Bodza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bodza
municipo de Slovakio
Administrado
Poŝtkodo 946 16
Demografio
Loĝantaro 381  (2021) [+]
Loĝdenso 60 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 50′ N, 17° 50′ O (mapo)47.83388917.829444Koordinatoj: 47° 50′ N, 17° 50′ O (mapo) [+]
Alto 110 m [+]
Areo 6,32 km² ( 632 ha) [+]
Bodza (Slovakio)
Bodza (Slovakio)
DEC
Bodza
Bodza
Situo de Bodza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bodza [+]
vdr
Sonorilstablo de Bodza
Vilaĝdomo de Bodza

Bodza, hungare Bogya estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Komárno-Bratislavo. La plej proksimaj urboj estas Veľký Meder 6, Komárno 26 km-ojn for. La distrikto troviĝas inter Danubobranĉoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la hungaroj avaroj kaj slavoj vivis tie. Dum la historio estis 2 vilaĝoj: Várbogya (=fortikaĵa-Bogya) kaj Nemesbogya (=nobela-Bogya). La unua mencio pri Várbogya devenis el 1268, tiam apartenis al fortikaĵo de Komárom. Nemesbogya estis unue menciita en 1387 en formo "Villa nobilium de Bogya". Ili kuniĝis en la 18-a jarcento. Okazis incendio en 1895.

En 1910 loĝis en la vilaĝo 767 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóköz, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Okazis inundo en 1965, dum la rekonstruo ĉeĥaj urboj Vyškov kaj Žďár nad Sázavou helpis. En 2001 loĝis tie 364 da homoj (338 hungaroj kaj 26 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • sonorilstablo uzata de katolikoj kaj kalvinanoj
  • vilaĝodomo de 1913
  • muzeeto
  • nobeldomo de Kálnoki