Saltu al enhavo

Pétfürdő

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pétfürdő (pEtfurdO) estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Norda Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Várpalota. Fürdő signifas hungare: banejo.

Blazono de Pétfürdő

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

La grandvilaĝo situas inter Várpalota kaj Berhida laŭ flankovojoj. Pétfürdő longe estis urboparto de Várpalota.

Fabriko en Pétfürdő

Oni trovis tie vojon de la romianoj. La unua mencio devenis el 1082. Pro la kontraŭturkaj bataloj Pétfürdő senhomiĝis en 1580. Oni trovis termalan akvon en 1860 kaj formiĝis banejo. En 1930 ekfunkciis fabriko pri amoniako. La urboparto sendependiĝis kiel vilaĝo en 1997 kaj estis levita grandvilaĝo en 2001.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵo estas novgotika preĝejo Sankta Ladislao (Pétfürdő) el 1941.

En Pétfürdő naskiĝis psikologo Valéria Csépe.