Siluro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por artikolo pri la samnoma tribo: vidu la paĝon Siluroj.
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Siluro
Silurus glanis 01.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Siluroformaj Siluriformes
Familio: Siluredoj Siluridae
Genro: Silurus
Specio: S. glanis
Silurus glanis
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Siluro (Silurus) estas genro de rabfiŝo, kies plej fama membro (Silurus glanis) estas disvastiĝanta oriente de Rejno ĝis okcidenta Azio. Pluaj specoj de la sama genro vivas en Eŭropo kaj en Azio. Kelkaj vivas nur en malvastaj areoj: Silurus biwaensis nur en japana Lago Biŭa, Silurus aristotelis nur en okcidenta Grekio, Silurus mento nur en ĉina Lago Dian Chi.

Ĝia kapo estas granda, la buŝo larĝa, la korpo senskvama. Ĝi vivas en profundaj akvaj, pigre fluantaj riveroj, lagoj, akvodeponejoj. Ĝi povas kreski en profundaj akvoj ĝis 3 m kaj pezi 250 kg. La siluro vivas sola, la virfiŝo kunestas kun ino nur dum la frajdemeta tempo (majo-junio). La frajoj nombras 25-28 mil je korpo-kilogramo.

La siluro kaŝobservas akvofunde kaj nur malofte, nokte vizitas akvosurfacon. Kvankam ĝi ŝajnas esti mallerta, sed ĝi estas tre rapida predanto. La siluro estas vorema besto, ĝi ofte kaptas eĉ birdidojn kaj malgrandajn mamulojn. La siluridoj nutras sin per insektoj, helikoj kaj amfibioj. Siluro havas tre bongustan karnon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]