Saltu al enhavo

Acipenseredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Acipenseredoj
Acipenser oxyrinchus oxyrinchus
Acipenser oxyrinchus oxyrinchus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Acipenseroformaj Acipenseriformes
Familio: Acipenseredoj Acipenseridae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Acipenseredoj estas familio de 27 specioj de fiŝoj nome Acipenseridae en la ordo Acipenseroformaj. Ties evoluo datas reen el la Triaso nome antaŭ ĉirkaŭ 245 ĝis 208 milionoj da jaroj.[1] La familio estas grupigita en du subfamilioj (Acipenserenoj kaj Skafirinkenoj) kaj kvar genroj: acipensero (Acipenser), huzo (Huso), Scaphirhynchus kaj Pseudoscaphirhynchus. Kvar specioj eble jam estas formortintaj.[2] Du proksime rilataj specioj, Polyodon spathula kaj Psephurus gladius (eble formortintaj) estas de la sama ordo, Acipenseroformaj, sed estas en la familio Poliodontedoj kaj ne estas konsiderataj kiel "veraj" acipenseroj. Kaj acipenseroj kaj poliodonoj estis referencataj kiel "prafiŝoj" pro siaj morfologiaj karakteroj restis relative senŝanĝe ekde la plej antikva fosilia registro.[3][4] Acipenseredoj estas indiĝenaj de subtropikaj, moderklimataj kaj ĉearktaj riveroj, lagoj kaj marbordoj de Eŭrazio kaj Nordameriko.[5]

Acipenseredoj estas long-vivaj, malfru-maturaj fiŝoj kun distingaj karakteroj, kiel heterocerka vosta naĝilo simila al tiuj de ŝarkoj, kaj longeca, ŝpinileca korpo kiu estas mild-haŭta, senskvama kaj kirasita per kvin flankaj strioj de ostecaj platoj nome ŝildoj. Kelkaj specioj povas kreskiĝi multe, tipe game 2–3 1⁄2 m longe. La plej granda acipensero registrita estis beluga ino kaptita en la Volga Delto en 1827, kiu pezis 1,571 kg kaj estis 7.2 m longa. Plej multaj acipenseroj estas anadromaj fundomanĝantoj, kiuj migras suprenriveren por frajo, sed pasigas plejparton el sia vivo manĝante en riverdeltoj kaj estuaroj. Kelkaj specioj loĝas nur en nesalakvaj medioj, dum alliaj principe loĝas en marmedioj proksime de areoj de marbordoj, kaj estas registroj ke ili kuraĝas al malferma oceano.

Kelkaj specioj de acipenseroj estas kolektitaj por ilia frajo, kiu estas procezita en luksa kaviaro. Tio kondukis al akra troa fiŝkaptado, kio kombine kun aliaj kontraŭkonservadaj minacoj, kondukis plej multajn el la specioj al la statuso de draste endanĝerita, borde de la formorto.

kaj

  • Genro Pseudoscaphirhynchus
    • Pseudoscaphirhynchus fedtschenkoi, Sirdarja acipensero
    • Pseudoscaphirhynchus hermanni, Amudarja acipensereto
    • Pseudoscaphirhynchus kaufmanni, Amudarja acipensero

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Birstein, V. J.. (1997) “Phylogeny of the Acipenseriformes: cytogenic and molecular approaches”, Sturgeon Biodiversity and Conservation, Developments in Environmental Biology of Fishes 17, p. 127–155. doi:10.1007/0-306-46854-9_6. ISBN 978-0-306-46854-4.
  2. Sturgeon More Critically Endangered Than Any Other Group of Species. International News Release. International Union for Conservation of Nature (18a de marto, 2010). Alirita 19a de septembro, 2015 .
  3. Chesapeake Bay Field Office Atlantic Sturgeon. U.S. Fish & Wildlife Service. Alirita 10a de junio, 2014 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-06-15. Alirita 2021-08-26 .
  4. Lake sturgeon. Minnesota Dept. of Natural Resources. Alirita 10a de junio, 2014 .
  5. Biology of Fishes (chapter: Biodiversity II: Primitive Bony Fishes and The Rise of Modern Teleosts). University of Washington. Alirita 30a de majo, 2014 .