldömölk inter du departementoj Székesfehérvár kaj Veszprém. Budapeŝto troviĝas 90 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue romianoj loĝis tie. En urboparto Inota gotika katolika preĝejo troviĝas. En la centro de la urbo la plej okulfrapa vidindaĵo estas la fortikaĵo el la 14-a jarcento, kiu ricevis sian nomon de kapitano György Thury batalinta heroece kontraŭ la turkoj. Nun ĝi estas muzeo prezentanta la historion de kemiindustrio kaj minado.

La renesansa kastelo de Zichy (ziĉi) devenanta el 1724 ankaŭ estas muzeo. Tiutempe la komunumo havis la rangon kampurbo. Vidalvide staras la Belarta Galerio, kie oni organizas ankaŭ koncertojn.

Aerfoto pri la urbo

En 1743 katolika, en 1780 luterana, en 1788 kalvinana preĝejoj, en 1840 sinagogo konstruiĝis. Vivis en la urbo ankaŭ grekoj kaj armenoj. En 1876 komenciĝis minado de bruna karbono. En 1951 Várpalota, Pétfürdő kaj Inota komunumoj unuiĝis sub urbo Várpalota. Baze de la minado konstruiĝis energia centralo, aluminia fandoforno kaj aliaj uzinoj. Fine de la socialismo ĉesis kaj la centralo, kaj la minado, kaj la fandoforno.

En 1997 Pétfürdő forlasis la urbon kaj memstariĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Várpalota
Luterana kirko de Várpalota

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estas delegito de UEA tie.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Várpalota települési választás eredményei (hungare) (html) (2010-10-03). Alirita 2011-07-26.