Skvamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serpento kun skvama haŭto

Skvamo estas haŭtestaĵo ĉe plimulto de la fiŝoj, kovranta la korpohaŭton. La skvamoestiĝo kaj evoluo komenciĝas tuj post elkovo el la krajo kaj daŭras dum la tuta vivo de la besto. Ĝi estiĝas en la dermo (corium) de la haŭto. Kelkaj fiŝoj, ekz. siluro kaj huzo, ne havas skvamojn.

Ties formo estas karakteriza ĉe la diversaj fiŝoj.

Tipoj:

  • dentohava skvamo ĉe praaj fiŝoj kiel ŝarko (plakoid); estiĝas el la epidermo kaj dermo
  • ronda skvamo havas glatan surfacon (cikloid) ĉe karpoformaj, bramoformaj
  • kombila skvamo estas unuparte rasposurfaca kun elstraraĵoj (ktenoid) ĉe sandro, perko
  • kirasa skvamo (ganoid)

La skvamo lokiĝas en la t.n. skvamujo. La skvamoj situas kiel tegoloj sur la domtegmento.La skvamoj havas jarringojn, kiuj helpas difini la aĝon de la fiŝo. (skvamoformulo)

Ĥitinaj skvamoj tegas la flugilojn de lepidopteroj.

Ĉe plantoj skvamo estas plata, membreneca folio, mola aŭ malmola.

Skvamoj nomiĝas ankaŭ tiuj epidermaj lamenetoj, kiuj disiĝas de la haŭto, speciale de la kapa.