Bajč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bajč
hungare: Bajcs
municipo
Municipa ofico en Bajč
Oficiala nomo: Bajč
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Komárno
Historia regiono Supra Hungarujo
Rivero Stará Žitava
Situo Bajč
 - alteco 121 m s. m.
 - koordinatoj 47° 55′ 41″ N 18° 12′ 21″ O / 47.92806 °N, 18.20583 °O / 47.92806; 18.20583 (mapo)
Areo 36,475732 km² (3 647,57 ha)
Loĝantaro 1 250 (31.12.2010)
Denseco 34,27 loĝ./km²
Unua skribmencio 1312
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 946 54
Telefona antaŭkodo +421-35
Aŭtokodoj KN
NUTS 501034
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Bajč
Retpaĝo: www.ocubajc.sk
Portalo pri Slovakio
Preĝejo de Bajč

Bajč (hungare Bajcs) (ambaŭ prononce: bajĉ) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Žitava, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Komárno-Nové Zámky. Krome estas ĉefvojo al Štúrovo. Komárno troviĝas 21, Nové Zámky 8 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1312, la kampoj tiam apartenis al ĉefepisopejo de Esztergom. La turkoj faris senhoma la vilaĝon en 1685. Episkopo Jozefo Batthyány (batjAnji) fondis apude novan setlejon en 1780, kiu oficiale iĝis vilaĝo en 1865. Ĝi estis ĉefepiskopa rezidejo ĝis 1882. La fervojo atingis la komunumon en 1910. Tiam loĝis en la vilaĝo 1452 homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Dvory nad Žitavou, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1919 okazis batalo inter ĉeĥa legio kaj hungara komunista armeo. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1219 da homoj (693 hungaroj kaj 495 slovakoj). Nuntempe 2 uzinoj funkcias en la vilaĝo, apude fazanoj vivas.

Eksteraj vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

  • Kotelnica, hungare Ellető
  • Vlkanovo, hungare Farkasd
  • Chrasť, hungare Haraszt

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]