Barografo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tipa speco de barografo

Barografo - de la grekaj vortoj βαρoς, báros, "pezo, premo" kaj γραφειν, grafein, "skribi" - laŭ PIV estas barometro provizita per inkita pinto, kiu, lasante linion sur aŭtomate elvolviĝanta paperbendo, ebligas ekkoni la valoron de la atmosfera premo en ĉiu momento de ĝia funkciado, do registras la tempan evoluon de la aerpremo en konstanta loko. Temas pri instrumento meteologia.

Intertempe barografoj ankaŭ ofte elektronike registras la aerpremajn valorojn laŭ tempa evoluo. Dum barometroj ankaŭ ofte uziĝas fare de privatuloj, barografoj preskaŭ ekskluzive uziĝas en sciencaj institutoj kaj veteroobservejoj. Aldone ili ankaŭ havas gravecon en aviado.