Plavé Vozokany

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plavé Vozokany, hungare Fakóvezekény estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. La slovaka historia nomo estis Fako Vozokany.

Plavé Vozokany situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Levice troviĝas 28 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1327 en formo "Wezeken". En la 17-a jarcento la turkoj faris ĝin senhoma. En 1910 loĝis tie 932 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al distrikto de Verebély, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ĝis 1968 brikofabriko funkciis. En 2001 loĝis tie 864 da homoj (841 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]