Saltu al enhavo

Rohovce

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rohovce
municipo de Slovakio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 930 30
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 072  (2025) [+]
Loĝdenso 66 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 0′ N, 17° 24′ O (mapo)47.99722222222217.408333333333Koordinatoj: 48° 0′ N, 17° 24′ O (mapo) [+]
Alto 123 m [+]
Areo 16,145441 km² (1614.5441 ha) [+]
Rohovce (Slovakio)
Rohovce (Slovakio)
DEC
Situo de Rohovce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rohovce [+]
vdr

Rohovce, hungare Nagyszarva estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. La slovaka historia nomo estis Veľká Sarva.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Komárno-Bratislavo. La plej proksima urbo estas Dunajská Streda 15 km-ojn for.

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1250 en formo Zerva. En la 15-a jarcento familio Sárkány (ŝArkAnj) konstruis fortikaĵon, kie poste tranoktiĝis Ludoviko la 2-a en 1521. La nova posedanto Illésházy trakonstruis ĝin renesanca kastelo. Familio Pongrácz faris ĝin klasikisma en la 19-a jarcento. Li faris ankaŭ elitan bienon apud la vilaĝo. Tiutempe la vilaĝo havis 2 partojn: Granda Szarva (sarva) kaj Malgranda Szarva.

En 1910 loĝis en la vilaĝo 448 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Somorja, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1037 da homoj (909 hungaroj kaj 120 slovakoj).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]