Kráľovičove Kračany

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kráľovičove Kračany, hungare Királyfiakarcsa estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 3 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1215 en formo Corcha. En la mezepoko formiĝis diversaj apudaj vilaĝoj Karcsa (ekzemple Etrekarcsa), sed la centro estis Egyházkarcsa, kie estis la preĝejo. En 1910 loĝis en ĉi tiu vilaĝo 200 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunaszerdahely. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo (kun 5 setlejoj Karcsa) 967 da homoj, (872 hungaroj, 84 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Etrekarcsa naskiĝis hungara juristo Illés Georch.