Okoč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katolika preĝejo de Okoč
Kalvinana preĝejo de Okoč
Skulptaĵo pri Sankta Floriano en Okoč

Okoč, hungare Ekecs (ekeĉ) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Komarno-Bratislavo. La plej proksima urbo estas Veľký Meder 5 km-ojn for. Apud la vilaĝo lagoj kaj kanalo troviĝas. La distrikto troviĝas inter Danubobranĉoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1268 en formo Ekech, tiam ĝi apartenis al fortikaĵo de Komárom. Tial la loĝantaro havis privilegiojn, la plej ofta okupiĝo estis fiŝkaptado. Baldaŭe la bienoj apartenis al diversaj ekleziuloj. Post la mezepoko la turkoj suferigis la loĝantojn. En 1822 okazis incendio.

En 1910 loĝis en la vilaĝo 544 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóköz, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Dum la socialismo kolĥozo formiĝis. En 1976 memstara vilaĝo Opatovský Sokolec kuniĝis al Okoč, pli frue ankaŭ la kolĥozoj unuiĝis. En 2001 loĝis tie 3804 da homoj (3520 hungaroj kaj 231 slovakoj).

Vilaĝservoj estas hungarlingva lernejo kaj faklernejo, biblioteko, 2 kulturdomoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

  • en Okoč naskiĝis ĉeĥoslovakiana hungara literaturhistoriisto Zoltán Fónod.