Svalbardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svalbardo
insularo • integrita transmara teritorio • unua-nivela administra teritoria unuo • nenies tero
Akvejo Arkta Oceano
Geografia situo 77° 50′ N, 19° 50′ O (mapo)77.83333333333319.833333333333Koordinatoj: 77° 50′ N, 19° 50′ O (mapo) f1
Svalbardo (Arkto)
Svalbardo (Arkto)
DEC
Svalbardo
Svalbardo

Map

Nombro de insuloj pli ol 400 insuloj kaj Schären[1]
Ĉefa insulo Spicbergo
Tuta areo 61 022 km²f1
Loĝantoj 2 698 (1-a de Juliio 2013[2]) f2
Mapo de Svalbardo
Mapo de Svalbardo
vdr
Flago de Norvegio
Situo de Svalbardo.

Svalbardo kaj Janmajeno estas insularo en Nord-Eŭropo, kiu administre estas ekstera teritorio de Norvegio. Krom la insularoj Svalbardo (precipe la insulo Spicbergo) kaj Janmajeno la areo kovras iujn pli malgrandajn insuletojn. La insularo havas sume 2 500 loĝantojn. Ili parolas la norvegan kaj la rusan lingvojn. La landokodo estas SJ.

En la Svalbarda traktato Norvegio akiris limigitan suverenecon pri la insuloj en 1920. Ĝis tiam ankaŭ la norvegoj uzis la nomon Spicbergo por tiu insularo. Laŭ la traktato, Norvegio permesas ekonomian uzon de la insuloj al ĉiuj subskribintaj ŝtatoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Svalbardo havas areon de 62 050 kvadrataj kilometroj. Gravis sur Svalbardo mineja industrio (karbo), sed la minejoj pli kaj pli elĉerpiĝas, lasante lokon al turismo. La Svalbarda naturo ja estas eksterordinara, kun interalie arkta urso. Ĉiuj kiuj eksteriris la ĉefurbon Longjarurbo devas kunporti pafilon. Estas pli da aktaj ursoj (3 000) ol homoj (2 500) sur la insulo.

La Frama Markolo aŭ Markolo Fram estas la mara trapasejo inter Gronlando kaj Svalbardo, situa inter 77°N kaj 81°N latitudoj kaj centre sur la unua meridiano.

Janmajeno havas areon de 373 kvadrataj kilometroj. Tie loĝas nur kelkaj sciencistoj. Janmajeno estas parte kovrita de glaciejo, kaj tie troviĝas la sola aktiva vulkano en Norvegio.

Kvitøya (en Esperanto estus: "Blanka Insulo") estas insulo en la insularo Svalbardo de la Arkta Oceano, kun areo de 682 km². Ĝi situantas je 80° 09′ 05″ N 32° 35′ 37″ O / 80.15139 °N, 32.59361 °O / 80.15139; 32.59361 (mapo), kio faras ĝin la plej orienta parto de Norvegio.

Nordaustlandet estas la dua plej granda el insuloj de Svalbardo. Preskaŭ la tuta insulo havas glaĉeron. La glaĉero Austfonna tie estas la dua plej granda glaĉero en Eŭropo kaj la tria plej granda en la mondo. La insulo estas neloĝata.

La insularo Svalbardo 80° 45′ N 20° 35′ O / 80.750 °N, 20.583 °O / 80.750; 20.583 (mapo)plej norda punkto de Eŭropoplej norda punkto de Eŭropo konsideriĝas la plej norda punkto de Eŭropo.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Norwegian Polar Data (2011-00-00). Place names in Norwegian polar areas (angle). Norwegian Polar Institute. Arkivita el la originalo je 2014-02-21. Alirita 2013-09-12.
  2. Even Høydahl, Øivind Rustad (2013-09-24). Population of Svalbard, 1 July 2013 (angle). Statistics Norway's Information Centre. Alirita 2013-12-14.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]