Torfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekspluato de torfo
Eroj da nigra torfo sekiĝantaj kaj bruligotaj.

Torfo estas spongeca substanco, samnatura kiel karbo, estiĝanta en marĉoj pro malkomponiĝo de vegetaĵoj, loke uzata kiel bruligaĵo. La ĉef-specioj estas sfagnoj.

La marĉojn kun torfamasoj oni nomas torfejo, ili estas biotopo por multaj raraj plantspecioj.

El la vegetalaĵo en marĉo oni formas materialon nomita torfo. Pro efiko de premo kaj temperaturo tiu materialo pli kaj pli perdas hidrogenon kaj oksigenon kaj tiele riĉiĝas la procentaĵo de karbono. Laŭ tiu procezo la materialo torfo (ĉ. 50 % el C) iĝas sinsekve brunkarbo (ĉ. 65 ĝis 78 % el C), ŝtonkarbo (ĉ. 80 ĝis 92 % el C), antracito (ĉ. 96 % el C) kaj finfine pura karbona mineralo, nome grafito.

En terkulturado[redakti | redakti fonton]

Torfon oni utiligas industrie por hortikulturo (fruktoĝardenoj) kaj por agrikulturo (terkulturejoj). Se tio okazas grandkvante, oni detruas nepre la torfejon. Ĉefe Irlando estas konata pro tiu industria ekspluato de torfejoj.

En hortikulturo, torfon oni utiligas pro ties kapableco reteni akvon, kio konvenas ĉefe al semejoj. Oni trovas same en komerco premitajn torfaĵojn, kio malhelpas malfacilaĵojn de resemado ĉe junaj plantoj. Por eviti la detruado de torfejoj oni konsilas uzadon plie ekologian de kompostaĵoj el organikaj rubaĵoj, vermikulito, ktp. Kelkaj specifaj plantoj preferas torfon, kiel ekzemple la azaleo, eriko, ktp.

En konstruado[redakti | redakti fonton]

Torfo estis uzata kiel konstrumaterialo en regionoj kie ligno malabundas. En Islando ekzemple, ĝi estis uzata ekde la Mezepoko por konstruadon de fermoj. Torfobrikoj estas aranĝitaj por formi la murojn kaj oni disvolvas herbotavolon sur la tegmento. Torfo taŭgas vere por facila manipulado kaj kiel bonkvalita termika izolilo, danke al ties poreco.


Kiel brulaĵo[redakti | redakti fonton]

Torfo estas tre uzata kiel brulmaterialo, ekzemple en Irlando. Se oni nur sekigas ĝin, ĝi devas esti bruligata kun ligno, ĉar ĝi ne bone bruliĝas. Se poste oni premas ĝin, ĝi pli bone ardas. Tiu uzado estis malpermesata en grandaj urboj kiel Dublino pro la polvaĵo kiu eliras el ties bruligado.

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]