Saltu al enhavo

Końskie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Końskie

Blazono

Blazono
urbo
Końskie (Pollando)
Końskie (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Końskich
Provinco Sanktakrucio
Distrikto distrikto Końskie
Komunumo komunumo Końskie
Speco de komunumo Urbo-kampa
Fondita en 1729
Urborajtoj 1748
Koordinatoj 51° 12′ N, 20° 25′ O (mapo)51.220.416666666667Koordinatoj: 51° 12′ N, 20° 25′ O (mapo)
Areo 17,68 km²
Loĝantaro 19927 (en junio 2015)
Loĝdenso 1 261,3 loĝ./km²
Poŝtkodo 26-200
Telefona antaŭkodo 41
Aŭtokodo TKN
TERYT 3263405034
Estro Krzysztof Marek Obratański
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Partyzantów 1
Poŝtkodo de estraro 26-200
Ĝemelaj urboj (Ukrainio) Mohiliv-Podilskij
(Slovakio) Šaľa
Komunuma retejo http://www.umkonskie.pl
vdr

Końskie - jen pole, jide Kinsk (קינסק), en 1939 46 procentaĵoj de la loĝantoj en la tiama distrikto estis judoj - estas historia urbo en la provinco aŭ historie vojevodio Sanktakrucio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Końskie kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Końskie. Fine de junio 2015 ĝi havis 19 927 loĝantojn. Fine de 2021 en la urbo vivis 18 201 loĝantoj sur areo de 35,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 510 loĝantoj/km².

la nuna urba biblioteko
fasadaj detaloj de la oranĝejo en egipta stilo, konstruita inter 1825 kaj 1830
templo en greka stilo
monumento pri la partizana batalanto Henryk Dobrzański, nomata Hubal

Końskie kiel loĝloko fondiĝis en la 11-a jarcento, kaj dokumente unuafoje menciiĝis en 1124. Urborajtojn la loĝloko havas ekde 1748. Kiel la tuta historia vojevodio Sanktakrucio, ankaŭ la urbo post la dispartigoj de Pollando-Litovio en 1795 doniĝis al la Aŭstra imperio. En 1918 ĝi iĝis parto de la Dua Pola Respubliko, kaj kiel ĉie en centra Eŭropo, la loĝantoj forte suferis dum la Dua Mondmilito. Ekzemple, la 2-an de septembro 1939, tute komence de la milito, unuo de la okupanta armeo sur urboplaco masakris 22 judojn — la murdo, kies atestantino estis Leni Riefenstahl, postmilite iĝis internacie konata. Poste, kiel ĉie en centra Eŭropo, la tuta juda loĝantaro estis forportita kaj grandkvante mutdita. La 1-an de novembro 1943, taĉmento de pola partizano Jan Piwnik konkeris provizore Końskie mortigante kelke da germanaj ĝendarmoj kaj 4 lokajn konfidenculojn. Post la milito Końskie apartenis al la Pola Popola Respubliko, komunisma ŝtato grandparte dependa de Sovetunio kaj fondinta membro de la Varsovia Pakto. En 1989 okazis ŝanĝiĝo de la reĝimo al parlamenta demokratio kaj reveno al merkata ekonomio.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Lokoj pri nacia memoro

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Ziemia konecka – przewodnik turystyczny (Tero de Końskie - turisma gvidlibro) sub redakto de R. Garus kaj W. Pasek, Kielce 2000, ISBN 83-86953-66-7
  • Końskie: ziemie, domy, rodziny (Końskie: teroj, domoj, familioj) – Mieczysław Bilski, Centralny Ośrodek Sportu Varsovio 1999
  • Końskie Zarys Dziejów (Końskie. Historia skizo) – redakte de M. Wikiera

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]