Pluvmarĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
naturprotektejo „Ewiges Meer“, aspekto de restanta marĉo en Orienta Frislando, Germanujo
flosanta mato el sfagnoj sur marĉokulo iom pos iom fariĝanta sektero
Laheema, Estonia

Pluvmarĉo altmarĉoombrotrofa marĉo estas nutraĵmalriĉa, acida kaj malseka habitato kun flaŭro kaj faŭno, kiuj estas adaptitaj al tiuj ekstremaj kondiĉoj. Pluvmarĉoj male al malaltmarco ricevas akvon kaj mineralajn salojn ekskluzive de precipitaĵo (ombrotrofio). Ili estas specialaj hidrologiaj, ekologiaj kaj biogenezaj marĉotipoj, kie dum jarcentoj ĝis jarmiloj la keskado de sfagnoj kiel torfformantoj ludas gravan rolon.

Pluvmarĉoj estas tre endanĝerigitaj pro la ekspluatado de torfo kaj enigado de mineralsaloj el la ĉirkaŭo (agrikulturo, industrio). Vivantaj kaj ankoraŭ kreskantaj pluvmarĉoj minimume en meza kaj okcidenta Eŭropo apenaŭ ekzistas. La lastaj grandaj pluvmarccaj regionoj ekzistas en okcidenta Siberio kaj Kanado.

Terminologio[redakti | redakti fonton]

La esprimoj pluvmarĉo kaj altmarĉo havas la saman signifon. Pro la formado de torfo tiuj marĉoj kreskas alten. Ili similas grandajn spongojn plenplena de akvo kiuj pli aŭ malpli altiĝas kompare kun la ĉirkaŭanta prejzaĝo. De tio venas la erprimo „altmarĉo". Do, marĉo kiu estas volbiĝanta super la ĉirkaŭo kiel horloĝvitro. Tiaj marĉoj ne estas influataj de la ter- kaj surfaca akvo kaj nutriĝis sole de precipitaĵo, ĉefe pluvakvo, tial ankaŭ la esprimo „pluvmarĉo“. Tiaj marĉoj distingiĝas je ekstrema malriĉeco de mineralaj saloj

Estiĝo kaj konsisto[redakti | redakti fonton]

tavoloj de pluvmarĉo: plantrestaĵoj, blanka torfo kaj nigra torfo (de supre)

Vivanta altmarĉo bezonas por kreskado humidan, mezvarman klimato. La kvanto de la precipitaĵo devas superi la perdon per forfluo kaj forvaporiĝo. Krome la precipitaĵoj devas esti regulaj trans la jaro.

La pluvmarĉoj evoluiĝis ekde ĉ. 11 000 jaroj (komenco de holoceno) post la degelado de la plej lastaj glaciplatoj. Rilate ilian estiĝon oni distingas inter teriĝaj altmarĉoj kaj veraj altmarĉoj. La unuaj ekestis sekundare el la teriĝado de la lagoj aŭ malnovaj akvejoj de riveroj (rigardu la bildon dekstre). Estiĝis unue malaltmarĉoj sub la influo de terakvo. Manko de nitrogeno kaj granda acideco en konstante humida substrato malhelpas la malkombinadon de mortaj plantpartoj kaj iĝas al ekesto de torfo. Tielmaniere la pluvmarĉo kreskas tre malrapide super la terakva nivelo, pro tio venis la nomo „altmarĉo“. Post kiam la ekestiĝanta torfo elkreskis el la influzono de la minerala grundakvo, ekestis la kreskado de altmarĉo, tio signifas, la marĉo nur estas nutrata ekde tiu tempo de pluvakvo, kiu estas tre malriĉa je mineralsaloj. Veraj altmarĉoj, ankaŭ nomataj marĉa torfejo, ekestis rekte sur minerala subgrundo de malfekundaj regionoj kaj sen antaŭa estiĝo de malaltmarĉo (vidu bildon maldekstre). La estiĝado de tipa altmarĉo estas tra malrapida proceso kiu daŭras eĉ dum favoraj kondiĉoj jarcentojn ĝis jarmilojn. Plue ekzistas vico de transiraj marĉoj, kiuj kunigas diversproporcie karakterizaĵojn de alt- kaj malaltmarĉoj (vidu la definon de marĉo).

La ĉefaj plantoj, kiuj formas torfon, estas senradikaj sfagnoj. Ili kreskas nur tre malrapide alten, dum samtempe la malsupraj partoj de la planto torfiĝas sub manko de oksigeno. Depende de la geografia situo ekzistas diversaj specioj de sfagnoj. La torfejo kreskas nur ĉ. 1 mm po jaro.

konsisto de kreskanta marĉo

Kreskantaj marĉoj povas esti dividitaj en du tavoloj. La „torfiĝa horizonto“ konsistas el la vegetaĵa tavolo kaj la marĉa „planko“. Ĝi estas la plej supra tavolo. Tie per kreskado kaj mortado formiĝas la freŝaj, organikaj substancoj. La dua tavolo aŭ la torfkonserva tavolo kuŝas en la akvosaturigita tavolo. Tie la biologia aktiveco estas magra. Tiu tavolo apartenas al la geologia subgrundo. En pluvmarĉoj la plej supra tavolo nomiĝas blanka torfo, ĉar ĝi konsistas el preskaŭ ne malkombinitaj helbruna sfagnoj. La dua tavolo konsistas el „nigra torfo“, kiu jam estas humiĝita. Ĝi havas nigran-brunan koloron.

Pluvmarĉaj formoj kaj disvastigo[redakti | redakti fonton]

La ekesto de pluvmarĉo dependas de la klimato: de la alteco de la precipitaĵoj kaj la alteco de la forvaporiĝo, kiu grave dependas de la temperaturo. Krome la pajzaĝa reliefo influas la defluaktiveco. El tio sekvas la geografia limo de pluvmarĉo. Taŭgajn kondiĉojn por la krekado de altmarĉoj troviĝas precipe en Nordameriko (Kanado, Alasko), Nordeŭropo kaj okcidenta Siberio, Sudameriko, Sudorientazio kaj en Amazonio. Tie estas ĉiuspecaj marĉoj kaj torfejoj de entute kvar milionoj da kvatrataj kilometroj, kiu egalas al tri procentoj de la landa surfaco de la tero. Sur la suda hemisfero la mineralsale malriĉaj marĉoj malofte konsistas el sfagnoj. Sole sur fajrolandaj insuloj ekzistas marĉoj el sfagnoj. La regiono kun la plej multkvanta torfo estas sudorienta Azio. Tie komplete mankas sfagnoj.

Plafonmarĉoj[redakti | redakti fonton]

kovraĵmarĉo en Connemara, Irlando

En regionoj, kiuj estas forte influitaj de la oceano, formas dum regulaj, tre altaj precipitaĵoj (je pli 235 tagoj de la jaro) tiel nomataj plafonmarĉoj (angla „blanket bog“, germana: "Deckenmoor"). Tiuj maldikaj torftavoloj sen signifa surfaca strukturo troviĝas en Eŭropo sur montetoj kaj valoj de Irlando, Skotlando, Anglujo kaj Norvegio. En Nordameriko tiaj marĉoj troviĝas precipe oriente de Hudsona Golfo. Plankmarĉoj ne ekzistas norde de la 65a latitudo.

Marbordaj pluvmarĉoj[redakti | redakti fonton]

La marĉo proksime al la maro nomiĝas ankaŭ atlantikaj pluvmarĉoj. Tiaj tipoj troviĝas en Eŭropo de Irlando orienten trans suda Norvegujo al Sudokcidenta Svedujo kaj norden ĝis la Lofotoj. Em Nordameriko troviĝas tiajn marĉojn ĉirkaŭ la grandaj lagoj (precipe an Minesoto kaj Ontario). Tiaj marbordaj pluvmarĉoj estas sole nutrataj de pluvo.

Plataĵmarĉoj[redakti | redakti fonton]

En la nordokcidentaj regionoj, kiuj ne estas tiom influitaj de la oceana klimatos (malpli da precipitaĵoj),la pluvmarĉoj havas la klasikan formon de horloĝvitre volbita formo. Ili nomiĝas plataĵmarĉoj (angle „raised bog“). Ili kreskas en la centro pli ol rande. Tial ĝi volbiĝas, de tiu la marcoj ricevis la nomon „altmarco“. Tiu volbiĝo povas havi altecon de pluraj metroj.

La karakterizaĵoj de tiuj altmarĉoj estas ebena, senarbara kerno kun akvohavaj profundaĵoj alternante kun sekaj kupoloj (vidu bildon).

Veraj ombrotrofaj altmarĉoj de la nordokcidenta Germanujo bone montras dividon en nigra torfo (forte malkombinita) kaj super tiu tavolo blanka torfo (malpli malkombinita).

Montaraj altmarcoj[redakti | redakti fonton]

En pluvoriĉaj montaroj aperas en la monta zono – kaj malofte ankaŭ en la alpa ŝtupo (do super la arbolimo) – pluvmarĉoj, kiuj havas pro la deklivo nesimetrian kaj ne koncentran formon. La montaraj marĉoj estas distingeblaj laŭ ilia topografio en:[1]

Kermi-marĉoj[redakti | redakti fonton]

Kermi-marĉoj ankaŭ nomiĝas ŝildaltmarĉoj. Ili havas etan kupolan formon. La marĉa surfaco altiĝas de la larĝa rando al la centro. La „kermi-oj“ estas oblongaj, strisimilaj sfagnaj altaĵetoj laŭlonge de la alteclinioj. La akvejoj ofte estas banujoformaj. En la nordo de Ruslando tiaj marĉoj oftas. Krome ili troviĝas en Suomujo en la mezaj kaj nordaj borealaj pingloarbaroj.

Aapa-marĉoj[redakti | redakti fonton]

Aapa-marĉoj estas marĉoj en la subpolara zono (norde de la 66a latitudo de la norda hemisfero). Tie marĉoj nur povas ekzisti kiel „insuloj“. En ebenaĵo tiaj „marĉinsuloj" estas disvastigataj regule, en deklivoj ili formas remparojn laŭlonge de la deklivo. La ĉefa disvasdtigejo estas la skandinavaj montaroj, meza Suomujo, Karelio kaj norda Siberio. Ankaŭ en Alasko ekzistas tiaj marĉoj

Palsa-marĉoj[redakti | redakti fonton]

Palsa-marĉoj troviĝas en la limzono de la arkta ĉiamfrosta grundo (tundro). La etendaĵoj de la aapa-marĉoj povas kreki al metroaltaj torfmonetoj, la t.n. palsoj.

Poligonmarĉo[redakti | redakti fonton]

poligona marĉo el malprofundaj lagetoj kun poligona strukturo

Poligona marĉoj estas, disvastigataj en la arktaj kaj subarktaj ebenaĵoj de Siberio kaj Nordameriko kaj havas grandan amplekson. Malriĉa torfformanta vegetaĵaro povas vivteni sin ene de poligonformaj areetoj kaj kreksas dum la mallonga somero. La torftavolo atingas dikecon de 0,3 ĝis 1 metro.

Regionoj kun plumarĉoj en la norda hemisfero[redakti | redakti fonton]

  • Azio: La pluvmarĉa areo de okcidenta Siberio ampleksas sole 700.000 km². La plej grandaj marĉoj atingas en iliaj centoj volboalton de pli ol 10 m. Ili plejparte estas kermi-marĉoj. Sole la vasjuganja marĉo en tiu regiono kovras pli ol 50.000 km² kaj estas la plej granda marĉa sistemo de la mondo. La torfejoj estas taksata je pli ol 14 miliardoj da tunoj de torfo.
  • Nordameriko: De Alasko en la okcidento ĝis la Atlantika marbordo en oriento etendiĝas marĉejoj, kiuj estas kompareblaj en sia grandeco kun la okcidentsiberiaj. Post la zonoj de Palsa- kaj Aapa-marĉoj allimas zono de volbitaj pluvmarĉoj. Direkte de la oceaneco-deklivo de oriento al okcidento ekzistas oriente de la Hudsona Golfo plafonmarĉoj. En la regiono ĉirkaŭ la Grandaj Lagoj precipe troviĝas Kermi-marĉoj.
  • Eŭropo: La plej grandaj plumarcaj areoj en Mezeŭropo troviĝas en la sudaj apudmaraj regionoj de la Norda Maro kaj en la Antaŭalpoj. Kiel en Norameriko ekzistas serio de pluvmarĉaj tipoj laŭlonge de la deklivo de oceaneco, tie de nordokcidento al suoriento. Pro la uzo de la torfo la hodiaŭaj pluvmarĉoj nur restas grandecon de malpli ol 10 % de la iama grandeco. La plej granda koherenta pluvmarĉo de Mezeŭropo estis Bourtanger Moor, kiu havis sufacon de ĉ. 2.300 km². Pliaj grandaj pluvmarĉoj estas la Teufelsmoor nordoriente de Bremeno kaj la Vehnemoor (detorfigita) kaj Esterweger Dose (iam ĉ. 80 km², detorfigita) inter Oldenburg kaj Papenburg. La pluvmarĉoj en la mezmontaroj Harco, Solling, Turingia arbaro (Großer Beerberg, Schneekopf - Teufelsbad, Fichtenkopf, Saukopf), Riesengebirge, Erzgebirge, Fichtelgebirge kaj Rhön (Schwarzes Moor, Rotes Moor) estas relative malgrandaj. En la Nigra arbaro la Wildseemoor estis grandskale protektita. En la Vogezoj ĉe la monto Tanet, norde de Col de la Schlucht granda areo estas protektata. Plu troviĝas pluvmarĉoj en la Antaŭalpoj. La Wurzacher Ried (Haidgauer Pluvmarĉa ŝildo) estas hodiaŭ konsiderata kiel la plej granda kaj plej bone konservita pluvmarĉo de Mezeŭropo. Kromaj pluvmarĉaj pejzaĝoj estas ekzemple Federsee, Alta Feno en orienta Belgio, Ewiges Meer apud Aurich kaj Lengener Meer apud Wiesmoor. La lastaj marĉoj en la ĉebaltaj landoj estas nuntempe detorfigata. Estonio eksportis en la jaro 2003 ĉ. 3,6 milionoj de tunoj de torfo al okcidenta Eŭropo, kie la torfo estas uzata en hortikulturo. En Litovio 60 procentoj de la taŭga marĉareo jam estas preparita al ekspluatado aŭ jam estas detorfigita.[2]

Ekosistemo[redakti | redakti fonton]

sfagna kusenoj kun drozero, oksikoko kaj andromedo

Pluvmarĉoj havas havas specialon stato en la ŝtofa cikloj de la naturo. Ilia memregulanta potenco distingiĝas ilin de la aliaj ekosistemoj de la mondo.

Marĉoj estas vivsistemoj kun pozitiva ŝtofbilanco. La kombinado de organika substanco estas pli granda ol la malkombinado de ĝi. Tiu kresko de organika substanco kaj ĝia stokado en formo de torfo nur eblas en ejoj kun pluso da akvo. Nur ĉe troo da akvo la marĉo kreskas konstante. La torfejoj estas la rezulto de la asimilado de la plantoj, kiuj iam kreskis sur la surfaco. En la torfo estas stokita la sunenergio de jarmiloj. Marĉoj tial estas granda malputo por karbono kaj nitrogeno. La plej gravaj plantgrupoj en pluvmarĉoj estas sfagnoj, kiuj formas la volumeno de la marĉo. Sfagnoj altenkreskigas la pluvmarĉojn. Dum unu vegetperiodo la eta planteto kreskas inter unu kaj 30 centimetrojn alten. La pojara kresko de la marĉo estas inter duona ĝis unu milimetro.

Akvomastrumado[redakti | redakti fonton]

habito de sfagno-planto

Grava eco de la pluvmarĉoj estas la stokado de akvo. Dum la altiĝo de la marĉoj ili akumuligas akvon. torfo povas enhavi ĝis 97 procentoj (vol-%) da akvo. Dum granda akvo alkondukado de akvo la volumeno de la marĉoj pligandiĝas kaj stoki la akvon surface. Tiu proceso faras, ke la marĉo ŝveliĝas kaj malŝveliĝas (marĉa spirado aŭ marĉa oscilado). Plumarĉoj havas memregulantan akvan reĝimon. Pro la vertikale kreskantaj senradikaj sfagnoplantoj la marĉo havas bonan kapilaran kontuktan povon por altigi la enmarĉan akvonivelon. Krome la foliio de la sfagnoj povas stoki akvon en iliaj grandaj rezervoĉeloj (hialinĉeloj) de pli ol la 30-oblo de la ilia sekamaso. La formado de kusenoj krome pligrandigas la tutan poran volumenon. La granda akvostoka kapablo de la marĉoj evitas, ke akvo inundas la ĉirkaŭon post forta pluvego. Dum periodoj, kiam apenaŭ pluvas, la kapilara efiko zorgas pri la konduko de akvo el profundaj tavoloj de la marĉa korpo. Kiam sfagno fariĝas seka iliaj rezervoĉeloj pleniĝas je aero kaj ili fariĝas helaj. Sunradioj estas respegulataj kaj la elvaporigado reduktiĝas.

Ŝtofa mastrumado[redakti | redakti fonton]

Altmarĉoj havas ekstreme malmulte da mineralsaloj (oligotrofiaj vivejo). Precipe nitrogeno mankas. Pro la ĉiama akvosatiĝo kaj lige al tio manko de oksigeno la organika materialo nur nekomplete malkombiniĝas. La kompleta malkombino (mineralizado) nur okazas en la plej supra tavolo (akrotelmo, vidu supre), kie ankorŭ estas sufiĉe da orksigeno por la mikroba aktiveco. Sfagnoj kapablas ligi mineralaĵoj kaj kompense malligi hidrogenon (H+, protonoj). Tielmaniere la planto kreas siajn kondiĉojn por kreski kaj samtempe la ĉirkaŭo fariĝas acida. Tiun acidan ĉirkaŭon la sfagno mem bone toleras, sed la konkuraj plantoj ne povas supervivi. Pluvmarĉoj havas pH-valoro de 3 ĝis 4,8.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La propra klimato de altmarĉo estas pli kontinenta ol tiu de ĝia ĉirkaŭo kaj distingiĝas per grandaj, parte ekstremaj temperaturdiferencoj inter tago kaj nokto, sed per malgrandaj diferencoj inter la sezonoj.

Ju pli humida la grundo, des pli da varmeco estas bezonata por atingi certan temperaturon. La varmokapacito de de akvosatigita marĉa grundo estas alta. La varmokondukta kapabeco de la torfo estas malalta. La marĉa kopo nur tre malrapide varmiĝas en printempo, sed malvarmiĝas malrapide en aŭtuno. Dum frostegaj vintroj la altmarĉo povas trafrostiĝi multajn metrojn profundajn. En tiu kazo la marĉo en la profundo restis frostigata ĝis frusomere, ĉar ka sunenergio apenauŭ estas konduktebla suben. En juni la temperaturo en profundeco de 10 ĝis 20 cm estas inter 0 kaj 10 °C. El tio sekvas malfruan komencon de la vegeta periodo. kontraŭe al tio la altmarĉo en vintro multe malrapide frostiĝas kaj restas en varmaj vintroj senneĝa kaj senglacia. Ĉar la altmarĉo havas en tiuj sezonoj tre malsimilan temperaturon ol la supre kuŝantaj aeramasoj, tial oftas grundnebulo .

En somero kiam la suno brilas, la malhela torfo ĉe la surfaco plivarmĝas rapide. Pro la malgranda varmokondukteco de la torfo, la varmo apenaŭ atingas pli subajn tavolojn. En varma somero la temperaturdiferencoj inter noktaj frostoj dum sennuba nokta ĉielo kaj temperaturoj ĝis 70 °C dum sunaj tagoj. Temperaturdiferencoj inter 4 kaj 40 °C ene de 12 horoj ne estas maloftaj en Mezeŭropo. Oni mezuris jam varmecon de ĝis 77 °C en montara altmarĉo. Ĉar la surfaco de marĉoj ne estas kovrata kun alta vegetaĵaro, la varmenergio povas facile elradii, sen ke varmo el la interno de la torfejo povas ekvilibigi la temperaturon. Torfo ja estas bona izola materialo. Dum nenuba nokta ĉielo kaj malalta aerhumideco povas frosti dum la nokto ankaŭ en somero.

Aktivaj altmarĉoj ne nur stokas ege grandajn kvantojn de pluvakvo, sed ankaŭ havas grandan influon al la klimato de la regiono. Seke varma aero malvarmiĝas kaj fariĝas pli humida pro la entalpio de vaporigo, dum varma, akvosatigita aero perdas la akvon per pluvo. Grandampleksaj marĉoj tielmaniere plifavorigis iliajn kreskojn. La averaĝa temperaturo de altmarcaj regionoj estas la pli malvarmaj dum ĉiuj sezonoj ol la regionoj sen marĉoj

Vivanta mondo[redakti | redakti fonton]

La ekstrema mineralsala malriĉeco, la malata pH-valoro kaj la ĉiama saturado je akvo kauzas alte specialigitaj kaj unikaj flaŭro kaj faŭno kun multnombro de specioj, kiuj estas minacataj.

Flaŭro kaj vegetaĵaro[redakti | redakti fonton]

Sphagnum rubellum, ruĝeca sfagno
vagina eriofago, (Eriophorum vaginatum)

Plantoj, kiuj povas kreski sur tiaj ekstremaj kreskejoj, estas specialistoj kaj malsatemuloj. Multfoje ili evoluigis specialaj stragergioj por vivteni sin. Tiaj specialistoj nur povas kreski en altmarĉoj. La pluvmarxoj estas ĝenerale senarbaj en la centro.

Adaptiĝo de la plantoj[redakti | redakti fonton]

Adaptiĝo al la nutraĵmanka vivo en altmarĉoj trovis karnovoraj plantoj: Kelkaj plantspecioj kaptas insektojn, digestas ilin kaj ricevas tiel kroman nitrogenon kaj mineralajn salojn. La rondfolia drozero (Drosera rotundifolia) estas tia planto. Same la muŝkaptulo (Dionaea muscipula) hejmiĝas en marĉoj de Norda kaj Suda Karolino (orienta Usono).

Karakteristike estas nanaj arbustoj, preskaŭ ekskluzive el la familio de la Erikacoj (Ericaceen), ekzemple andromedo (Andromeda polifolia), kaluno (Calluna vulgaris), sonorileriko (Erica tetralix), oksikoko (Vaccinium oxycoccos). Tiuj nanaj arbustoj formas kun fungoj tiel nomata „funga radiko“ (mikorizo). Tiu simbiozo permesas pli bonan enkorpiĝon de la malmultegaj mineralaĵoj de la grundo. Krome okulfrapas, ke la folioj de tiuj plantoj estas dikaj kaj havas dikan epidermon. Krome la folioj estas kovrataj per vaksa kutikulo kaj la stomoj estas malelstarantaj.

Sfagnoj kaj sfagnaj socioj[redakti | redakti fonton]

Karakteristike torfformantaj planoj kreskantaj en la pluvmarĉo estas krom sfagnoj erioforoj (Eriophorum), kareksoj (Carex) kaj triĥoforoj (Trichophorum). La erioforo vagina (Eriophorum vaginatum) havas horstecan kreskon.

La diversaj sfagnospecioj havas malsamajn bezonojn de humideco. En tre humidaj lokoj kaj akvejoj kreskas flavece – verdaj specioj (Sphagnum cuspidatum), la balta sfagno Sphagnum balticumSphagnum dusenii. Aliaj sfagnoj, precipe Sphagnum magellanicumkaj Sphagnum rubellum, ofte malhelruĝa, aŭ (Sphagnum fuscum) kreskas sur pli sekaj lokoj. Ili kreskas kne kun pli altaj plantoj rkzrmple oksikoko (Vaccinium oxycoccos), andromedo (Andromeda polifolia) kaj kaluno (Calluna vulgaris).

Lignoplantoj kaj marĉarbaroj[redakti | redakti fonton]

Arboj kiel marĉa betulo (Betula pubescens), [[piceo|piceoj] (Picea), pinoj (Pinus) apartenas ankaŭ al vivanta altmarĉo de la ocea klimaata regiono. Il troviĝas precipe rande de la marĉoj. ur la altaĵoj nur malofte kreskas arboj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

altmarĉa bolario (Boloria aquilonaris)
ino de la marĉa omatidioto (Ommatidiotus dissimilis), malongflugila formo, vivas nur sur vagina ereofogo en altmarĉoj.
blueca masklo de marĉrano dum la pariĝtempo

Ene de vivanta pluvmarĉo nur malmultaj grupoj povas vivteni sin. Nek ekzistas fiŝoj pro la acida akvo, nek limakoj, konkoj, krustacoj aŭ aliaj bestoj, kiuj bezonas multe da kalcio. Nur por veraj specialistoj la marĉo estass vivejo. Simile al la sfagnoj ankaŭ multaj bestoj estas ruĝaj aŭ malhelaj (melanismo). Tio estas pro adaptiĝo al la radiointenceco kaj la ekstremaj temperaturoj. Ofte ests nana kresko. Viele Tiere, besonders Insekten, sind in ihrer Ernährungsweise auf nur bestimmte PflanzenMultaj bestoj, precipe insektoj vivas nur sur unu planto

Unuĉeluloj[redakti | redakti fonton]

Karakteriza bestogrupo estas rizopodoj (Rhizopodae). Tiuj estas ŝelhavantaj ameboj (Testaceen), kiuj estas multnombregaj.

Insektoj kaj araneedoj[redakti | redakti fonton]

Somer ŝvarmas multnombre libeloj. Libeloj ŝatas humidajn vivejojn, inter ili altmarĉoj kaj malaltmarĉoj. Klekaj specioj travivas certajn fazojn de iliaj ontogenezo en la marĉo. La altmarĉa mozaiklibelo (Aeshna subarctica) sktivas de julio ĝis septembro en la altmarĉoj. Tie ĝi trviĝas preskaŭ ekluzive sur la sfagnaj flosantaj matoj

La altmarĉa brilanta grundskarabo (Agonum ericeti) estas specialisto inter la grundoskaraboj. Ĝi nur troviĝas en transiraj kaj altaj pluvmarĉoj.[3]

Ankaŭ la lepidoptero (Boloria aquilonaris) bezonas marĉojn, kie la orinara oksikoko kreskas. La raŭo nutrigas sin de la junaj ŝosoj de tiu planto. [4]

Krome en pluvmarĉoj vivas diversajn cikadojn kaj aliaj insektoj. [5]

Amfibioj, reptilioj kaj birdoj[redakti | redakti fonton]

Amfibioj, precipe la marĉa rano (Rana arvalis), vivas al metas ovojn en al pluvmarĉo. Jenaj reptilioj troiĝas en pluvmarĉo marĉa lacerto (Lacerta vivipara) kaj la komun vipero (Vipera berus). Jenaj birdoj vivas en la senarbaj marĉoj kreko, marĉanaso, tetro, marĉostrigo, granda kurlo, brovotringo, suda orpruvio kaj gruo. En la randaj zonoj vivas nigravosto limozo, ruĝkrura tringo, kampalaŭdo, brungorĝulo kaj multaj aliaj specioj.

Mamuloj[redakti | redakti fonton]

Mamuloj ne ludas gravan rolon en pluvmarĉoj. La musoj ne ŝatas la humidan grundo. Certan rolon nur ludas la eŭropan putoron, kiu nutras sin precipe de ranoj.

Deakvigita marĉo[redakti | redakti fonton]

arbaro el lanugaj betuloj sur deakvigita marĉo

Antaŭ la uiligado de la pluvmarĉoj devas okazi ilian deakvigado. La deakvigado okazas pere de fosaĵoj. En la pli kaj pli seka marĉo la faŭno rapide ŝanĝiĝas kaj ankaŭ la flaŭro. Arboj komencas kreski.

Signifo kaj funkcio[redakti | redakti fonton]

La granda signifo de la altmarcoj estas ilia eco esti habitato por maloftaj plantsocioj, plantspecioj kaj bestoj. La nana betulo (Betula nana) kiel relikto el la glaciepoko nur povis supervivi en marĉoj.

Endanĝerigo de la pluvmarĉoj[redakti | redakti fonton]

torfforpreno en Orientfrislando

La plej granda minaco de la pluvmarĉoj estas la ekspluatado de torfo. Precipe la ekspluatado de torfo por fari ĝardenan teron, substrato (hortikulturo). La torfejoj de meza Eŭropo estas grandparte eluzitaj. Tial pli kaj pli da torfo estas importata el okcidenta Siberio kaj Kanado. Tio minacas la tieajn ankoraŭ intaktajn pluvmarĉojn.

Protektaj paŝoj[redakti | redakti fonton]

vagina erioforo kreskanta en la rnaturiga regiono Goldenstedter Moor

Nur jam en la lastaj jaroj la homoj ekonis la signifon de la pluvmarĉoj. Pli kaj pli oni komencis protekti kaj eble renaturigi la ankoraŭ ekzistantajn altmarĉojn.

Internacie la Ramsar-konvencio ankaŭ aplikeblas al pluvmarĉoj. En februaro 1976 Germanujo substribis tiun konvencion, kiu estas internacia kontrakto por la protekto de malsekaj regionoj. En Gemanujo ekzistas nuntempe 32 deklaritaj malskeaj areoj kun tuta surfaco de 839.327 hektaro. Al tiu apartenas i. a. la Wollmatinger Ried (1.286 ha), la Diepholzer Moorniederung (15.060 ha) kaj la Elba-Vesera triangulo kun la Ahlenmoor. Sed ankoraŭ ne ĉiu ŝtato subskribis la kontrakton.

Ramsar-areoj en Eŭropo kun pluvmarĉaj partoj:

  • regiono ĉirkaŭ Limbaži kaj Valmiera en la nordokcidento de Latvio kun 5 318 ha
  • Lielais Pelečāres purvs en Latvio kun 5 331 ha
  • Teiču dabas rezervāts kun 19 337 ha, la plej granda rezervejo en Latvio
  • Čepkelių raistas, rezervejo en la suda Litovio kun 11 212 ha, el tio 5 000 ha da marĉoj
  • marĉoj de Thursley kaj Ockley en Anglio kun 265 ha
  • Waldviertel en Malsupra Aŭstrio kun 13 000 ha

Renaturigado de altmarĉoj[redakti | redakti fonton]

digo por bari la akvon sur parte detorfigita areo en naturprotektejo Hahnenknooper Moore
reakvigado kun mortinta betuloj

La remalsekigado de iamaj pluvmarĉoj estas la unua, plej grava paŝo por la renaturigado. Gravas ke la remalsekigado okazas kun mineralaĵmalriĉa akvo, do pluvakvo. Tio rezultas el la fermado de deakvigaj fosaĵoj per baraĵoj. La sua paŝo estas la forigado de lignoplantoj, ĉar ili forprenas la lumon de la sfagnoj kaj pligrandigas la forvaporiĝon. La remalsekiĝado daŭras plurajn jarojn. Dum tiu tempo la altigado de la akva nivelo kaŭzas la formorto de la nedezirata vegetaĵo. Dum jardekoj reinstaliĝas la naturajn kondiĉojn. La tipa plantoj redisvastiĝas. Post jarcentoj denove estos la vivanta pluvmarĉo kiel antaŭ la detruo

La evoluon de altmarĉo sekvas jenan proceson en tri fazojn, remalsekigado kaj renaturigado al regenerado:

altmarca evoluado
fazo 1 remalsekigado pluraj jaroj

- mallonga

post barado de la areoj la akva nivelo altiĝas kaj la nedezirata vegeteĵo formortas.
fazo 2 renaturigado kelkaj jardekoj

- mezlonge

la fazo finiĝas per la disvastigo de la disvastigado de la tipa vegetaĵaro.
Phase 3 regnerado pluraj jarcentoj

- longtempa

la regenaerado de la altmarĉo estas atingita, se la remalsekigita marĉejo fariĝas vivanta torfproduktanta pluvmarĉo.

Historio kaj kulturhistorio[redakti | redakti fonton]

Paula Modersohn-Becker: marĉa fosaĵo, 1900 ĝis 1902

La altmarĉoj respeguliĝis en poezio, literaturo kaj pendrado. Kompare kun la arbaro marĉoj nur ludas malgrandan rolon en la arto


Pejzagpentrado[redakti | redakti fonton]

Paula Modersohn-Becker: marĉa kanalo kun torfŝipoj, ĉ. 1900

En Worpswede, malgranda loko en Teufelsmoor apud Bremeno kunvenis ĉ. 1900 kelkaj pentristoj. Tiu estis la unua artista kolonio en marĉa regiono. La tieaj artistoj kreis bildojn laŭ la francaj impresionistoj. La plej famaj el ili estas: Heinrich Vogeler, Otto Modersohn, Paula Modersohn-Becker, Hans am Ende, Fritz Mackensen kaj Fritz Overbeck.[6]

Historio de la nuntempo[redakti | redakti fonton]

Je la 27a de aŭgusto 1933 malliberuloj de la KZ Börgermoor surscenigis unuafoje la kanton Die Moorsoldaten (en Esperanto La Marĉsoldatoj). Ĝi priskribas la malĝojan situacion de la malliberuloj, kiuj estis devigataj preni per ŝpato torfon el la marĉo:

1. Kien ajn okulo vidas,
Marĉo estas ĉirkaŭ ni.
De nenie birdoj ridas,
kverk’ nur staras tie ĉi.

refreno:

/Ni estas naerĉsoldatoj,
kaj marŝas kun la ŝpatoj
al marĉ’!

2. Loĝas ni en soleco,
en barita koncentrej’.
for la ĝojo kaj gajeco
en dezerta erikej’

3. En kolonoj ni marŝadas,
sub brilanta sunradi’.
Wn marĉo ni fosadas,
sed hrjmlanden volas ni.

4. La gardistoj ĉirkaŭiras,
vin motigasper pafil’,
se eskapi vi deziras,
tra kvaropa la baril’

5. Ne lamentu ni, ĉar ĉiam
ja ne daŭros tio ĉi.
kaj ni ĝoje diros iam:

Ree estos hejme ni!
/Ekmarŝas kun la ŝpatoj
Ne plu la marĉssoldatoj
Al marĉ’! (dufoje)[7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. G.M. Steiner: Moortypen. in Stapfia 85, zugleich Kataloge der OÖ. Landesmuseen, Neue Serie 35, 2005, Abschnitt Hochmoore, Regenmoore – vom Niederschlagswasser gespeiste Moore, S. 14 ff (paĝoj 5–26, landesmuseum.at).
  2. O. Bragg, R. Lindsay: Strategy and Action Plan for Mire and Peatland Conservation in Central Europe. Wetlands International, Wageningen 2003. ISBN 90-5882-018-1
  3. K. J. Nick, J. Blankenburg, R. Eggelsmann, H. E. Weber, D. Mossakowski, R. Beinhauer, J. Lienemann: Beiträge zur Wiedervernässung abgebauter Schwarztorfflächen. In: Naturschutz und Landschaftspflege Niedersachsen. Band 29. Hannover 1993, 1-127, ISBN 3-922321-66-6
  4. H. J. Weidemann: Tagfalter - beobachten, bestimmen. Naturbuch, Augsburg 1995, ISBN 3-89440-115-X
  5. E. Freese, R. Biedermann: Typhobionte und tyrphophile Zikaden (Hemiptera, Auchenorrhyncha) in den Hochmoor-Resten der Weser-Ems-Region (Deutschland, Niedersachsen). (PDF-Datei; 288 kB) In: Beiträge zur Zikadenkunde. Halle 8.2005, 5-28. ISSN 1434-2065
  6. M. Hausmann, W. Kaufmann, W. Stock, C. Modersohn, G. Heidrich, B. Kaufmann, S. Salzmann, K. Schütze, K. Riedel, M. Trudzinski: Worpswede. Eine deutsche Künstlerkolonie um 1900. Galerie, Fischerhude 1986, ISBN 388132139X
  7. Wolfgang Langhoff: Die Moorsoldaten. Schweizer Spiegel-Verlag, Zürich 1935 (eldonita en eksilo), Mitteldeutscher Verlag, Halle 1986. ISBN 3-354-00041-4. Traduko de Manfred Ratislav, el Verda Trobadoro Helmstede 1986, ISBN 90-70843-03-x, p. 156-157

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Succow, M., M. Jeschke: Moore in der Landschaft. Entstehung, Haushalt, Lebewelt, Verbreitung, Nutzung und Erhaltung der Moore. Thun, Frankfurt/Main 1990, ISBN 3-87144-954-7
  • H. Joosten, M. Succow: Landschaftsökologische Moorkunde. E. Schweizerbart'sche Verlagsbuchhandlung, Stuttgart 2001, ISBN 3-510-65198-7
  • Heinz Ellenberg: Vegetation Mitteleuropas mit den Alpen in ökologischer, dynamischer und historischer Sicht. Ulmer, Stuttgart 1996, ISBN 3825281043
  • J. Eigner, E. Schmatzler: Handbuch des Hochmoorschutzes. Kilda, Greven 1991, ISBN 3-88949-176-6
  • Claus-Peter Hutter (Hrsg.), Alois Kapfer, Peter Poschlod: Sümpfe und Moore - Biotope erkennen, bestimmen, schützen. Weitbrecht, Stuttgart, Wien, Bern 1997, ISBN 3-522-72060-1
  • H. Joosten: Denken wie ein Hochmoor. Hydrologische Selbstregulation von Hochmooren und deren Bedeutung für Wiedervernässung und Restauration. in: Telma. Hannover 23.1993, S.95-115, ISSN|0340-4927
  • F. Overbeck: Botanisch-geologische Moorkunde. Wachholtz, Neumünster 1975, ISBN 3-529-06150-6

Retligoj[redakti | redakti fonton]

  • Das Ewige Meer (Beschreibung eines Hochmoorrestes in Ostfriesland)
  • Peatlands (sehr informative Seite über Moore in Irland, englisch)
  • Wassjugan-Moor (PDF-Datei; 35 kB)
  • Bargerveen Renaturierungsgebiet im Bourtanger Moor (niederländisch)

Ŝablono:Exzellent