Sfagnoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sfagno
grupo de Sphagnum fallax
grupo de Sphagnum fallax
Biologia klasado
Regno: Plantoj ( Plantae )
Divizio: Briofitoj ( Bryophyta )
Klaso: Sphagnopsida
Subklaso: Sphagnidae
Ordo: Sphagnales
Familio: Sphagnaceae
Genro: Sphagnum
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Rondfolia drozero en torfa muska kuseno
sfagnoj en la marĉo Dosenmoor en Germanujo
gametofito de sfagno

La sfagnojtorfmuskoj estas genro de muskoj. Ili apartenas al la briofitoj en la pli vasta senco. La plej multaj el ili kreskas en nutraĵmalriĉaj, acidaj habitatoj. Pro la detruo de la vivejoj de la sfagnoj fare de la homoj, ili estas tre minacataj.

Aspektoj[redakti | redakti fonton]

Diferencaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

La sfagnoj malsamas al aliaj briofitoj laŭ diversaj punktoj. Ilia protonemo konsistas ne el plektaĵo el ĉelaj fibroj, sed aspektas kiel talo. La gametofito estas nedisigita trunketo, kiu havas flankajn branĉojn kaj je la pinto „apikalan bruĝonon“. L plantoj formortas je la bazo kaj kreskas je la pinto (apikalo). La folioj ne havas ripojn. La folioj sidas plej ofte spiralforme en 2/5-divergenco kaj ili konsistas el senklorofilaj, vivantaj klorocitoj kaj malplenaj, mortaj hialocitoj. La flankaj branĉoj staras en faskoj je ĉiu kvara tiga folio kaj estas duope ĝis sepope. Rizoidoj mankas. La sporogono estas sentigaa, sed ĝi sidas sur tigeca plilongigo de la gametofitoj (pseŭdopodio). La kapsulo ne havas n peristomo kaj falfermiĝas ĉe subatmosfera premo per aŭskultebla sono pro forigo de la kovraĵo. En la kapsulo la arkesporo pligrandas ol la kolumelo. La anteridioj havas rondan formon kaj malfermiĝas sen ĉapo.

Pliajn aspektojn[redakti | redakti fonton]

El la haploidaj majozosporoj elkreskas unue fadenforma protonemo. Por povi fari tion la sfagnoj bezonas mikozizon, kiu donas la necesajn nutraĵojn (precipe nitrogeno). La protonemo kreska al horizontala talo je kies malsupra flanko estas fadenecaj radiketoj (rizoidoj). Sur tiu talo kreskas poste la tipa muskoplanto (gametofito).

La gametofito konsistas el unu trunketo kaj palmeca krono (aŭ roseto), sub ĝi estas pluraj verticiloj. La epidermo de la trunko konsistas el mortaj perforataj ĉeloj, kiuj ensuĉas akvon pere de kapilara efiko. La folietoj konsistas el reto de kloroplasthavaj oblongaj ĉeloj (klorocitoj), inter kiuj ankaŭ sidas perforitaj ĉeloj, la hialocitoj. Pro tiu konstruo sfagnoj povas ensorbas enorman kvanton da akvo. Sfagno-muskoj povas formorti je la bazo, tiel ke el disbranĉita planto fariĝas multajn unuopajn plantojn.

la sporofito leviĝinta de pseŭdopodio.

La anteridioj (ujoj de masklaj ĉeloj) sidas en la foliakseloj de speciale kolorigitaj kaj formitaj branĉoj kaj estas kun longaj tigoj. La inaj arĥigonioj sidas je la pintoj de la flankbranĉoj.

Post la fekundiĝo kreskas sporofito, kiu konsistas el dikiĝinta piedo, malonga tigo kaj kapsulo. Ĝi dependas kiel ĉe aliaj muskoj de gametofitoj koncerne sia nutrado. La sporofito estas lavata de pseŭdopiedo (pseudopodium), kiun estas formita de gametofitoj. La arĥsporo) estas formita ne el la ekstera tavolo de la sporkapsulo (endotecio), sed de internaj ĉeloj de la ekstera tavolo (amfitecio).

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Sfagnoj estas alterhumidaj plantoj, kiuj gravas por la estiĝo de Intermarĉoj kaj pluvmarĉoj. Ili ege bone adaptiĝis al tiaj kreskejoj. La sfagnoj ekzistas jenaj avantaĝojn kompare al ilia konkurencoj:

  • Sfagnoj povas adsorbi nutraĵojn en etetaj koncentraĵoj. Ili mem maladsorbas hidrogenjonoj al sia medio, por ke ĝi mem kreas al si acidan ĉirkaŭon, kio malhelpas konkurantojn.
  • Sfagnoj praktike povas kreski senlime. Dum la planto kreskas apikale, la bazo formortas pro manko de oksigeno el kio formiĝas torfo.

Sfagnoj reduktas ilian metabolado en sekaj tempoj je minumumo. Se tiam pluvas, la plantoj kapablas stoko grandan kvanton da akvo en iliaj rezervoĉeloj (hialinoĉeloj). Ili kapablas stoki pli ol la 30-oblo de ilia sekmaterialo je akvo. La ĉelo de la planto kondutas kiel ŝvelkorpoj.

flosanta mato el sfagno sur teriĝinta altmarĉa lago

Sfagno kaj marĉomumio[redakti | redakti fonton]

Sfagnoj signife resondecas pri la ekstremaj vivokondigĉoj en la pluvmarĉoj. Ĉar ĝi ne havas radikojn, ĝi nutriĝas de pluvakvo kaj en ĝi estantaj nutraĵoj, kiujn ĝi stokas. Per tio sfagno adsorbas la nutraĵojn el sia ĉirkaŭo kaj la acideco kreskas. pro la oksigenmanko en la marĉo la organika substanco ne aŭ nur parte malkombiniĝas kaj informas nin pri la pasinteco – do ankaŭ la marĉomumioj, kies haŭto kaj haroj estas konservitaj pro la tanino. Mankas destruantoj, kiuj malkombinas tiuj partoj. Sen la acida medio la kadavroj jam delonge malkombiniĝis de detruantoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

sfagno kiel izolmaterialo en blokdomo

Sfagnoj estas uzata de hortkukulturaj entreprenoj kaj en flortero por plibonigi la kapablon stoki akvon. Krome sfagnoj servas kiel enpakmaterialo kaj brulaĵo.

Ankaoraŭ en stato de eksperimentado estas la kultivado de sfagno (sfagnokultivadotorfkultivado) kiel anstaŭaĵo de nature kreskinta torfo.

Vivejoj kaj disvastigejo[redakti | redakti fonton]

La vivejo de sfagnoj estas nutraĵmalriĉaj, acidaj malsekejoj apud aŭ en akvejoj, precipe en marĉoj, abraroj kaj ombraj rokaĵoj. Sfagnoj mankas preskaŭ komplete en tropika pluvarbaro, en dezertoj kaj stepoj.

Krom en Antarktiko sfagnoj troviĝas sur ĉiu kontinento, precipe en borealaj regionoj, sed ankaŭ en pli malvarmaj, malsekaj montaraj regionoj kaj en regionoj kiuj estas influataj de maroj. En la tropikoj ili vivas preskaŭ nur en montaraj regionoj.

La plej granda parto de la kreskoregionoj traviĝas en la norda hemisferokaj tie precipe en la grandaj marĉaj regionoj de malvarmaj kaj varmaj moderaj klimatzonoj de Nordeŭropo,Azio kaj Nordameriko. La plej norda disvastigejo estas Gronlando, [[Alasko], la duoninsulo Tajmiro, Svalbardo kaj la nordo de Skandinavio trans la polara cirklo. La suda disvastigejo estas ĝis la 40° norda latitudo, en la sekaj regionoj de Mezazio ĝis 50 aŭ eĉ 60° norda latitudo.

Plua granda arealo estas de Kamĉatko trans [[Japanio], Manĉurio, la sudĉinaj montaraj arbaroj, Vjetnamio, la Filipinoj, la indoneziaj insuloj Sumatro kaj Javo trans la Ekvatoro suden. Ankaŭ en la montaraj arbaroj de Aŭstralio kaj Novzelando ekzistas tiuj specioj.

La nordamerika kreskoregiono entendiĝas de la norda boreala zono suden ĝis Florido kaj mezamerikaj montaroj. Pliaj regionoj, kie troviĝas sfagnoj, estas la montaroj en Gujano kaj Brazilo, en la Andoj eĉ ĝis Fajrolando.

En Afriko sfagnoj kreskas en la regiono de la atlasa montaro kaj de la niĝera delto en okcidenta Afriko. Krome sfagnoj troviĝas en orienta Afriko de la Kilimanĝaro kaj la aliaj montaraj masivoj en la Granda Rifto ĝis la iama kabprovinco Sudafriko. Ankaŭ Madagaskaro estass kreskoregiono de sfagnoj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Depende de la fonto oni kalkulas kun 150 ĝis 300 specioj, kiuj estas dividitaj en naŭ sekcioj. En Eŭropo hejmiĝas ĉ. specioj.

En Germanujo troviĝas jenaj specioj:

Minaco kaj protekto[redakti | redakti fonton]

pro la detruo de iliaj vivejoj la sfagnoj estas fort minacataj. Ili troviĝas parte en la Ruĝa listo de la minacataj specioj de la monda naturprotekta unio IUCN kaj la unuopaj ŝtatoj. IUCN rigardas Sphagnum novo-caledoniae kiel minacata.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jan-Peter Frahm:Biologie der Moose. Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg/Berlin, 2001, ISBN 3-8274-0164-X
  • Jan-Peter Frahm, Wolfgang Frey, J. Döring: Moosflora, 4a eldono, UTB für Wissenschaft Band, Verlag=Eugen Ulmer, Stuttgart, 2004, ISBN=3-8001-2772-5
  • Gerhard Ludwig: Exkursions-Bestimmungsschlüssel der Sphagnen Mitteleuropas. Landwirtschaftsverlag Münster, Münster, 2005, paĝo35, ISBN 3-7843-3856-9

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Retligoj[redakti | redakti fonton]