György Korbuly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Korbuly
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1903 (1903-04-18)
en Zemianska Olča
Morto 1-an de novembro 1978 (1978-11-01) (75-jaraĝa)
en Ĉikago
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo historiisto de medicino • obstetrikisto • ginekologo
vdr

György Korbuly [djordj korbuj?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korbuly György estis hungara kuracisto, profesoro, akuŝisto.

György Korbuly [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1903 en Hungara reĝlando en Nemesócsa (nuntempa Zemianska Olča en Slovakio). Li mortis la 1-an de novembro 1981 en Ĉikago.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Korbuly frekventis katolikajn gimnaziojn laŭvice en Nagyszombat kaj Komárom, poste universitatojn en Halle, Berlino, Zuriko kaj Budapeŝto. Li akiris medicinan diplomon en 1932. Post siaj studoj li laboris en diversaj hospitaloj aŭ klinikoj en Budapeŝto, dume li akiris plian fakdiplomon pri akuŝo. En 1936 li estis nomumita privata profesoro en Scienca Universitato Pázmány Péter, en 1941 ankaŭ direktoro de centra akuŝejo. Li okupiĝis ankaŭ pri historio de la hungara akuŝo. En 1944 li estis nomumita titulara profesoro. En la sama jaro li akompanis la plenan akuŝejon al Germana Regno, poste li jam ne hejmenvenis. Post la 2-a mondmilito li vivis en Usono, kie li estis ĉefkuracisto en diversaj hospitaloj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Aquincum orvosi emlékei (Medicinaj memoraĵoj en Aquincum), (1934)
  • A m. szülészet bölcsőkora (1936)
  • Semmelweis a kortársak feljegyzéseiben (1940)
  • Heti krónika (1942)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.