Strabono
Strabono | |
---|---|
![]() greka historiisto kaj geografo (gravuro de André Thevet; ilustraĵo el la libro Les vrais pourtraits et vies des hommes, Parizo 1584) | |
Personaj informoj | |
Naskiĝo | en Amasia |
Morto | 1-an de januaro 2023 en Amasia |
Ŝtataneco | Romia Grekio |
Profesio | geografo, verkisto, historiisto |
Lingvoj | antikva greka lingvo |
Strabono (greke: Στράβων, latine: Strabo („la strabulo“); naskiĝis ĉirkaŭ -63 en Amasja en Kapadokio, Turkio; mortis post la jaro 23) estis greka historiisto kaj geografo. Lia plej konata verkaĵo havas la simplan titolon "Geografio" (greke Γεωγραφικά Geōgrafiká).
Post longaj vojaĝoj li vivis ekde la jaro 20 a.K. senĉese en Romo. Krom granda historia verko en 47 libroj, el kiu konserviĝis nur kelkaj fragmentoj, li verkis la jam menciita verkon "Geografio" en 17 volumoj: 1+2 = fizika-matematika geografio; 3-10 = Eŭropo; 11-16 = Azio; 17 = Afriko. Kvante kaj gravece ĝi ĉerpas el la plej bonaj fontoj i.a. de Eratosteno de Kireno aŭ Apolodoro. Parte ĝi baziĝis ankaŭ sur propraj spertoj de vojaĝanto. Temas pri altvalora geografia antologio, krom la verko de Ptolemeo nia ĉefa fonto pri antikva geografio.
Fonto[redakti | redakti fonton]
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 19. Leipzig 1909, p. 74, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle Strabo the Geographer - retpaĝaro prizorgata de Sarah Pothecary
- angle H.L.Jones - Strabo: the Geography (tuta) ĉe: Lacus Curtius
- angle H.L.Jones - Partoj de la verko de Strabono
- germane Strabona terpriskribo - 17-a libro, 3 partoj, 1-a parto: Egiptio
- itale F.Ambrosoli - Della Geografia di Strabone - I-IV, V-X, XI-XIV, XV-XVII
- Germaine Aujac: "Strabon et son temps". In: Wolfgang Hübner: "Geographie und verwandte Wissenschaften". Stuttgart: Franz Steiner Verlag, 2000, S. 103-139