Vaporiĝ-transpiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvocirkulado de la tersupraĵo, montrante la individuajn komponantojn de transpiro kaj vaporiĝo kiuj konstituas vaporiĝ-transpiron. Aliaj afinaj procesoj reprezentitaj, estas defluo kaj grundakva reprovizo.

Vaporiĝ-transpiro [1] (VT) estas termino uzata por priskribi la totalon de vaporiĝo kaj planta transpiro ekde la surfaco de la Tero en la atmosferon. Vaporiĝ-transpiro reprezentas la moviĝon de la akvo en la aeron. La akvo originas de la grundo, de la kanopeo, kaj de la akvosurfacoj. Transpiro kaŭzas la moviĝon de la akvo ene de planto kaj la sekvantan perdon de akvo tra stomoj en ĝiaj folioj. Vaporiĝ-transpiro estas grava parto de la akvocirkulado. Elemento (kiel arbo) kiu kontribuas al vaporiĝ-transpiro oni povas nomi vaporiĝ-transpiranton [2].

Potenca vaporiĝ-transpiro (PVT) estas bildo de la media bezonaĵo de vaporiĝ-transpiro kaj respondas al vaporiĝ-transpira proporcio de malalta kultivaĵo, komplete ombriganta la grundon, kun unuforma alteco kaj kun adekvata akvoprovizo en la grunda profilo. Ĝi estas ankaŭ esprimo de la energio, ĉeestanta por transporti la akvovaporon ekde la grundo ĝis en la pli malaltan atmosferon. Vaporiĝ-transpiro estas konsiderata kiel egala al potenca vaporiĝ-transpiro kiam la akvo ne estas mankanta.

Vaporiĝ-transpiro kaj la akvocirkulado[redakti | redakti fonton]

Vaporiĝ-transpiro konstituas signifan akvoperdon el akvokolekta areo. Tipoj de vegetaĵaro kaj terenouzado signife influas vaporiĝ-transpiron, kaj tial la kvanton de akvo kiu forlasas akvokolektan areon. Ĉar akvo transpirita tra folioj originas el la radikoj, plantoj kun profund-atingantaj radikoj kapablas pli konstante transpiri akvon. Do herbejaj plantoj malpli transpiras ol lignecaj ĉar kutime herbejaj plantoj ne havas profundan pivotradikon. Sekve, lignecaj plantoj vintre konservas siajn strukturojn dum herbejaj plantoj en sezonaj regionoj printempe bezonas grandiĝi ekde semo; herbejaj plantoj printempe preskaŭ nenion kontribuas al evaporiĝ-transpiro. Koniferaroj emas havi pli altajn proporciojn de vaporiĝ-transpiro ol deciduaj arbaroj, precipe dum vintro ( aŭ sekeco en la tropikaj regionoj ) kaj frua printempo. Tiu primare estas atribuenda al pli granda kvanto de kaptita kaj vaporigita precipitaĵo per la konifera pinglaro dum tiuj sezonoj [3]. Faktoroj kiuj influas vaporiĝ-transpiron inkluzivas la plantan kreskad-fazon aŭ disvolviĝ-nivelon, pocenton de grunda kovraĵo, sunradiadon, humidecon, temperaturon, kaj venton.

Kaŭze de vaporiĝ-transpiro, arbaroj malpligrandigas la akvoprovizon, escepte de la unikaj ekosistemoj nomitaj nubarbaroj. Arboj en nubarbaroj kondensigas nebulon aŭ malaltajn nubojn en fluaĵon sur siaj surfacoj, kiu gutas sur la grundon. Tiuj arboj ĉiam kontribuas al vaporiĝ-transpiro, sed ofte kondensigas pli da akvo ol ili vaporigas aŭ transpiras.

En areoj kiuj ne estas irigaciitaj, reala vaporiĝ-transpiro kutime ne estas pli granda ol precipitaĵo, kun ia tempa bufro kiu dependas de la akvoretena kapacito de la grundo. Kutime ĝi estas malpli granda kaŭze de perkolado aŭ supraĵa defluo. Escepto troviĝas en areoj kun altaj grundakvaj tavoloj, kie kapilareco povas levigi akvon el la grundakvo tra la grundokorpo al supraĵo. Kiam potenca vaporiĝ-transpiro estas pli granda ol la reala precipitaĵo, tiam grundo sekiĝos, se irigacio ne estas aplikata.

Vaporiĝ-transpiro neniam povas esti pli granda ol PVT, sed povas esti pli malgranda se mankas sufiĉe da akvo por esti vaporigita aŭ plantoj ne kapablas rapide transpiri.

Taksado de la vaporiĝ-transpiro[redakti | redakti fonton]

Vaporiĝ-transpiro estas mezurebla aŭ taksebla uzante plurajn metodojn.

Senperaj metodoj[redakti | redakti fonton]

Pat-vaporiĝaj donitaĵoj povas esti uzataj por taksi lagan vaporiĝon, sed transpiro kaj vaporiĝo de kaptita precipitaĵo sur vegetaĵaro ne estas konataj. Estas tri ĝeneralaj aliroj por senpere taksi vaporiĝ-transpiron.

Akvobilanco de akvokolekta areo[redakti | redakti fonton]

Vaporiĝ-transpiro povas esti taksita kreinte ekvacion de la akvobilanco de akvokolekta areo. La ekvacio bilancas la modifojn je akvo enmagazenigita ene de tiu areo (S) kun enigaĵoj kaj eligaĵoj :

La enigaĵo estas precipitaĵo (P), kaj la eligaĵoj estas vaporiĝ-transpiro ( kiu estas taksenda ), rivera defluo (Q), kaj grundakva reprovizo (D). Se la modifo je enmagazenigo, precipitaĵo, rivera defluo, kaj grundakva reprovizo ĉiuj estas taksitaj, la mankanta fluo, VT, povas esti taksita rearanĝante la supran ekvacion jene :

Hidrometeologiaj ekvacioj[redakti | redakti fonton]

Energia ekvilibro[redakti | redakti fonton]

Pera metodo[redakti | redakti fonton]

La sola pera metodo por mezuri VT estas per lizimetro.

Eddy-kunvarianco[redakti | redakti fonton]

La plej senpera metodo por mezuri vaporiĝ-transpiron estas kun la eddy-kunvarianca tekniko ĉe kiu rapidaj fluktuoj de vertikala ventorapideco estas korelaciitaj kun rapidaj fluktuoj je atmosfer-akva vapordenseco. Tiu senpere taksas la translokiĝon de akvovaporo ( vaporiĝ-transpiro ) ekde la tero ( aŭ kanopeo ) en la atmosferon.

Potenca vaporiĝ-transpiro[redakti | redakti fonton]

Potenca vaporiĝ-transpiro (PVT) estas la kvanto de akvo kiu povus esti vaporigita kaj transpirita se sufiĉe da akvo estus disponebla. Tiu bezono enkorpigas en si la energion kiu estas liverebla por vaporiĝo kaj la kapaciton de la pli malalta atmosfero por fortransporti vaporigitan fluidaĵon ekde la tersupraĵo. PVT estas pli alta somere, je malpli nubaj tagoj, kaj pli apude al ekvatoro, kaŭze de la pli altaj niveloj de sunradiado kiuj liveras la energion por vaporiĝo. PVT estas ankaŭ pli alta je ventaj tagoj ĉar la vaporigita fluidaĵo povas esti rapide movigita ekde la vegetaĵaro, permesante pli da vaporiĝo por plenigi sian spacon.

PVT estas esprimita en formo de akvoprofundeco, kaj povas esti grafikigita dum la jaro. Kutime estas akcentita somera pinto, kiu rezultas el pli altaj temperaturoj.

Potenca vaporiĝ-transpiro kutime estas senpere mezurita ekde aliaj klimataj faktoroj, sed ĝi ankaŭ dependas de la surfacotipo, kiel libera akvo ( por lagoj kaj oceanoj ), de la grundotipo por nuda grundo, kaj de la vegetaĵaro. Ofte valoro por la potenca vaporiĝ-transpiro estas kalkulita en apuda klimata staciono sur referenca surfaco, laŭkutime mallonga herbo. Tiu valoro estas nomata la referenca vaporiĝ-transpiro, kaj povas esti konvertita al potenca vaporiĝ-transpiro per multiplikado kun surfacokoeficiento. En agrikulturo, tiu estas nomata kultivaĵa koeficiento. La diferenco inter potenca vaporiĝ-transpiro kaj precipitaĵo estas uzata por determini frekvencon kaj daŭron de akvumado. Averaĝa jara PVT ofte estas komparata al averaĝa jara precipitaĵo, P. La proporcio inter la du , P/PVT, estas la arideco-indico.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Riley, Denis & Spolton, Lewis ( Esperantigite : Kris Long ) 1985 : Vetero kaj klimato de la mondo, Universala Esperanto-Asocio, 1985, 132p., p.18 ISBN 92-9017-035-2 esperante
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-25. Alirita 2010-11-11.
  3. Swank, W., and Douglass, J. 1974, Science. 185(4154):857-859

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]