Saltu al enhavo

Dobrohošť (distrikto Dunajská Streda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dobrohošť

ISO

Dobrohošť
municipo de Slovakio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 930 31 (pošta Vojka nad Dunajom)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 547  (2025) [+]
Loĝdenso 116 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 59′ N, 17° 22′ O (mapo)47.98222222222217.360833333333Koordinatoj: 47° 59′ N, 17° 22′ O (mapo) [+]
Alto 122 m [+]
Areo 4,703846 km² (470.3846 ha) [+]
Dobrohošť (Tero)
Dobrohošť (Tero)
DEC
Situo de Dobrohošť
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dobrohošť, Dunajská Streda District [+]
vdr

Dobrohošť, hungare Doborgaz estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Dobrohošť situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, inter Danubo, (kiu estas landlimo) kaj kanalo por akvocentralo. La plej proksima urbo estas Dunajská Streda 32 km-ojn for.

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1238. La kampoj longe apartenis al diversaj ekleziuloj. Post la mezepoko la turkoj suferigis la loĝantojn. En la 19-a jarcento la posedanto estis ĉefepiskopo de Esztergom. Kelkaj okupiĝis pri orolavado en la Danubo.

En 1910 loĝis en Doborgaz 829 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Somorja, poste al Ĉeĥoslovakio. La novaj ŝtatlimoj en 1920 distranĉis la vilaĝon, ekstera parto trans la rivero restis hungara. El tio formiĝis hungara vilaĝo Doborgazsziget, kiu nun estas parto de Dunasziget. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 336 da homoj (307 hungaroj kaj 29 slovakoj).

En la iama Doborgaz naskiĝis hungara jezuito, profesoro, rektoro Ferenc Kiris.