Bálint Kuzsinszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bálint Kuzsinszky
Kuzsinszky Balint.jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1864 (1864-11-06)
en Subotica
Morto 23-an de aŭgusto 1938 (1938-08-23) (73-jara)
en Budapeŝto
Tombo Fiumei Street Cemetery
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Profesio
Profesio arkeologo • numismato • muzeologo • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

Bálint Kuzsinszky [kiĵinski], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kuzsinszky Bálint estis hungara arkeologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1926).

Bálint Kuzsinszky [1] naskiĝis la 6-an de novembro 1864 en Hungara reĝlando en Szabadka (nuntempa Subotica en Serbio). Li mortis la 23-an de aŭgusto 1938 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bálint Kuzsinszky ricevis 2 diplomojn en universitaton en Budapeŝto. Li eklaboris en 1887 Hungara Nacia Muzeo, sed li ankaŭ plulernis. Li fondis 2 muzeojn en Budapeŝto, sed li ankaŭ instruis en la universitato, kie li estis katedrestro en 1914. En 1930 li pensiuliĝis. Li okupiĝis precipe pri Romia Imperio. Li faris arkeologiajn laborojn ankaŭ eksterlande: Aŭstrio, Italio, Bavario. Lia elstara laboro estis en Óbuda, kie li trovis riĉajn arkeologiaĵojn: tio estis iam Aquincum.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Aquincum és romjai (Ruinoj de Aquincum), (1890)
  • Római kőemlékek az aquincumi múzeumban (Romiaj ŝtommemoraĵoj en muzeo de Aquincum), (1901)
  • A balaton környékének archeológiája (1920)
  • Aquincum: Ausgrabungen und Funde: Führer mit einer topografischen und geschichtlichen Einleitung (1934)

Memorigilo[redakti | redakti fonton]

Oni fondis memormedalon pri Bálint Kuzsinszky en 1941.

Fontoj[redakti | redakti fonton]