Falfolia planto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La falfoliadecidua [1] planto estas tia arbo, arbusto aŭ staŭdo, kiuj faligas siajn foliojn en parto de la jaro. Tio okazas vintre en la kontinenta klimato kaj la arkta klimato. En aliaj areoj, folifalado okazas pro ŝanĝiĝo (malpliiĝo) de la precipitaĵa kvanto.

Male al la falfolaij plantoj, ekzistas ĉiamverdaj plantoj, ĉe kiuj la verda foliaro ekzistas en la tuta jaro. Inter la du randaj kategorioj, ekzistas la duonfalfoliaj plantoj, ĉe kiuj la malnovaj foliaj defalas post komenciĝo de la nova vegeta periodo. Same ekzistas la duonĉiamverdaj plantoj, kiuj defaligas plimulton de siaj folioj, sed restas iom da folioj dum la vintra aŭ seka periodo. Sur kelkaj junaj arboj (ekz. usona marĉa kverko), la sekiĝintaj folioj restas dumvintre, verŝajne pro defendo kontraŭ la damaĝantoj.

Fiziologio[redakti | redakti fonton]

Dum alveno de pli seka aŭ malvarma periodo, la produktado de klorofilpigmentoj reduktiĝas kaj la aliaj kolorigaĵoj en la folio videbliĝas: aperas aŭtunaj koloroj de la folioj. Al tiuj koloriĝaĵoj apartenas la karotinoidoj, kiuj donas flavan, brunan, oranĝan koloron. La antocianpigmentoj donas ruĝan aŭ lilan koloron, sed tiuj ne ĉiam ekzistas en la folioj, ofte aperas nur malfrusomere en tiuj lokoj, kie ekzistas samtempe la mallongiĝantaj tagoj kaj malvarmaj noktoj.

Dum kresko de la folio, evoluas abscisa zono ĉe la folibazo (inter la pedunklo kaj la tigo), en kiu troviĝas la abscisa tavolo, kiun formas ĉeltavoloj kapablaj disiĝi. La ĉeloj de la abscisa tavolo sentemaj je la planta kreskiga hormono, je la aŭksino, kiu produktiĝas en la folio kaj aliaj partoj de la planto. Ĝis la aŭksina proporcio estas konstanta inter kvanto produktante en folio kaj alfluante el aliaj partoj de la planto, la ĉeloj de la abscisa tavolo kunrestas. Aŭtune (pro malvarmiĝo) aŭ alia streso (sekiĝo, damaĝo), vundiĝo, maljuniĝo, la alfluo de aŭksino malpliiĝas haltas el la folio, tio kaŭzas plilongiĝon de la ĉeloj en la abscisa tavolo. Tiel ŝiriĝas la ligo inter la celtavoloj kaj la folio deŝiriĝas, defalas. Samtempe la plilongiĝintaj ĉeloj formas izolan, protektan tavolon por malhelpi la perdon de fluido.

Kelkaj plantoj eltiras mineralojn, nitrogenon, karbon el la folio antaŭ la defalo kaj rezervas tiujn en la radikoj aŭ ŝeloj kaj reuzas ilin printempo por novaj folioj, floroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Vortaro (1909) p. 64 [decidua (bot.)= falema, kaduka]