Lidaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por kolekto de germanaj kantoj, vidu la artikolon Lido (muziko).
Komerce aĉetebla lidaro (Leica HDS-3000)

La lidaro estas instrumento por mezuri distancon al fora objekto per lasero.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Diagramo de la fizika principo de la lidaro. La distanco (angle distance) al la objekto d kaj la daŭro t (angle time) inter la emisio kaj la detekto estas rilataj per la formulo , en kiu c estas la rapido de elektromagneta ondo.

La lidaro emisias elektromagnetan ondon al tiu objekto, la distanco al kiu estas mezurota. La onda impulso reflektiĝas for de la objekto, kaj la lidaro detektas la revenantan impulson. Ĉar la rapido de elektromagneta ondo estas proksimume konstanta en aero ktp., per mezuro de la daŭro inter la emisio kaj la detekto, oni povas kalkuli la distancon al la objekto.

Oni povas uzi diversajn frekvencojn de la elektromagneta ondo, depende de la dezirata celo: ultraviola, videbla, infraruĝa ktp. Oni tipe uzas laseron, por ke la ondo restu mallarĝa kaj la mezuro estu preciza.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Lidaro estas aplikata por diversa gamo de uzoj:

  • Mapo-farado, en sondado, geodezio, arkeologio,[1] geografio, geologio, geomorfologio, seismologio, atmosfera fiziko, ktp.
  • Regado kaj stirado de aŭtonomaj aŭtomobiloj.
  • Lasera gvidado de raketoj kaj misiloj.
  • Tridimensia skanado de objektoj, konstruaĵoj, ktp.
  • Kelkaj saĝtelefonoj enhavas lidarojn, por aŭtomata enfokusigo de kameraoj.[2]

Historio kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

La irlanda fizikisto Edward Hutchinson Synge en 1930 proponis, ke oni povas uzi lumon por mezuri distancojn al meteoj — la fizika principo de la lidaro.[3] Tamen, la tiama teknologio ne estis sufiĉe altnivela por realigi la koncepton.

La lasero estis inventita en 1960. Poste, teamo gvidita de la Usona inĝeniero Malcolm L. Stitch inventis la lidaron ĉe la Usona aviadila firmao Hughes Aircraft Company en 1961, komence por spurado de artefaritaj satelitoj. Stitch nomis la aparaton colidar, mallongigo de coherent light detecting and ranging (koher-luma detektado kaj distanco-mezurado), analoge al radarradaro”, mallongigo de radio detecting and ranging (radioonda detektado kaj distanco-mezurado).

La moderna termino lidaro ekuziĝis en 1963, kiel mallongigo de la pli frua termino; la komenca l povas signifi lumon (angle light) aŭ laseron (angle laser).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Römer, Jörg (2018-09-10). “Lidar-Technik. Archäologie im Gebüsch”, Der Spiegel (de). 
  2. Lee, Timothy B. (2020-10-15). “Lidar used to cost $75,000—here’s how Apple brought it to the iPhone”, Ars Technica (en). 
  3. Synge, Edward Hutchinson (1930). “ⅩⅭⅠ. A method of investigating the higher atmosphere”, The London, Edinburgh, and Dublin Philosophical Magazine and Journal of Science (en) 9 (60), p. 1014–1020. doi:/10.1080/14786443008565070. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]