Pata vaporiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vaporiĝa pato de kategorio A.

Pata vaporiĝo estas mezuromaniero kiu kombinas aŭ integras la efikojn de pluraj klimataj elementoj : temperaturo, humideco, sunradiado, kaj vento. Vaporiĝo estas plej granda dum varmegaj, sekaj tagoj; ĝi estas altgrade reduktita kiam la aero estas malvarma, senventa, kaj humida. Pat-vaporiĝaj mezuraĵoj ebligas komprenadon al agrikulturistoj pri la akvokvanto kiun bezonas iliaj kulturoj.

Vaporiĝa pato[redakti | redakti fonton]

Vaporiĝa pato estas uzata por reteni akvon dum observadoj por la mezurado de la vaporiĝa kvanto en difinita ejo. Tiaj patoj havas diferencajn dimensiojn kaj formojn. La plej ofte uzataj patoj estas cirklajkvadrataj [1]. La plej bone konataj estas la vaporiĝa pato "de kategorio A" kaj la enfosigita Kolorado-pato[2]. En Eŭropo, Barato kaj Sud-Afriko, oni uzas Symon-paton ( aŭ kelkfoje Symon-cisternon ). Ofte la vaporiĝaj patoj estas aŭtomatigitaj kun akvonivelaj sensoroj kaj apuda veter-stacioneto.

Normaj metodoj[redakti | redakti fonton]

Variado de vaporiĝaj patoj estas uzata tra la mondo. Estas formuloj por konverti la donitaĵojn de la diferencaj patotipoj al mezuraĵoj kiuj estas karakterizaj por la medio [3]. Tiel, esploroj estas faritaj pri la instaladaj praktikoj de vaporiĝaj patoj tiel ke ili povu fari pli fidindajn kaj ripetiteblajn mezuradojn[4].

Vaporiĝa pato de kategorio A[redakti | redakti fonton]

En Usono, la Nacia Meteologia Servo estas normiginta siajn mezuradojn pri la vaporiĝa pato de kategorio A, cilindro kun diametro de 120,7 cm kiu havas profundecon de 25 cm. La pato ripozas sur zorge nivelita, ligna bazo kaj ofte estas ĉirkaŭfermita de speco de drattolo por preventi ke bestoj drinkus el la pato. Vaporiĝo estas tage mezurita dum la akvoprofundeco vaporiĝas el la pato. La mezurada tago komencas kun la pato plenigita ĝis ĝuste 5 cm ekde la patosupro. Je la fino de 24 horoj, la kvanto, bezonata por replenigi la paton ĝis 5 cm ekde la patosupro, estas mezurata. Se pluvo okazas dum la konsiderata 24-hora periodo, ĝi estas enkontigita por kalkuli la vaporiĝon. Kelkfoje precipitaĵo estas pli granda ol vaporiĝo, kaj mezuritaj plimultiĵoj de akvo estas forigendaj el la pato. Vaporiĝoj ne povas esti mezurataj en pato de kategorio A kiam la surfaco de la patoakvo estas frostita.

La pato de kategorio A ne tre utilas dum tagoj kun pli ol 30mm da pluvo se ĝi ne estas malplenigita pli ol unufoje en 24 horoj.

Analizo de la taga pluva kaj vaporiĝa donitaĵoj en areoj kun regula forta precipitaĵo montras ke preskaŭ senescepte, je tagoj kun pli ol 30 mm la taga vaporiĝo estas erarige plialta ol je aliaj tagoj en la sama monato kiam cirkonstancoj por vaporiĝo estas pli favoraj.

La plej komuna kaj komprenebla eraro okazas kiam la taga pluvfalo superas 55 mm, kiam la pato de kategorio A verŝajne superfluos.

Malpli komprenebla, kaj tial pli grava, estas la influo de forta aŭ intensa precipitaĵo kiu kaŭzas erarigajn altajn tagajn vaporiĝototalojn sen neta superfluo.

Enfosigita Kolorado-pato[redakti | redakti fonton]

La enfosigita Kolorado-pato estas kvadrata, 1 m je unu flanko kaj 0,5 m profunda kaj farita el nefarbigita galvanigizita fero. Kiel indikas la nomo, ĝi estas enfosigita en la grundo ĝis ĉirkaŭ 5 cm de sia bordo. Vaporiĝo el enfosigita Kolorado-pato estas komparebla al pato de kategorio A, uzante konvertajn konstantojn. La pata koeficiento, je jara bazo, estas ĉirkaŭ 0,8 [5].

Malpliiĝanta tendenco de pata vaporiĝo[redakti | redakti fonton]

Dum la lastaj 50 jaroj, pata vaporiĝo estis zorgeme kaj sisteme mezurita. Dum dekadoj, neniu faris al si zorgojn pri la pat-vaporiĝaj mezuraĵoj. Sed en la 90-aj jaroj sciencistoj malkovris ion kio tiutempe estis konsiderata esti tre stranga : la kvanto de vaporiĝo estis malpliiĝanta [6] . Tiu tendenco estis observata tutmonde escepte de en kelkaj ejoj kie ĝi estis pliiĝita [7].[8][9][10] Ĉar la tutmonda varmiĝo, ĉiuj aliaj aĵoj neŝanĝitaj, vaporiĝo pliiĝos kaj el tio rezultos ke la akvocirkulado plirapidiĝos [11]. La malpliiĝanta tendenco de pata vaporiĝo estis ligita al fenomeno nomita tutmonda malplilumiĝo[12][13]. En 2005 Wild et al. kaj Pinker et al. konstatis ke la tendenco de "malplilumiĝo" estis renversigita ekde ĉirkaŭ 1990 [14].

Laga vaporiĝo kaj pata vaporiĝo[redakti | redakti fonton]

Pata vaporiĝo estas uzata por taksi lagan vaporiĝon [15]. Estas korelacio inter laga vaporiĝo kaj pata vaporiĝo [16]. Vaporiĝo el natura akvokorpo kutime estas proporcie pli malalta ĉar tiu akvokorpo ne havas metalajn flankojn kiuj varmiĝas pro la suno. La plejmultag lernolibroj proponas de multipliki patan vaporiĝon per 0.75 por korekti por tio..

Rilato al akvocirkulado[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale oni agnoskas ke la vaporiĝo de patoj estas malpliiĝanta dum la pasinta duona jarcento en multaj regionoj en la mondo. Tamen, la signifo de tiu negativa tendenco, koncerne tersupraĵa vaporiĝo, ankoraŭ estas iom polemika, kaj ĝiaj konsekvencoj por la tutmonda akvpocirkulado restas neklare. La polemiko fontas el la alternativaj opinioj ke tiuj vaporiĝaj ŝanĝoj rezultas, aŭ el la tutmonda malpliiĝo de sunradiado, aŭ el la komplementaj rilatoj inter pata kaj tersupraĵa vaporiĝo. Fakte, tiuj faktoroj ne ekskludas sin reciproke sed agas kune. [17].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. NOAA Glossary:Evaporation Pan.
  2. fao.org Chapter 3: Crop Water Needs.
  3. Bosman, HH (October 1990). “Methods to Convert American Class A-Pan and Symon's Tank Evaporation to That of a Representative Environment”, Water SA 16 (4), p. pp. 227–236.  Arkivigite je 2012-03-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-07. Alirita 2010-11-13.
  4. Bosman,H.H. (1987). “The influence of installation practices on evaporation from Symon's tank and American Class A-pan evaporimeters”, Agricultural and Forest Meteorology 41, p. pp. 307–323. doi:10.1016/0168-1923(87)90086-4.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-07. Alirita 2010-11-13.
  5. AMS Glossary: Sunken Colorado Pan.
  6. Roderick, Michael L. and Graham D. Farquhar (2002). “The cause of decreased pan evaporation over the past 50 years”, Science 298 (5597), p. pp. 1410–1411 http://www.sciencemag.org/cgi/content/abstract/298/5597/1410. 
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-02-03. Alirita 2010-11-13.
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-13. Alirita 2010-11-13.
  9. The cause of decreased pan evaporation over the last 50 Years RODERICK & FARQUHAR / Science v.298, 1nov02. Arkivita el la originalo je 2007-04-01. Alirita 2010-11-13.
  10. A spatial analysis of pan evaporation trends in China, 1955–2000. Arkivita el la originalo je 2012-09-20. Alirita 2010-11-13.
  11. CLIMATE CHANGE: Is the Hydrological Cycle Accelerating? - Ohmura* and Wild 298 (5597): 1345 - Science. Arkivita el la originalo je 2007-04-01. Alirita 2010-11-14.
  12. BBC - Science & Nature - Horizon
  13. NOVA | Transcripts | Dimming the Sun | PBS
  14. Global Dimming may have a brighter future. Alirita 2006-06-12.
  15. Tony Moore. "Officials defend dam against attacks", Brisbane Times, April 18, 2007.
  16. E. Linacre (March 2002) Ratio of lake to pan evaporation rates.
  17. Brutsaert, Wilfried (2006). “Indications of increasing land surface evaporation during the second half of the 20th century”, Geophysical Research Letters 33 (20), p. pp. 1410–1411. doi:10.1029/2006GL027532. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]