Dolný Štál
| Dolný Štál | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| vilaĝo | |||||
|
Kalvinana kirko kun eklezia bazlernejo en Dolný Štál
| |||||
| municipo de Slovakio | |||||
| Flago | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | Slovakio | ||||
| Regiono | Trnava | ||||
| Poŝtkodo | 930 10 | ||||
| Aŭtokodo | DS | ||||
| Telefonkodo | 0 31 | ||||
| Kodo laŭ Kód obce | 501611 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 1 927 (2013) | ||||
| Loĝdenso | 64 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 47° 56′ N, 17° 43′ O (mapo)47.93638888888917.716944444444Koordinatoj: 47° 56′ N, 17° 43′ O (mapo) | ||||
| Alto | 112 m | ||||
| Areo | 30 km² | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Dolný Štál (hungare Alistál) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. La nomo signifas suba ĉevalejo.
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Komarno-Bratislavo. La plej proksima urbo estas Dunajská Streda 10 km-ojn for. La distrikto troviĝas inter Danubobranĉoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1111, tiam ĉevalistoj de la reĝo vivis tie. La loĝantoj iĝis kalvinanoj en la 16-a jarcento. En 1910 loĝis en la vilaĝo 1043 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon Alistál apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Dunaszerdahely, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1948-1990 la loknomo estis Hroboňovo. Hroboň estis slovaka poeto kaj filozofo. En 2001 loĝis en Dolný Štál 1962 da homoj (1848 hungaroj kaj 106 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika postgotika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno de 1450, en 1977 rekonstruita, en 2004 la turo rekonstruita
- kalvinana preĝejo el la 20-a jarcento
- muzeeto
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Dolný Štál naskiĝis hungara kuracisto Domokos Boda.



