Kaspio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kaspia Maro)

Kaspio
Kaspia maro, fotita de satelito.
Kaspia maro, fotita de satelito.
endorheic lake • salakva lagoakvejolago
Situo Azerbajĝano, Kazaĥio, Irano, Ruslando, Turkmenistano
Ĉefaj fontoj Volgo, Uralo, Kura, Terek
Ĉefaj elfluoj senelflua
Setlejoj Aktau, Astraĥano, Bakuo, Bandar-e Anzali, Maĥaĉkalao, Rāmsar, Türkmenbaşy
Datenoj
Koordinatoj 41° N, 51° O (mapo)4151-28Koordinatoj: 41° N, 51° O (mapo)
Kaspio (Azio)
Kaspio (Azio)
DEC
Kaspio
Kaspio
Map
Kaspio
Submara malalteco 28 m sub la marnivelo
Surfaca areo 371 000 km²[1]
Maksimuma longo 1 200 kmf6
Maksimuma larĝo 435 kmf7
Akva volumeno 78.700 km³dep1f8
Maksimuma profundo 995 m, margrundo 1 023 m sub la marnivelof10
Averaĝa profundo 184 mf11
Apartaĵo de la lago plej granda lago de la tero,
plej profunda natura depresio de Eŭropo,
naftoproduktado, riĉa je fiŝoj
vdr
Situo.
Kaspimara strando Ĥezeŝahro.
Stenka Razin (Vasilij Surikov).

KaspioKaspia Maro (ruse Каспий [kaspij] aŭ Каспийское море [kaspijskoje more], latine Mare Caspium [mare KASpium] aŭ Mare Hyrcanium [mare hirKAnium], azerbajĝane Xəzər dənizi, kazaĥe Каспий теңізі, perse دریای خزر, Daryā-i Xazar, دریای مازندران Daryā-i Māzandarān, turkmene Hazar deňizi, kartvele კასპიის ზღვა) estas saleca lago, ĉirkaŭ 373.000 kv. km., situas inter Eŭropo kaj Azio. La plej granda interna akvejo, t.e. lago, en la mondo.[2][3] Tiu maro havas surfacan areon de 371,000 km² (sen inkludi Karabogazgolon) kaj volumon de 78,200 km³.[4] Ĝi estas senelflua baseno ĉirkaŭita de la teritorioj de Kazaĥujo - de la nordoriento, Turkmenio - de la sudoriento, Irano - de la sudo, Azerbajĝano - de la sudokcidento kaj Rusio - de la nordokcidento.

La lokaj loĝantoj de la marbordo konsideras Kaspian Maron oceano, probable pro ĝiaj saleco kaj ŝajna senlimeco. Ĝia saleco estas proksimume 1.2% (12ppt), ĉirkaŭ unu triono de marakva saleco.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "Kaspia" estas derivita el la nomo de Kaspi (en aramea: Kspy, en greka: Kaspioi, en farsi کاسپی), antikva popolo kiu loĝis sudokcidente de la maro en Transkaŭkazio.[5] Strabono skribis, ke "al la lando de Albanianoj apartenas ankaŭ la teritorio nomata Kaspiane, kiu estis tiel nomita laŭ la Kaspia tribo, same kiel ankaŭ la maro; sed la tribo jam malaperis".[6] Krome, "Kaspiaj Pordoj", kio estas la nomo de regiono en la Provinco Teherano de Irano, eble indikas, ke ili migris suden de la maro. La irana urbo Qazvin kunhavas la radikon de tiu nomo kun tiu de la maro. Fakte, la tradicia araba nomo por la maro mem estas Bahr al-Qazwin (Maro de Kazvin).[7]

En klasika antikveco grekoj kaj persoj nomis ĝin Hirkania Oceano.[8] En persa antikveco, same kiel en moderna Irano, ĝi estas konata kiel Maro Mazandaran (en farsi دریای مازندران). En Irano, ĝi estas ankaŭ foje referencita kiel Daryā-i Xazar.[9] Inter hindoj ĝi estis nomata Kaŝjap Sagar. En tjurkparolantaj landoj ĝi estas konata kiel Ĥazara Maro. Malnovrusaj fontoj nomas ĝin Ĥvalina aŭ Ĥvalisa Maro (Хвалынское море / Хвалисское море) laŭ la nomo Ĥorezmo.[10] Antikvarabaj fontoj aludas al ĝi kiel Baḥr Gīlān (بحر جیلان) signife "la Gilana Maro".

Tjurka lingvaro uzas koheran nomenklaturon kiu estas diferenca de la supre menciitaj hindeŭropaj lingvoj. Ekzemple, en turkmena, la nomo estas Hazar deňizi, en la azera ĝi estas Xəzər dənizi, kaj en la moderna turka, ĝi estas Hazar denizi. En ĉiuj tiuj kazoj, la dua vorto simple signifas "maron", kaj la unua vorto referencas al historiaj Ĥazaroj kiu havis grandan imperion bazitan norde de la Kaspia Maro inter la 7a kaj la 10a jarcentoj.

Fizikaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

Formado[redakti | redakti fonton]

Kaspia Maro en mapo de Iranaj provincoj de la Abasida Kaliflando verkita en persa بحر خزر, en angla: Bahr-e- Khazar (supre).

La Kaspia Maro, kiel la Arala Maro kaj la Nigra Maro, estas restaĵo de antikva maro Paratetis. Ĝi iĝis enterfermita antaŭ ĉirkaŭ 5.5 milionoj da jaroj pro tektona levo kaj falo de marnivelo. Dum varmaj kaj sekaj klimataj periodoj, la enterfermita maro preskaŭ forsekiĝis, lasante evaporitajn sedimentojn kiaj halito kiuj estis kovritaj per ventoportataj kuŝejoj kaj konvertitaj en kuŝejo el evaporito[11] okaze de malvarmaj, malsekaj klimatoj replenigas la basenon.[12] Pro la nuna enfluo de nesala akvo, la Kaspia Maro estas lago de nesala akvo en ties nordaj partoj. Ĝi estas pli sala ĉe la irana bordo, kie la influarea baseno kontribuas al malmulta fluo. Nune, la ĉefa saleco de la Kaspia Maro estas unu triono el tiu de la oceanoj de la Tero. La golfo Karabogazgolo, kiu sekiĝis kiam la akvofluo el la ĉefa akvejo de Kaspio estis blokita en la 1980-aj jaroj sed de tiam jam estis restaŭrita, rutine superas oceanan salecon je faktoro de 10.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Kaspia Maro: flava nuanco indikas kaspian drenobasenon. Ekde kiam tiu mapo estis desegnita, la apuda Arala Maro ege malpliiĝis.

La Kaspia Maro estas la plej granda interna akvejo de la mondo: temas pri 40 ĝis 44% de la totalo de la lagaj akvoj de la mondo.[13] La bordoj de Kaspio estas kunhavo de Azerbajĝano, Irano, Kazaĥio, Rusio, kaj Turkmenio. La Kaspio estas dividita en tri distingaj fizikaj regionoj: la Norda, Meza, kaj Suda Kaspioj.[14] La limo Norda–Meza estas la Sojlo Mangiŝlako, kiu iras tra Ĉeĉena Insulo kaj la Kabo Tiub-Karagan. La limo Meza–Suda estas la Sojlo Apŝeron, nome kornico de tektona origino inter la eŭrazia kontinento kaj oceana restaĵo,[15] kiu iras tra la Insulo Ĵiloi kaj la Kabo Kuuli.[16] La Golfo Karabogazgolo estas salenhava orienta interna golfeto aŭ aparta lageto de Kaspio, kiu estas parto de Turkmenio kaj foje estis lago pro la istmo kiu separas ĝin el Kaspio.

Diferencoj inter la tri regionoj estas spektaklaj. La Norda Kaspio inkludas nur la Kaspian ŝildon,[17] kaj estas tre malprofunda; ĝi enhavas malpli ol 1% el la totala akvovolumeno kun averaĝa profundo de nur 5–6 m. La maro notinde falas ĉe la Meza Kaspio, kie averaĝa profundo estas de 190 m.[16] La Suda Kaspio ests la plej profunda, kun oceanaj profundoj de ĉirkaŭ 1000 m. La Meza kaj Suda Kaspio enhavas 33% kaj 66% el la totala akvovolumeno, respektive.[14] La norda parto de Kaspio tipe frostas vintre, kaj dum plej malvarmaj vintroj glacio formiĝas ankaŭ en la sudo.[18]

Ĉirkaŭ 130 riveroj havigas enfluon al Kaspio, el kiuj la Rivero Volga estas la plej granda. Dua alfluanto, nome Rivero Uralo, enfluas el la nordo, kaj la Rivero Kura enfluas el okcidento. Iam, la Amu Darja (Oxus) de Centra Azio en oriento ofte ŝanĝis fluejon por malpleniĝi en Kaspio tra nune-sekigita riverejo nome la Rivero Uzbojo, kiel faris la Sir Darja pli norde. Kaspio havas ankaŭ kelkajn malgrandajn insulojn; ili situas ĉefe norde kaj havas suman terareon de ĉirkaŭ 2000 km². Apude al la Norda Kaspio estas la Kaspia Depresio, malalta regiono 27 m sub marnivelo. La stepoj de Centra Azio etendiĝas tra la nordorienta marbordo, dum la Kaŭkaza montaro estas ĉe la okcidenta bordo. La biomoj kaj norde kaj oriente estas karakterizitaj pro malvarmaj, kontinentaj dezertoj. Male, la klimato sudokcidente kaj sude estas ĝenerale varmaj kun altoj pro mikso de altaj teroj kaj montaroj; drastaj ŝanĝoj en klimato laŭlonge de Kaspio kondukis al granda ŝanĝo de biodiverseco en la regiono.[2]

La Kaspia Maro havas multajn insulojn, ĉiuj el ili ĉe la marbordoj. Estas neniu ĉe la plej profundaj partoj de la maro. Ogurja Ada estas la plej granda insulo. La insulo estas 37 km longa, kun gazeloj libere vagantaj sur ĝi. En Norda Kaspio, plimulto de insuloj estas malgrandaj kaj neloĝataj, kiaj la Insularo Tjulenij, nome Grava Birdareo (GBA), kvankam kelkaj el ili havas homajn setlejojn.

Hidrologio[redakti | redakti fonton]

Kaspia Maro ĉe Aktau, Mangistau, Kazaĥio.

La surfaco de la Kaspia maro estas 28 m malsupre de marnivelo. Ĝi atingas maksimuman profundon, ĉirkaŭ 980 m, en la sudo; la norda parto estas malprofunda (ĉ. 5 m). Kaspia marfundo subkaŝas grandajn rezervojn de nafto kaj natura gaso, kio kaŭzas akrajn disputojn inter la kvin najbaraj landoj, kiuj penas dividi inter si kaj marfundon (pro energiaj riĉaĵoj), kaj marsurfacon (por navigaj celoj kaj fiŝkaptado).

Kaspion enfluas la riveroj jenaj:

Kaspia maro ne havas elirejon, ĝi estas fermita natura akvorezervejo.

La kvanto de elvaporiĝo estas precipe alta en la orienta enirejo, nomita Karabogazgolo, kiu estas ekspluatata por produkti uzatan en kemia industrio salon per natura elvaporiĝo. Per variado de elvaporiĝo klarigeblas la granda ŝanĝo en la grandeco de la maro dum la daŭro de la historio. La kreskanta elspezo de la Volga akvo por industria kaj ĉiutaga uzo estas supozeble la ĉefa kialo de la malaltiĝo de la akvonivelo, tre serioza problemo de nuntempo.

Homa loĝado[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj havenoj sur la Kaspio estas Baku, granda naftoprodukta centro, kaj Astraĥano, ĉe la elfluejo de la Volgo.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj de Norda Irano estas subtenataj per humideco kaptita el la Kaspia Maro fare de la Alborza Montaro.

Akva[redakti | redakti fonton]

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La pliiĝanta nivelo de la Kaspia Maro inter 1994 kaj 1996 malpliigis la nombron de habitatoj de raraj specioj de akva vegetaĵaro. Tio estis atribuita al ĝenerala manko de sema materialo en la novaj formitaj marbordaj lagunoj kaj aliaj akvejoj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La Kaspia testudo (Mauremys caspica), trovebla ankaŭ en najbaraj areoj, estas tute nesalakva specio. La zebra mitulo estas indiĝena de la basenoj de la Kaspia Maro kaj de la Nigra Maro, sed iĝis invada specio en multaj aliaj lokoj, kie ĝi estis vole nevole enkondukita. Tiu areo havigis sian nomon al kelkaj specioj, kiel la Kaspia mevo kaj la Kaspia ŝterno. La Kaspia foko (Pusa caspica) estas la nura akvomamulo kaj estas endemia de la Kaspia Maro, estante unu el tre malmultaj fokospecioj kiuj vivas en internaj akvoj, sed ĝi estas diferenca el tiuj kiuj vivas en nesalakvoj pro la speciala hidrologia medio de la maro. Antaŭ unu jarcento Kaspio estis hejmo de pli ol unu miliono da fokoj. Nuntempe, malpli ol 10% restas.[19]

Plej el bentofilidoj (Benthophilus) troviĝas nur en la baseno de la Kaspia Maro.[20]

Arkeologiaj studoj de la Gobustana Rokarto identigis tion kio eble estas delfenoj[21] kaj marporkoj,[22][23] aŭ iuj specoj de bekobalenoj[24] kaj tio kio eble estas balenkapta sceno indikas ekziston de iama balenkaptado[25] okazinta en Kaspia Maro almenaŭ ĝis kiam la Kaspia Maro ĉesis esti parto de la oceana sistemo aŭ ĝis la Kvaternaro aŭ eĉ ĝis multe pli ĵusaj periodoj kiel ĝis la lasta glaciepoko aŭ eĉ la Antikveco.[26] Kvankam la rokpentraĵo de la Kiĉikdaŝa Montaro estas komprenita kiel delfeno[27] aŭ bekobaleno,[24] ĝi povus anstataŭe reprezenti la faman belugan acipenseron pro sia grando (430 cm longa), sed fosiliaj registroj sugestas kelkajn praulojn de la nuntempaj delfenoj kaj balenoj, kiel la Macrokentriodon morani (Tursiopoj) kaj Balaenoptera sibbaldina (blubalenoj) kiuj estis supozeble pli grandaj ol siaj nuntempaj posteuloj. El la samaj rokartaĵoj, oni supozas, ke ankaŭ aŭkoj, kiel la Dikbeka urio, povus ekzisti en tiu maro, kaj tiuj petroglifoj sugestas marfluon inter la nuntempa Kaspia Maro kaj la Arkta Oceano aŭ Norda Maro, aŭ kun la Nigra Maro.[27] Tio estas subtenita per la ekzistf de nuntempaj endemiaj, oceanaj specioj kiel la "Cerastoderma glaucum", nome lagunaj duvalvuloj kiuj estis genetike identigitaj kiel originitaj en la regionoj de la Kaspia/Nigra maroj.[25]

Alosa caspia estas unu el la indiĝenaj specioj de la Kaspia Maro.

La akvokolekta baseno de la maro (inklude asociajn akvojn kiel riveroj) havas 160 indiĝenajn speciojn kaj subspeciojn de fiŝoj en pli ol 60 genroj.[20] Ĉirkaŭ 62% el la specioj kaj subspecioj estas endemiaj, same kiel 4–6 genroj (depende de la taksonomia traktado). La lago mem havas 115 indiĝenajn speciojn, inklude 73 endemiajn (63.5%).[20] Inter pli ol 50 genroj en la lago mem, 3–4 estas endemiaj: Anatirostrum, Caspiomyzon, Ponticola bathybius (ofte inkludita en Ponticola) kaj Hyrcanogobius.[20] Pro multo la plej multnombraj familioj en lago mem estas Gobiedoj (35 specioj kaj subspecioj), Ciprinedoj (32) kaj Klupeedoj (22). Du partikulare riĉaj genroj estas Alosa kun 18 endemiaj specioj/subspecioj kaj Benthophilus kun 16 endemiaj specioj.[20] Aliaj ekzemploj de endemioj estas kvar specioj de Clupeonella, Gobio volgensis, du Rutilus, tri Sabanejewia, Stenodus leucichthys, du specioj de la genro Salmo, du specioj de la genro Mesogobius kaj tri specioj de la genro Neogobius.[20] Plej ne-endemiaj indiĝenoj estas ĉu kunhavitaj kun la baseno de la Nigra Maro aŭ disvastigitaj specioj de Palearkto kiel la karaso, la gibela karpo, la komuna karpo, la bramo, la alburno, la "Aspius", la bliko, la Leucaspius delineatus, la Leuciscus leuciscus, la ploto, la ruĝokula skardinio, la Squalius cephalus, sabrokarpo, la tinko, la Misgurnus fossilis, la siluro, la ezoko, la lojto, la Eŭropa perko kaj la sandro.[20] Preskaŭ 30 ne-indiĝenaj, enmetitaj fiŝospecioj estis registritaj el la Kaspia Maro, sed nur kellaj restis establitaj.[20]

Muzea ekzemplero de 1000-kg, 4.17-m-longa beluga acipensero el la rivero Volgo (Nacia Muzeo de Tatario, Kazano, Rusio).

Ses specioj de acipenseroj, nome la rusa, la nudventra, la persa, la sterledo, la stela kaj la beluga huzo, estas indiĝenaj de la Kaspia Maro.[20] La lasta el tiuj estas eble la plej granda nesalakva fiŝo en la mondo. La acipenserinoj demetas frajon (ovojn), kiuj elprenitaj estas procezataj industrie en kaviaro. Trofiŝkaptado ege malpliigis la nombron de la historiaj fiŝkaptejoj.[28] En ĵusaj jaroj, trofiŝkaptado tiom multe minacis la acipenserajn populaciojn ĝis la punkto ke naturprotektistoj proponas totalan malpermeson de la fiŝkaptado ĝis la populacio rekuperiĝos. La alta prezo de la acipensera kaviaro — pli ol 1500 azerbajĝanaj manatoj[19] (880 usonaj dolaroj en Aprilo 2019) por kilo — faras, ke fiŝkaptistoj pagu subaĉetojn por certigi, ke la aŭtoritatoj rigardu aliloken (preteratentu), kio faras, ke la reguloj en multaj lokoj estas senefikaj.[29] Kaviarkolektado aparte endanĝerigas la fiŝpopulaciojn, ĉar ĝi celas partikulare la reproduktantajn inojn.

Surtera[redakti | redakti fonton]

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Multaj raraj kaj endemiaj plantospecioj de Rusio estas asociaj kun la tajdareoj de la Volga Delto kaj kun ĉeriveraj arbaroj de la delto de la rivero Samur. Ankaŭ la marbordo estas unika rifuĝejo por plantoj adaptitaj al la lozaj sabloj devenaj el la dezertoj de Centra Azio. La ĉefa faktoroj limigaj de la sukcesa establado de plantospecioj estas hidrologiaj osciloj en la riverdeltoj, akvopoluado, kaj diversaj homaj aktivecoj kiuj postulas teron. La akvonivelaj ŝanĝoj en la Kaspia Maro estas nerekta tialo pro kio plantoj ne sukcesas establiĝi.

Ilustraĵo de du kaspiaj tigroj, formortintaj el la regiono ekde la 1970-aj jaroj.

Tio tuŝas akvoplantojn de la Volga Delto, kiel Aldrovanda vesiculosa kaj la indiĝena Nelumbo caspica. Ĉirkaŭ 11 plantospecioj estas troveblaj en la delto de la rivero Samur, kiel la unikaj arbaroj de liano, kiuj datas el la Terciaro.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Reptilioj indiĝenaj de la regiono estas la greka testudo (Testudo graeca buxtoni, sudokcidente) kaj la Horsfilda testudo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Naftoduktoj en la Kaspia regiono. Septembro 2002.

La landoj de la Kaspia regiono, partikulare Azerbajĝano, Kazaĥio kaj Turkmenio, havas universalan edukheredon lasitan de la Sovetunio. Tiu helpanta modestan naskindicon kaj ampleksan altedukan sektoron kondukis ilin al kapitaligo el sia alt-valoraj ekonomioj bazitaj sur naturaj rimedoj. Tiel la naturaj rimedoj, nome nafto kaj gaso, komponas pli ol 10 procento de la MEP de la landoj kaj 40 procento de eksportoj.[32] La ekonomioj de la tuta Kaspia regiono estas tre alte dependaj el tiu tipo de minerala riĉeco. La tutmonda energimerkato estas tre influita de Azerbajĝano kaj Kazaĥio, ĉar ili ludas strategie ŝlosilan rolon en tiu sfero, tiel altirnte la plej grandan parton de la rektaj eksterlandaj investoj.

Ĉiuj el la landoj estas tre riĉaj en suna energio kaj la rilata potencialo, dum alta pluvofalo multe malpli ol en la montoj de centra Eŭropo en la montoj de la okcidento, rezultas ankaŭ en riĉo de fontoj por produktado de hidroelektro.

Irano havas grandan fosilian fuelenergian potencialon. Ĝi havas rezervojn de 137.5 mil milionoj da bareloj de nafto, la dua plej granda en la mondo, produktanta ĉirkaŭ kvar milionojn da bareloj tage. Irano havas ĉirkaŭkalkulitajn 988.4 mil bilionoj da kubaj futoj de natura gaso, ĉirkaŭ 16 procento de la tutmondaj rezervoj, tiel kreante nuntempajn paradigmojn en la tutmonda energia sekureco.[32]

La ekonomio de Rusio rangas kiel la dekdua plej granda laŭ pokapa MEP kaj la sesa plej granda laŭ aĉetopovo en 2015.[33] La etendaj mineralaj kaj energiaj rimedoj de Rusio estas la plej grandaj rezervoj en la mondo,[34] kio faras ĝin la dua ĉefa produktanto de nafto kaj de natura gaso tutmonde.[35]

La Kaspiaj marbordaj ŝtatoj kunigas klopodojn por disvolvigo de infrastrukturoj, turismo kaj komerco en la regiono. La unua Kaspia Ekonomia Forumo kunsidis en la 12a de Aŭgusto, 2019, en Turkmenio kaj kunvenigis reprezentantojn de Kazaĥio, Rusio, Azerbajĝano, Irano kaj Turkmenio mem. Ĝi gastigis kelkajn kunsidojn de iliaj ministroj de ekonomio kaj transporto.[36]

La Kaspiaj landoj disvolvigas fortikan kunlaboradon en la kampoj de teknologio kaj cifereco kiel parto de la Kaspia Cifereca Kerno. La projekto helpas etendi la kapablojn datentransmisii en Kazaĥio same kiel la kapablojn datentransmisii inter Azio kaj Eŭropo. La projekto generis intereson el investistoj el la tuta mondo, inklude de UR.[37]

Nafto kaj gaso[redakti | redakti fonton]

Oil production using drilling platform, on the offshore of Turkmenistan
Fosplatformo "Iran Ĥazar" uzata de la produktoplatformo de Dragon Oil en Ĉeleken (Turkmenio).

La regiono de la Kaspia Maro nuntempe estas grava, sed ne ĉefa, liveranto de nafto al la tutmondaj merkatoj, baae sur ĉirkaŭkalkuloj de BP Amoco kaj de la usona Energia Informadministracio, Usona Departemento pri Energio. La regiono produktas ĉirkaŭ 1.4–1.5 milionoj da bareloj da nafto por tago plus natura gaslikvo en 2001, 1.9% el la totala produkto tutmonda. Pli ol dekduo da landoj produktas pli ol tiu pinta kvanto. La produktado de la Kaspia regiono estis pli alta, sed malaltiĝis dum kaj post la falo de la Sovetunio. Al Kazaĥio korespondas 55% kaj al Azerbajĝano ĉirkaŭ 20% de la naftoprodukto de la Kaspiaj landoj.[38]

La unuaj ĉebordaj putoj kaj fosmaŝinaj putoj estis faritaj en la golfeto Bibi-Hejbat, apud Baku, Azerbajĝano. En 1873, esplorado kaj disvolvigo de nafto ekis en kelkaj el la plej grandaj kampoj tiam konataj en la tuta mondo nome en la Duoninsulo Abŝeron apud la vilaĝoj Balaĥani, Sabanĉi, Ramana, kaj Bibi Hejbat. Totalaj rekupereblaj rezervoj estis pli ol 500 milionoj da tunoj. Ĉirkaŭ 1900, Baku havis pli ol 3 000 maftoputoj, 2000 el kiuj estis produktantaj je industriaj niveloj. Fine de la 19a jarcento, Baku iĝis konata kiel la "ĉefurbo de la nigra oro", kaj multaj kleraj laboristoj kaj fakulo svarmis al la urbo.

Infrastrukturoj de la Kaspia regiono por nafto kaj natura gaso. Aŭgusto 2013.

Komence de la 20-a jarcento, Baku estis la centro de la internacia naftindustrio. En 1920, kiam la Bolŝevikoj ekkontrolis Azerbajĝanon, ĉiuj privataj propraĵoj, inklude nafto-putojn kaj fabrikojn, estis konfiskitaj. Rapide la naftindustrio de la respubliko venis sub kontrolo de Sovetunio. Ĉirkaŭ 1941, Azerbajĝano estis produktanta rekordon de 23.5 milionoj da tunoj de nafto por jaro – la produkto de la Bakua regiono estis preskaŭ 72 procento de la nafto de Sovetunio.[39]

En 1994, oni subskribis la "Kontrakton de la Jarcento", heraldanta ekster-regionan disvolvigon de la Baku-aj naftokampoj. La longa Baku-Tbilis-Ceyhan-naftodukto kondukas la nafton el Azerbajĝano al la turka Mediteranea havenurbo Ceyhan kaj ekfunkciis en 2006.

La naftokampo Vladimir Filanovskij en la parto de Rusio de la akvejo estis malkovrita en 2005. Ŝajne estas la plej granda trovita en 25 jaroj. Oni anoncis en Oktobro 2016, ke Lukoil startigos produktadon el ĝi.[40]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Bakua ŝipkonstruejo.

Bakuo havas la ĉefajn ankrejojn por grandaj ŝipoj, kiel naftoŝipoj, en Azerbajĝano. Ĝi estas la plej granda havenurbo de la Kaspia Maro. La haveno (kaj la naftoŝipoj) havas aliron al la oceanoj laŭlonge de la Kaspi-Volga-Volga-Don Kanalo, kaj per la Kanalo Don-Azova Maro. Norda alternativo estas la Volga-Balta (maro kiu havas konekton kun la Norda Maro de Atlantiko, same kiel la Blanka Maro faras tra la Kanalo Blanka maro - Balta maro. La Bakua Markomerca Haveno kaj la Kaspia Ŝipkompanio CJSC, ludas gravan rolon en la martransportado de Azerbajĝano. La Kaspia Ŝipkompanio CJSC havas du flotojn plus ŝipkonstruejojn. Ties transporta floto havas 51 ŝipojn: 20 naftoŝipoj, 13 pramoj, 15 universalaj sekkargaj ŝipoj, 2 Ro-Ro ŝipoj, same kiel 1 teknika ŝipo kaj 1 flosateliero. Ties specializita floto havas 210 ŝipojn: 20 gruoj, 25 remorkaj kaj liveraj vehikloj, 26 pasaĝeraj, du duktokonstruaj, ses fajrluktaj, sep inĝenier-geologiaj, du subakvaj kaj 88 helpoŝipoj.[41]

La Kaspia Ŝipkompanio de Azerbajĝano, kiu funkcias kiel ligilo en la Transporta Koridoro Eŭropo-Kaŭkazo-Azio (TRAKOEKA), samtempe kun la transportado de kargo kaj pasaĝeroj en Trans-Kaspia direkto, ankaŭ funkcias por plenumi la procezojn de produktado de nafto kaj gaso en maro. Tiu aktiveco havas riĉan historion. La disvolvigo de la ŝipindustrio en Azerbajĝano estas tre konektita kun la formado kaj progreso de la naftindustrio. En la 19-a jarcento, la forta pliigo de la naftoprodukto en Baku pelis fortan elanon al la disvolvigo de ŝipnavigado en la Kaspia Maro, kaj kiel rezulto, estis neceso krei fundamente novan flosinstalaĵojn por la transportado de nafto kaj naftoproduktoj.[42]

Politikaj aferoj[redakti | redakti fonton]

Multaj el la insuloj laŭlonge de la Azerbajĝana marbordo tenas grandan geopolitikan kaj ekonomian gravon por la markigo de limolinioj de la naftokampoj kiuj dependas el sia ŝtata statuso. La insuloj Bulla (Ĥarazira), Pirallahi kaj Nargin (Boĝukzira), kiu estas ankoraŭ uzata same kiel estis kiel iama bazo de Sovetunio kaj estas la plej granda insulo en la golfeto de Baku, tenas naftorezervojn.

La falo de la Sovetunio ebligis la malfermon de la kapitalisma merkato en la regiono. Tio kondukis al intensa investado kaj disvolvigo fare de internaciaj naftokompanioj. En 1998, Dick Cheney komentis, ke "Mi ne povas pensi pri tempo kiam ni havis regionon kiu subite iĝis tiom strategie grava kiel la Kaspia."[43]

Nursultan Nazarbajev, ŝtatestro de Kazaĥio kun Vladimir Putin, ŝtatestro de Rusio kaj Ŝavkat Mirzijojev, ŝtatestro de Uzbekio.

Ŝlosila problemo por plua loka disvolvigo estas alveni al preciza, interkonsenta serio de limolinioj inter la kvin marbordaj ŝtatoj. La nuntempaj disputoj laŭlonge de la Azerbajĝanaj marlimoj kun Turkmenio kaj Irano povus malhelpi estontan disvolvigon.

Multa polemiko ekzistas nuntempe pri la proponitaj Trans-Kaspiaj duktoj de nafto kaj gaso. Tiuj projektoj ebligus al la okcidentaj merkatoj pli facilan aliron al la nafto de Kazaĥio kaj, eventuale, ankaŭ al la gaso de Uzbekio kaj Turkmenio. Rusio oficiale kontraŭas la projekton pro mediprotektaj bazoj.[44] Tamen, analizistoj notas, ke la duktoj povus preterpasi Rusion komplete, tiel malebligante al la lando valorajn paspagojn, same kiel okazigante la detruon de sia nuntempa monopolo pri la okcidenten destinitaj eksportoj de hidrokarbidoj el la regiono.[44] Ĵuse, kaj Kazaĥio kaj Turkmenio esprimis sian subtenon por la Trans-Kaspia Dukto.[45]

Usonaj diplomatiaj kablokomunikoj disvastigitaj per WikiLeaks malkovris, ke BP kaŝis gaselverŝon kaj elfosan elfluegon en Septembro 2008 je funkcianta gaskampo en la areo Azer-Ĉirag-Guneŝi de Azerbajĝana Kaspia Maro.[46][47]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Applications. The Caspian Sea ESA, alirita la 10-an de Februaro 2022, en germana artikolo
  2. 2,0 2,1 2,2 Caspian Sea - Background. Caspian Environment Programme (2009). Alirita 11a de Septembro 2012.
  3. ESA: Observing the Earth – Earth from Space: The southern Caspian Sea. ESA.int. Alirita 2007-05-25.
  4. Lake Profile: Caspian Sea. LakeNet.
  5. Caspian Sea en Encyclopædia Britannica.
  6. Strabo. Geography. 11.3.1. Perseus.tufts.edu. Alirita 2011-04-14.
  7. Iran (5a eld., 2008), de Andrew Burke kaj Mark Elliott, p. 28 Arkivigite je 2011-06-07 per la retarkivo Wayback Machine, Lonely Planet Publications, ISBN 978-1-74104-293-1
  8. Hyrcania Arkivigite je 2011-06-04 per la retarkivo Wayback Machine. www.livius.org. Konsultita la 2012-05-20.
  9. Drainage Basins – Caspian Sea. Briancoad.com. Konsultita la 2012-05-20.
  10. Max Vasmer, Etimologicheskii slovar' russkogo yazyka, Vol. IV (Moscow: Progress, 1973), p. 229.
  11. En sistema dinamiko, kuŝejo estas loko kie fluo de materialoj finas sian vojon, elmovigitaj el la sistemo.
  12. Kompareblaj evaporitaj kuŝejoj kuŝas sub la Mediteraneo.
  13. Caspian Sea. Iran Gazette. Arkivita el la originalo je 2009-01-22. Alirita 2010-05-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-22. Alirita 2014-07-21.
  14. 14,0 14,1 Hooshang Amirahmadi. (10a de Junio 2000) The Caspian Region at a Crossroad: Challenges of a New Frontier of Energy and Development. Palgrave Macmillan, p. 112–. ISBN 978-0-312-22351-9.
  15. Khain V. E. Gadjiev A. N. Kengerli T. N (2007). “Tectonic origin of the Apsheron Threshold in the Caspian Sea”, Doklady Earth Sciences 414, p. 552–556. doi:10.1134/S1028334X07040149. 
  16. 16,0 16,1 (20a de Julio 2004) Aquatic Invasions in the Black, Caspian, and Mediterranean Seas. Springer. ISBN 978-1-4020-1869-5.
  17. A. G. Kostianoi and A. Kosarev. (16a de Decembro 2005) The Caspian Sea Environment. Birkhäuser. ISBN 978-3-540-28281-5.
  18. Kaspia Maro frostita ĉe Azerbajĝana marbordo. Arkivita el la originalo je 2013-05-12. Alirita 2014-07-21.
  19. 19,0 19,1 "Caviar pool drains dry as Caspian Sea slides towards catastrophe". The Nation. Bangkok. Agence France-Presse. 2019-04-18. Arkivita el la originalo en 2019-04-17. Alirita la 5an de Januaro 2021.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 20,4 20,5 20,6 20,7 20,8 Naseka, A.M. kaj Bogutskaya, N.G. (2009). "Fishes of the Caspian Sea: zoogeography and updated check-list". Zoosystematica Rossica 18(2): 295–317.
  21. (2015) “Культурно-исторический контекст археологического комплекса Гобустан”, Российская Археология № 4, p. 50–63. Alirita 2019-02-20.. 
  22. The Caspian Sea. All The Sea. Arkivita el la originalo je 2015-01-04. Alirita 2015-01-16. Arkivigite je 2015-01-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-01-04. Alirita 2021-01-05.
  23. Masuleh. Arkivita el la originalo je 2015-01-19. Alirita 2015-01-16. Arkivigite je 2015-01-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-01-19. Alirita 2021-01-05.
  24. 24,0 24,1 Gallagher R. (2012) Azerbaijan: Land of Fire and Flood – Ancient Mariners and a Deluged Landscape – Rock Art Evidence of a Marine Inflow.. The Official Graham Hancock Homepage. Arkivita el la originalo je 2015-11-18. Alirita 2015-11-18.
  25. 25,0 25,1 . The Ice Age Rise and Fall of the Ponto Caspian: Ancient Mariners and the Asiatic Mediterranean. Documentlide.com. Arkivita el la originalo je 2017-02-02. Alirita 2017-01-23. Arkivigite je 2017-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-02-02. Alirita 2021-01-05.
  26. Gobustan Petroglyphs – Methods & Chronology. The Smithsonian Institution. Arkivita el la originalo je 2015-04-28. Alirita 2015-01-19. Arkivigite je 2015-04-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-28. Alirita 2021-01-05.
  27. 27,0 27,1 Gobustan Petroglyphs – Subject Matter. The Smithsonian Institution. Arkivita el la originalo je 2015-04-28. Alirita 2015-01-19. Arkivigite je 2015-04-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-28. Alirita 2021-01-05.
  28. C. Michael Hogan. "Overfishing". Encyclopedia of Earth. eld. Sidney Draggan and Cutler Cleveland. National Council for Science and the Environment, Washington DC
  29. Fishing Prospects. Iran Daily (2007-01-14). Arkivita el la originalo je 2008-09-05. Alirita 2012-05-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-05. Alirita 2021-01-05.
  30. 30,0 30,1 30,2 30,3 Heptner, V.G., Sludskij, A.A.. [1972] (1992) Mlekopitajuščie Sovetskogo Soiuza. Moskva: Vysšaia Škola. Washington DC: Smithsonian Institution and the National Science Foundation, p. 1–732.
  31. 31,0 31,1 31,2 31,3 Humphreys, P., Kahrom, E. (1999). Lion and Gazelle: The Mammals and Birds of Iran En Webarchive [1] dato = 2016-04-30. Images Publishing, Avon.
  32. 32,0 32,1 Kalyuzhnova, Y.. (2008) Economics of the Caspian Oil and Gas Wealth: Companies, Governments, Policies (angle). Springer. ISBN 978-0-230-22755-2.
  33. Report for Selected Countries and Subjects. Arkivita el la originalo je 2018-09-18. Alirita 2018-12-05.
  34. Commission of the Russian Federation for UNESCO. Arkivita el la originalo je 2011-03-23. Alirita 2018-12-05.
  35. The World Factbook — Central Intelligence Agency. Arkivita el la originalo je 2016-03-15. Alirita 2018-12-05. Arkivigite je 2018-11-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-15. Alirita 2021-01-05.
  36. The Astana Times (2019-08-13).
  37. British Investors Consider Plan to Create Caspian Digital Hub in Aktau.
  38. . Caspian Oil and Gas: Production and Prospects (April 9, 2002). Arkivita el la originalo je 6a de Decembro, 2018. Alirita 2018-12-05. Arkivigite je 2018-12-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-06. Alirita 2021-01-05.
  39. "The Development of the Oil and Gas Industry in Azerbaijan". Arkivita en 2007-09-29 en la Wayback Machine. SOCAR.
  40. LUKOIL starts up V. Filanovsky in the Caspian Sea (31a de Oktobro, 2016). Arkivita el la originalo je 3a de Novembro, 2016. Alirita 2a de Novembro, 2016.
  41. Volume of oil tanker transportation in Caspian Sea to increase (angle) (2018-05-01). Arkivita el la originalo je 2018-12-06. Alirita 2018-12-05.
  42. Caspian Sea-Black Sea Transport. Arkivita el la originalo je 2018-12-06. Alirita 2018-12-05. Arkivigite je 2018-12-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-06. Alirita 2021-01-05.
  43. "The Great Gas Game En Webarchive [2] dato = 2007-06-08", Christian Science Monitor (2001-10-25)
  44. 44,0 44,1 Sergei Blagov, "Russia Tries to Scuttle Proposed Trans-Caspian Pipeline En Webarchive [3] dato = 2007-06-10", Eurasianet (2006-03-27)
  45. "Russia Seeking To Keep Kazakhstan Happy En Webarchive [4] dato = 2008-05-12", Eurasianet (2007-12-10)
  46. Tim Webb. "WikiLeaks cables: BP suffered blowout on Azerbaijan gas platform", The Guardian, 2010-12-15. Kontrolita 2013-03-26.
  47. Walt, Vivienne, "WikiLeaks Reveals BP's 'Other' Offshore Drilling Disaster", Time, 2010-12-18. Kontrolita 2013-03-26. Arkivigite je 2013-03-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-25. Alirita 2021-01-05.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]