Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Situo de la kaŭkaza biodiverseco-riĉaĵejo.

La hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj centrazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono, kaj parto de la tutmondaj 200-regiono "kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj" laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. Ĝi troviĝas je la suda marbordo de la Kaspio, en la sudoriento de Azerbajĝano kaj la nordo de Irano.

La organizaĵo Naturprotekto Internacie situigis la ekoregionon en la kaŭkazan biodiverseco-riĉaĵejon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono okupas 55 100 kvadratajn kilometrojn. En Irano, tiu ĉi ekoregiono ampleksas la marbordon laŭlonge de la Kaspio kaj la nordajn deklivon de Elborz-Montaro. Ĝi kovras partojn de kvin provincoj de Irano de oriento al okcidento, inkluzive de norda Ĥorasano kaj Golestano (ĉiuj sudaj kaj sudokcidentaj areoj de la orientaj regionoj de la Gorga-ebenaĵo). La totala arbara produktaĵo el tiuj arbaroj estas taksita je 269 022 m3 por arbara surfaco de 421 373 hektaroj.

La klimato de la ekoregiono estas humide subtropika, oceana en pli altaj kaj pli nordaj lokalizoj, kaj humide kontinenta en la montaro, kun plejmulto de la precipitaĵo okazinte aŭtune, vintre kaj printempe. La Montaro Elborz estas la plej alta montaro en Mezoriento kiu kaptas la humidecon de Kaspio. Jara precipitaĵo varias de 900 mm en la nordo ĝis 1 600 mm en la sudo. Tial tiu ĉi ekoregiono estas pli abunda ol la limtuŝantaj dezertaj, duondezertaj kaj stepaj ekoregionoj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Mezvarma pluvarbaro en Leriko (distrikto en Azerbajĝano)

La natura arbara vegetaĵaro estas mezvarma decidua foliarbaro. 32,7 procentojn de la volumeno de Hirkaniaj arbaroj konstituas la orienta fago (Fagus orientalis). La precipa trajto de la ekoregiono estas la manko de pinaloj; nur relikvoj de koniferaj specioj ĉeestas, kaj inkluzivas la eŭropan taksuson (Taxus baccata), juniperojn (Juniperus spp.), la mediteranean cipreson (Cupressus sempervirens var. horizontalis) kaj la platikladon (Platycladus orientalis).

Aliaj indiĝenaj arbospecioj inkluzivas la kaspian glediĉion (Gleditsia caspica), la veluran aceron (Acer velutinum), la kapadokian aceron (Acer cappadocicum), la ordinaran fraksenon (Fraxinus excelsior), la malglatan ulmon (Ulmus glabra), la ĉerizujon (Prunus avium), la adstringan sorbuson (Sorbus torminalis) kaj Tilia dasystyla.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La regiono konstituas ripozejon inter Afriko kaj Rusujo por la birdomigrado. El la birdoj kiuj reproduktiĝas en la ekoregiono oni renkontas malgrandan otidon (Tetrax tetrax), migran falkon (Falco peregrinus) kaj ralardeon (Ardeola ralloides).

Endemiismoj[redakti | redakti fonton]

Temas pri relikvaj arbaroj el la Terciaro. Pro tio ĉeestas multe da endemiaj plantospecioj.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas krize endanĝerigata. La precipa minaco estas senarbarigo kaj habitatodetruo kaŭze de agrikulturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj Belgio, Danio, Francio, Germanio, Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj (Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj Bulgario, Grekio, Respubliko Makedonio, Rumanio, Serbio ( Kosovo ), Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj Danio, Germanio, Polio, Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj Portugalio, Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj Azerbajĝano, Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj Armenio, Azerbajĝano, Kartvelio, Rusio, Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj Irlando, Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj Aŭstrio, Belarusio, Ĉeĥio, Germanio, Litovio, Moldava Respubliko, Polio
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj Nord-Koreio, Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo Ukrainio, Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Italio, Montenegro, Serbio, Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido Bulgario, Kartvelio, Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Andoro, Francio, Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj Belorusio, Estonio, Norvegio, Latvio, Rusio, Suomio, Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj Aŭstrio, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Svisio
PA0446 Zagros-montara arbarstepo Irako, Irano, Turkio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]