Ŝavkat Mirzijojev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝavkat Mirzijojev
Шавкат Мирзиёев
Ĉefministro de Uzbekio
Shavkat Mirziyoyev official portrait (cropped 2).jpg
Persona informo
Shavkat Miromonovich Mirziyoyev
Шавкат Миромонович Мирзиёев
Naskiĝo la  24-an de julio 1957(nun 1957-07-24) (do nun 65-jara)
en proksime de Zomin, Uzbeka SSR
Religio islamo (sunaismo)
Lingvoj uzbekarusa [#]
Ŝtataneco UzbekioSovetunio [#]
Alma mater Tashkent Institute of Irrigation and Melioration [#]
Partio Self-Sacrifice National Democratic Party [#]
Familio
Edz(in)o Ziroatkhon Hoshimova [#]
Infanoj Saida Mirziyoyeva [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
ĉefministro de Uzbekio
Dum 2003
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ŝavkat Miromonoviĉ Mirzijojev (uzbeke Shavkat Miromonovich Mirziyoyev) estas uzbekia politikisto naskiĝinta la  24-an de julio 1957(nun 1957-07-24) proksime de Zomin, Uzbeka SSR, do nun 65-jara) estas. Ekde la 12-a de decembro 2003 li estas la ĉefministro de Uzbekio, do la gvidanto de la nacia registaro. La ŝtata prezidanto Islom Karimov nomumis lin posteulo de Oʻtkir Sultonov.

Mirzijojev studis en Taŝkento ĉe la Instituto pri Agrikultura Mekanikigo kaj Akviga Tekniko. Li estas diplomita maŝinkonstrua inĝeniero. De 1974 ĝis la kolapso de Sovetunio li profesie laboris pri agfikultura akviga tekniko. Politike li aktivis kiel Komsomol-sekretario de sia alterlernejo. Pli poste li ankaŭ havis postenojn en la Komunista Partio de Sovetunio (KPSU) kaj estis altlerneja docento.

Post la sendependiĝo de la ŝtato Uzbekio li estis estro de la provinco Ĵizzaĥ (Jizzax) kaj de 2001 ĝis 2003 de la Provinco Samarkando. De 1999 ĝis 2004 li estis membro de la uzbekia parlamento Olij Maĝlis. En 2003 li je propono de la ŝtata prezidanto Islom Karimov elektiĝis gvidanto de la ŝtata registaro, do ĉefministro. En januaro 2005 li estis konfirmita en tiu posteno fare de la parlamento. Ĉar tamen en Uzbekio neniu alia politika posteno havas kompareblan signifon al tiu de la prezidanto, ankaŭ ne la posteno de ĉefministro, Ŝavkat Mirzijojev eĉ en Uzbekio mem estas relative nekonata. Post kiam la 2-an de septembro 2016 mortis la ŝtata prezidanto Islom Karimov, Ŝavkat Mirzijojev la 8-an de septembro deklariĝis provizora prezidanto, ĝis okazigo de prezidanta baloto - en la aŭtokratia reĝimo de la lando tiu posteniĝo preskaŭ antaŭdeklaras lian definitivan prezidantecon.

En oktobro 2021, Shavkat Mirziyoyev estis reelektita Prezidanto de Uzbekio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]