Saltu al enhavo

Arĝenta pluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arĝenta pluvio


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Subfamilio: Ĥaradrienoj = pluvioj
Genro: Orpluvioj Pluvialis
Specio: Arĝenta pluvio . squatarola
Linnaeus 1758
Pluvialis squatarola
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Arĝenta pluvio (Pluvialis squatarola, kaj ankaŭ Nigraventra pluvio) estas Ĥaradrioforma birdo el la familio Ĥaradriedoj en la genro de Orpluvioj.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta medio estas arktaj insuloj kaj marbordaj zonoj de norda Kanado kaj Alasko ĝis nordorienta Rusio.

Ili estas migrantaj birdoj kaj vintras en marbordaj zonoj el suda Kanado ĝis Argentino kaj el Britio kaj Danio al nordokcidenta Afriko kaj la Mediteranea maro, Hindio kaj Aŭstralio. Tiam ĝi ŝanĝas la nigrajn partojn al blanko. Ĉar ĝi povas vintri en suda hemisfero, tie fakte ĝi estas denove en somero.

Estas fortika specio kaj samgranda kiel orpluvio, 27-30 cm, sed iom pli larĝeta, kun pli fortaj bekoj kaj grandaj okuloj. Ĝia nuptoplumaro estas sube nigra, supre arĝent-griza; plej precize estas punktete nigroblanka en dorso kaj flugiloj. Kapo, nuko kaj malantaŭakolo estas blankegaj, dum vizaĝo -ekde okulo-, antaŭa kolo, brusto kaj antaŭa ventro estas nigraj. La malantaŭa ventro estas blanka. Desupre rigardante la flugantan arĝentan pluvion, ĝi havas blankan pugoplumaron kaj nigran plumaron ĉe akselo. Vintre ĝi havas brungrizan dorsan plumaron, sube blanketan. La beko kaj kruroj estas nigraj; en tiuj estas malantaŭa fingro. La plumaro de la junaj birdidoj estas flaveta, tiel ĝi estas konfuzebla kun idoj de orpluvio. Ĝenerale tiu specio estas simila al Pluvialis dominica, tamen tiu lasta estas flaveca, dum Pluvialis squatarola estas blankeca kaj vintre ili estas tute nigraj sube. Krome Pluvialis dominica ne havas malantaŭan fingron.

Atentu la blankan pugan (vostan) plumaron.
Ovo de Pluvialis squatarola

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Ili faras neston surgrunde en seka malferma loko bone videbla. Ĝi nestas sur la nordaj tundroj. La ino demetas du ĝis kvin makuletajn ovojn. La idoj tuje elnestiĝas. La gepatroj kondutas strange por malproksimigi fremdulojn.

Ĝia vokvoĉo estas doloreca, plilongigita "kli-e', tli-e'".

La arĝenta pluvio vivas ĉe marbordaj ŝlimbenkoj, sablaj bordoj, kie manĝas insektojn, etajn krabojn kaj krustulojn kaj vermojn.

La arĝenta pluvio estas birdo protektita de internaciaj traktatoj.

Listo de subspecioj

[redakti | redakti fonton]
  • Pluvialis squatarola cynosurae (Thayer & Bangs, 1914)
  • Pluvialis squatarola squatarola (Linnaeus, 1758)
  • Pluvialis squatarola tomkovichi Engelmoer & Roselaar, 1998

Referencoj

[redakti | redakti fonton]