Malý Lapáš

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malý Lapáš, hungare Kislapás estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra. Iam la slovaka nomo estis Lapašské Ďarmoty.

Malý Lapáš situas en la plej griza distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Levice-Nitra (urbo). La lasta troviĝas 7 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la loko devenis el 1113, sed la vilaĝo fondiĝis en la 15-a jarcento. Dum la historio formiĝis 3 vilaĝoj: Granda kaj Malgranda Lapás kaj Gyarmat, kiuj unuiĝis, sed ekde 1990 ili denove estas 3 memstaraj vilaĝoj. En 1910 loĝis tie 212 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo situis ĉe la nova landolimo ĉe la slovaka flanko. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 365 da homoj, (359 slovakoj).