Ventosako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ventosako
Ventosako kiel dekoraĵo

Ventosako (aŭ Maniko) estas veterorezista, teksaĵa aŭ nilona tubo, fiksita - turneble - sur kelkmetra stango. Ĝi servas por montri la ventodirekton kaj ventoforton.

Ĝi estas uzata tie, kie oni devas tuj rekoni direkton kaj forton de la vento, tiel ĉefe ĉe la aertrafiko. Oni uzas ventosakon ankaŭ ĉe aŭtovojoj por montri la eblan flankan venton. Aliaj uzlokoj estas la havenoj, en industrio, ĉe translokigo de materialoj ks.

Plimulto de la ventosakoj estas striita ruĝe kaj blanke, tiel bone rekonebla.

Pli precizaj aparatoj por mezurado de la vento estas la ventodirekta mezurilo kaj la anemometro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]