Lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lagoj)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Lago (komunumo) kaj Lago (metroo de Madrido).
Lago en Bariloche (Argentino)
Lagoj en nacia parko en Ekvadoro

Lago (okaze de malgrandaj areoj lageto) estas natura akvorezervejo en terkavaĵo, plenigita de akvo.

Depende de sia origino lagoj disspeciĝas je tektonikaj, glaciaj, riveraj, ĉemaraj (lagunoj kaj limanoj), karstaj, vulkanaj kaj artefaritaj lagoj. Laŭ akvobilanco lagoj estas defluaj aŭ maldefluaj, laŭ kemia konsisto de la akvo oni distingas trinkeblajn kaj mineralajn (ankaŭ sal(ohav)ajn) lagojn.

La entuta surfaca areo de ĉiuj lagoj tutmonde estas ĉirkaŭ 2,7 milionoj da km2, kio konsistigas 1,8% de la planeda surfaco.

Specoj de lagoj[redakti | redakti fonton]

Plej grandaj lagoj[redakti | redakti fonton]

Lago Clearwater en Ontario, Kanado
Taŝkento, Uzbekio
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de lagoj laŭ akvokvanto.
Lago Surfaca areo (mil km2)
Kaspia Maro 371,0
Supra Lago 82,4
Viktoria Lago 69,5
Hurona Lago 59,6
Miĉigana Lago 58,0
Tanganjika Lago 32,9
Bajkalo 31,5
Granda Ursa Lago 31,1
Malavia Lago 30,0
Granda Slavia Lago 28,9
Eria Lago 25,7
Vinipega Lago 23,6
Ontaria Lago 19,5
Balkaŝo 18,4

Aliaj famaj lagoj[redakti | redakti fonton]

Laga biologio[redakti | redakti fonton]

Ĝis profundo de cent metroj, la surfacaj akvoj, bone proviziataj de lumo, varmo, oksigeno kaj nutraĵo, kutime prezentas grandan riĉon de planktono, dum en la profundaj akvoj hegemonias la bakterioj. La lagobordaj zonoj prezentas merĝitan aŭ duonmerĝitan vegetaĵaron. Pri faŭno, tio adaptiĝas ĝenerale al la klimataj kondiĉoj, la salkvanteco kaj la lagofluoj.

Formado de lagoj[redakti | redakti fonton]

satelita bildo de la Viktoria Lago en Afriko

Eblas imagi la origino de lago se oni observas ties konturon. Lago estas korpo de akvo nefluanta en grunda depresio. La lagaj depresioj formiĝis pro unu aŭ kelkaj fortoj el la subgrundo.

La lagoj pli profundaj eble formiĝis pro tektonaj movoj, tio estas, kiam alprofundiĝas blokoj de tera krusto; la rondoformaj kaj de altaj bordoj lagoj eble formiĝis kiam falis aŭ flugis kratero de vulkano; la longecaj eble estas restoj de glaĉeraj valoj; laste tiuj de formo de lunduono estas kutime produkto de pli ĵusaj ŝanĝoj en riverfluo. Tamen neniu de tiuj korpoj de flua akvo estas konstanta. Tiele originiĝis la Kaspia Maro kaj la lago Viktorio.

Alifalnke dum malfermiĝas faŭltoj, kelkaj lagoj malaperas entute. Same kiel la grundo formis ilin, ankaŭ tiu povas malfomi ilin. La riveroj trenas sedimentojn kiuj sukcesas plenegi el koto lagojn. Krom multobligo de iaj plantoj, kiaj la akva lilio, ŝtopas ilin entute. Lagoj malaperas pro sekeco, aŭ pro agado de homoj, kiuj sekigas ilin.

Lagoj kaj homoj[redakti | redakti fonton]

La modernaj civilizoj generis grandajn ŝanĝojn en la ekologiaj sistemoj de multaj lagoj. La uzado de akvoj ellagaj por la homa konsumado, irigacio, produktado de elektra energio, transporto kaj distraj agadoj okazis ofte sen atenti taŭgajn zorgojn por pluhavi la biologian riĉon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]