Aquincum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruinoj de amfiteatro en Aquincum
Aquincum
arkeologia lokocastrum • romia konstruaĵo [+]
Koordinatoj47° 33′ 51″ N, 19° 2′ 58″ O (mapo)47.56413919.049472Koordinatoj: 47° 33′ 51″ N, 19° 2′ 58″ O (mapo)

Aquincum (Budapeŝto)
Aquincum (Budapeŝto)
DEC
Aquincum
Aquincum

Map
Aquincum
Vikimedia Komunejo:  Aquincum [+]
vdr

Aquincum [akvinkum] estas iama romia milita kaj civila urbo, nun urboparto de Budapeŝto en Óbuda.

Aerfoto pri ruinoj de Aquincum

La unuan urbon ĉi tie fondis la keltoj en nordo de Buda, kies karakterizan nomon Ak-ink (akvo-riĉa) konservis la Romianoj, kiuj antaŭ 2 mil jaroj konkeris la regionon okcidente de Danubo. Kiel rezidejo de vickonsulo kaj grava legio, kreiĝis vera urbo kun 2 amfiteatroj (!), kun ĉiaj atributoj de la tiama Romia civilizo: grandaj vilaoj kun mozaikoj kaj varmakva hejtado, banejoj kaj longaj akvo-kondukiloj por liveri la termalakvon al la foraj kazernoj, en la "legia urbo". La tiama romia urbo konsistis el 2 partoj: legia kaj civila urboj.

La subĉiela muzeo de Aquincum (fare de Bálint Kuzsinszky) prezentas parton de la "civila urbo", la produktaĵojn de la tiamaj metiistoj, la varojn de la negocado, kaj multajn artaĵojn de pentristoj kaj skulptistoj, eĉ orgenon. Preter la ŝoseo (konstruita jam de romianoj) videblas pilastroj kaj arkoj de la romia akvokondukilo, ankaŭ la plej granda amfiteatro ekster Italio (por 22 mil spektantoj), kaj la malgranda amfiteatro (apud la Muzeo) de la "civila kvartalo".

Nun tiu kvartalo, eĉ pli norden preter la riverbordo, estas ŝatata ripozejo kaj centro de la boatsportoj, kun pluraj plaĝoj kaj kampadejoj, gardantaj la titolon: Római part, Római fürdő (romia bordo/banejo).