Marĉlago
Marĉlago aŭ marĉokulo (angla bog pond, germana: Moorauge) estas akvejo, kiu troviĝas centre de pluvmarĉo aŭ kaldronmarĉo. Ĝi ekzistas pro la kresko de la marĉa korpo kaj tial ĝi estas de biogena deveno. La brunaj „marĉokuloj“ estas ĉirkaŭataj de marĉo respektive torfejo kaj ricevas ilian akvon sole de precipitaĵoj respektive de la granda pluvstokejo pluvmarĉo. Tiaj akvejoj konsistas el la ne forvaporigitan akvo de la marĉo. Tiaj centraj lagoj apenaŭ montras teriĝadoprosesoj.
Kiam la marĉlagoj havas certan kvanton da nutraĵoj povas estiĝi flosanta mato. La marĉokuloj malsamas laŭ la vegetaĵaro de aliaj strukturoj de la koncerna marĉo. Ofte la randoj de la lagoj estas pro ondoj kaj ventinfluo pli nutraĵriĉaj. Ĉi tie lignoplantoj kiel marĉbetulo (Betula pubescens) kaj alia plantspecioj, ekzemple molino (Molinia caerulea) kreskas tie. la marĉa akvo estas bruna, malriĉa je nutraĵoj, huminacidriĉa kaj senkalka (distrofa).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Fritz Theodor Overbeck: Botanisch-geologische Moorkunde. Unter besonderer Berücksichtigung der Moore Nordwestdeutschlands als Quellen zur Vegetations-, Klima- und Siedlungsgeschichte. Wachholtz, Neumünster 1975, ISBN 3-529-06150-6.
- Michael Succow, Lebrecht Jeschke: Moore in der Landschaft. Entstehung, Haushalt, Lebewelt, Verbreitung, Nutzung und Erhaltung der Moore. dua eldono. Deutsch, Thun u. a. 1990, ISBN 3-87144-954-7.