Lago Szelkó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Lago Szelkó [selko] situas ĉe Nagyrét [nadjret], en la orienta parto de Hungario 10 kilometrojn sude de la urbo Nyíregyháza [njiredjhaza]. Ĝi estas 193 hektarojn granda.

Birdofaŭno[redakti | redakti fonton]

La lago kaj ĝia ĉirkaŭo estis ĝis la 19-a jarcento marĉoplena pejzaĝo riĉa en sovaĝbestoj, ĉefe akvobirdoj. Tion demonstras ankaŭ la birdomigrado, ja en niaj tempoj, printempe kaj aŭtune, en grandaj grupoj (200-500 ekzoj) traflugas la griza ansero (Anser anser), blankfrunta ansero (Anser albifrons), Fabansero (Anser fabalis), Vanelo (Vanellus vanellus), Nigravosta limozo (Limosa limosa). Post la drenado en la 20-a jarcento restis kelke da lagoj (la lagoj Nagy-Vadas [nadjvadaŝ], Nagy-Szik [nadjsik'], Szelkó [selko'J) pluraj intermitaj akvejoj, akvozaj jungokampoj en la regiono Császárszállás (ĉasarsallaŝ') priskribita ankaŭ de la hungara verkisto Gyula Krúdy (djula krudi). Dum la jaroj 1960-aj, ĉar elĉerpiĝis la agroj estiĝintaj per la drenado, sur la teritorio oni estigis relative grandajn (100-200-hektarajn) akvorezervujojn per la plivastigo de iamaj, respektive postrestantaj lagoj (la rezervejo ĉe Oláhrét [olaret'], la lago Szelkó).

La lago Szelkó, tiam plivastigita, pere de siaj donitajoj (abundaj nutraĵoj, glata bone survidebla bordo kun malabunda flaŭro) iĝis unu el la gravaj migradocentroj printempaj-aŭtunaj en Orient-Hungario. Ce la lago, ekde la jaro 1979 okazas sistema observado, kadre de sinkronaj observadoj, kiun plenumas membroj de la Loka Grupo de Hungara Ornitologia Asocio, en Nyíregyháza. Okaze de la printempa migrado, oni sukcesis pruvi la ĉeestadon de la sekvaj birdospecioj: grizvanga grebo (Podiceps griseigena) nestis sur la marĉejo sude de la akvorezervejo Oláhrét, granda kormorano (Phala crocorax carbo), kantocigno (Cygnus cygnus), muta cigno (Cygnus olor) estas regulaj printempaj gastoj, ruĝkola ansero (Branta ruficollis), ruĝkapa anaso (2 ekz-oj) (Netta rufina) sur la proksima lago Nagy-Vadas la 27-an de marto 1982, tufanaso (Aythya fuligula) estas regula printempa traflugulo. El inter la rabobirdoj ĉiujare dum 1-2 semajnoj estas observeblaj: fiŝaglo (Pandion haliaetus), blankvosta maraglo (Haliaetus albicilla). El la bordobirdoj: arĝenta pluvio (Pluvialis squatarola), kolumpluvio (Charadrius hiaticula), malhela tringo (Tringa erythopus) kaj griza tringo (Tringa nebularia) havas interesan prezentiĝon. Tiuj ĉi specioj estas regule observeblaj en ĉiu jaro. La lago grave rolas por iliaj someraj, somerfinaj vagadoj. Ekde junio ĝis septembro prezentiĝas meznombre 5-10 ralardeoj (Ardea ralloides), 10-15 malgrandaj egretardeoj (Egretta garzetta), 3-4 purpuraj ardeoj (Ardea purpurea), 5-6 malhelaj tringoj (Tringa erythropus), 10-15 grizaj tringoj (Tringa nebularia), 100-150 nigravostaj limozoj (Limosa limosa). Okaze de vagadoj prezentiĝas antaŭ niaj okuloj la specioj: granda egretardeo (Egretta alba) estas videbla ĉiusomere, nigra cikonio (Ciconia nigra) en la jaro 1981 (3 ekz-oj), plataleo (Platalea leucorodis) en la jaro 1981 (14 ekz-oj), Rustkalidro (Calidris ferruginea) en la jaro 1981 (8 ekz-oj), larĝbeka kalidro (Limicola (jlcinellus) en la jaro 1981 (2 ekz-oj), blankvanga ŝterno (Chlidonias hibrida) regule sin prezentas ĉiusomere, rabŝterno (Hydroprogne caspia) en la jaro 1980 (4 ekz-oj) kaj en julio de 1980 oni observis blankan pelikanon (Pelecanus oncrotalus).

La somerfina-aŭtuna migrado pligravas ĉefe per siaj kvantoj. Ĝis la ĉassezono averaĝe restadas ĉe la lago 5.000-10.000 anasoj, pliparte Platbekaj anasoj (Anas plnt/rirhrnchos). En la monatoj septembro kaj oktobro la nombro de la tranoktantaj Eskimokurloj (Numenius arquata) estas 30-40. Ĉe la aŭtuna vizaĝo de la lago Szelkó ofte vidiĝas la birdoj Galinago (Gallinago gallinago), Malgranda kalidro (Calidris minuta), Arĝenta pluvio (Pluvialis squataro/a). La lago Szelkó estas signifa ne nur kiel migradocentro, sed ankaü kiel nestadejo. En la jaro 1981 oni povis pruvi la sukcesan nestadon (kun 4 idoj) de unu paro de avoceto (Recurvirostro avosetta). Multe kontribuas al ilia nestado la malalta akvonivelo de la lago kaj la plinombriĝo de salvermoj (Artemia salina). Unu km oriente de la lago Szelkó, sur Rozsrét oni sukcesis pruvi la nestadon de la dua paro avoceta. Interesajo de ilia mestado estas, ke Ia avocetidojn ankoraŭ lanugokovratajn ni trovis en teritorio embarasata, ĉe la ĉeffluo n-ro 8, 100 metrojn de la aütoŝoseo n-ro 4 (vidu la signon X). Samokaze kun la nestado de la Avoceto ni observis ankaŭ Malgrandan pluvion (Charadrius dubius), laŭ kies sintenado (atako, ŝajnigo pri vunditeco) la nestado de tiu ĉi specio estas probabligebla ĉe la lago kaj ĝia ĉirkaŭo. Ce la najbara lago Nagy-Vadas alia individuo kun idoj estis observitaj. Baze de la donitaĵoj de la teritorio estas supozeblaj pluraj nestlokoj de la malgranda pluvio (Charadrius dubius). Bedaŭrinde ĉe la lago Szelkó aŭtune daŭras intensa ĉasado, kies eventuala ĉesigo kaj ekprotekto de la lago vere farus la lagon grava migradocentro de Hungario.