Zemianska Olča

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de Zemianska Olča
La malnova muelejo ankaŭ nun funkcias
La malnova kverko en Zemianska_Olča
Nobeldomo de Holczer

Zemianska Olča, hungare Nemesócsa estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Komárno.

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, inter Danubobranĉoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Komárno-Bratislava.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la komunumo devenis el 1264 en formo Oucha. Tiutempe loĝis tie reĝaj kortumanoj. Poste la kampoj apartenis al abatejo Pannonhalma. La loĝantoj estis plejparte nobeloj, tial estas la hungara nomo nemes. La turkoj ofte suferigis la loĝantojn. En 1894 okazis incendio. La loĝantaro okupiĝis pri vinkulturo, bredado, funkciis uzinoj pri lakto, alkoholo, briko. En 1910 loĝis en la vilaĝo 1782 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Komárom (reĝa departemento), la distrikto Csallóközi, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la Dua Mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. Dum la socialismo kolĥozo formiĝis, kiu nun funkcias akcia kompanio Megart. Oni laboras en uzino pri pargeto. En la vilaĝo funkcias slovaka kaj hungara bazlernejo. En 2001 loĝis tie 2627 da homoj (2358 hungaroj kaj 234 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • postbaroka kalvinana preĝejo el la 18-a j.c., en 1924 la internaĵo trakonstruiĝis
  • klasikisma paroĥo el la 19-a j.c. kun muro al la preĝejo
  • katolika kapelo, origine estis lernejo en la 19-a j.c.
  • tombeja romanika kapelo de familio Galambos el la 19-a j.c.
  • vilaĝdomoj el la 19-a j.c.
  • nobeldomo de Holczer kun parko, nun domo por pensiuloj
  • apud-Danuba arbaro kaj malnova kverko
  • muelejo el 1910

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Nemesócsa naskiĝis hungara kuracisto György Korbuly.

Ĝemelkomunumoj[redakti | redakti fonton]