Duoninsulo Abŝeron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duoninsulo Abŝeron
Satelita bildo
Satelita bildo
Satelita bildo
duoninsulo [+]

LandoAzerbajĝano

Supermara alteco27 m [+]
Koordinatoj40° 27′ 49″ N, 49° 57′ 27″ O (mapo)40.46366666666749.957580555556Koordinatoj: 40° 27′ 49″ N, 49° 57′ 27″ O (mapo) [+]

Longo60 km (37 mi)
Larĝo30 km (19 mi)
Areo2 110 km² (211 000 ha) [+]

Loĝantaro4 642 097 [+]
Denseco2 200,05 loĝ./km² [+] [+]

Duoninsulo Abŝeron (Tero)
Duoninsulo Abŝeron (Tero)
Mapo de duoninsulo Abŝeron kun ties urboj

Duoninsulo Abŝeron (Azerbajĝano)
Duoninsulo Abŝeron (Azerbajĝano)
DEC
Duoninsulo Abŝeron
Duoninsulo Abŝeron

Map
Duoninsulo Abŝeron
Vikimedia Komunejo:  Abşeron peninsula [+]
vdr

Duoninsulo Abŝeron (azerbajĝane Abşeron yarımadası, el la persa loko de sala akvo [1]; ruse Апшерон, Apŝeron) estas duoninsulo ĉe la okcidenta flanko de la Kaspia Maro, en orienta Azerbajĝano. Sur la duoninsulo situas Bakuo, la ĉefurbo de Azerbajĝano kaj ĝia plej granda urbo, same kiel la due plej granda urbo, Sumgaito kaj partoj de la samnoma distrikto situas sur la duoninsulo.

La duoninsulo estas konata naftoprodukta areo. Industria petrolproduktado komenciĝis ĉi tie en 1870. Abŝeron ankaŭ estas riĉa je salaj lagoj, mineralfontoj kaj kotvulkanoj. Nekutima vidaĵo estas la tergasa fajro ĉe Yanardag.

La regiono etendiĝas por 60 km en orienta direkto, direkte al la interno de la Kaspia Maro, atingante maksimuman longon de 30 km. Kvankam teknike jam la plej orienta etendaĵo de la Kaŭkaza montaro, la pejzaĝo estas nur modere kruda, milde ondula ebenaĵo kiu finiĝas en mallarĝa duoninsulo de sablodunoj konataj kiel Shah Dili, kaj nun konvertita en samnoman Nacian Parkon. Ĉe tiu punkto la duoninsulo estas ŝirita per interkrutejoj kaj estas karakterizita per ĉieaj sallagoj.

Ekde la 1870-aj jaroj, la duoninsulo Abŝeron estas grava fonto de nafto, unu el la unuaj en la mondo [2], kaj ĝis hodiaŭ forlasitaj naftoputoj elstaras en ĝia pejzaĝo, ĉar ŝajnas ke la naftofontoj en la areo estas proksimume elĉerpitaj. Historie, tiuj naftejoj estis grava celo en ambaŭ mondmilitoj. Samtempe kun naftoproduktado, rilataj industrioj disvolviĝis tie, kiel naftrafinado kaj petrolkemiaj fabrikoj. Ĉi tiuj, siavice, kreas malfacilajn mediajn problemojn, kies efiko estas pligravigita de la ĉeesto de granda loĝantaro proksime de la fontoj de poluo.

Lokaj sciencistoj konsideras la duoninsulon (inkluzivanta Baku kaj Sumgaito kaj la Kaspia Maro) esti la ekologie plej ruinigita areon en la mondo [3][4].

Sur la norda marbordo de la duoninsulo estas banstrandoj, sed ĉi tiuj ne estas sufiĉe disvolvitaj, kaj estas ĉefe uzataj de lokaj loĝantoj. Tie okazas ankaŭ agrikulturo, interalie bredado de porkoj, moruso kaj pli.

De la 1-a de aŭgusto ĝis la 15-an de septembro 1918, la Diktaturo de Centra Kaspio, brita apogata dispartiginta ŝtato, ekzistis sur la duoninsulo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]