Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]
Vikimedia Komunejo:  Pyrenees conifer and mixed forests [+]
vdr
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj.

La pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono transire de la mediterananea kaj eŭropa-siberia ekoprovincoj de la palearktisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. Ĝi situas en la tutmondaj 200-regiono "eŭropaj-mediteraneaj montaraj miksaj arbaroj" pro sia granda biodiverseco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La "Ponto de Hispanujo", Altaj Pireneoj, Francujo.
Monta pino en Pireneoj.

La ekoregiono okupas 25 900 da kvadrataj kilometroj en Pireneoj, inter Francujo, Hispanujo kaj Andoro.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La diverseco estas tre alta, kun 3 500 da specioj.

Pireneoj estas karakterizitaj de alte diversa altitudo-zoneco de arbartipoj, kiu estas pli okulfrapa en la suda hispana duono. La pli malataj altitudoj kaj kalkoŝtonaj/dolomitaj kanjonoj havas mediteranean vegetaĵarotipon, kie superregas miksaj ĉiamverdaj (precipe anzinoQuercus ilex) kaj deciduaj specioj (Quercus faginea, Q. pubescens, Tilia platiphyllos, Acer opalus). Korkokverko (Quercus suber) kaj pinio (Pinus pinea) konstituas gravajn arbarerojn sur la silikaj substratoj de la plej orientaj ekstremaĵoj, apud Mediteraneo.

Mezaj altitudoj estas karakterizitaj de decidua miksa arbaro (tigfolia kverko - Q. petraea; lanuga kverko - Q. pubescens; eŭropa fago - Fagus sylvatica precipe en la okcidento) kaj pinaroj de arbara pino (Pinus sylvestris) kaj nigra pino (P. nigra subsp. salzmannii var. salzmannii).

Relikvaj duonarbaroj de incensa junipero (Juniperus thurifera), specio vaste disvastiĝinta en centra Hispanujo kaj Nordafriko, troviĝas en kelkaj areoj de Nordaj Pireneoj. Alta-montaraj arbaroj precipe konsistas el miksaj fagaj kaj blanka-abiaj (Abies alba) arbareroj, kun monta pino (Pinus mugo subsp. uncinata) precipe trovebla en pli kontinentaj landinternaj regionoj. Strikte alta-montaraj herbejoj troviĝas super la arbolinio kaj gastigas multajn endemiajn kaj relikvajn speciojn.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Inter la endanĝerigataj specioj troviĝas la bruna urso (Ursus arctos) kaj la ŝafgrifo (Gypaetus barbatus).

Endemiismo[redakti | redakti fonton]

Estas priskribitaj ĉirkaŭ ducent da endemiaj plantoj.

Stato de konservado[redakti | redakti fonton]

Vundeble. Kvankam bone konservata, la ekoregiono estas minacata pro la senarbarigo kaj la starigo de baraĵlagoj kaj skistacioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj  Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj  Belgio,  Danio,  Francio,  Germanio,  Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj ( Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj  Bulgario,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Rumanio,  Serbio ( Kosovo),  Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj  Danio,  Germanio,  Pollando,  Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj  Portugalio,  Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj  Azerbajĝano,  Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj  Armenio,  Azerbajĝano,  Kartvelio,  Rusio,  Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj  Irlando,  Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj  Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj  Aŭstrio,  Belorusio,  Ĉeĥio,  Germanio,  Litovio,  Moldavio,  Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj  Nord-Koreio,  Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo  Ukrainio,  Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj  Albanio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Kroatio,  Italio,  Montenegro,  Serbio,  Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj  Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido  Bulgario,  Kartvelio,  Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj  Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj  Andoro,  Francio,  Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj  Belorusio,  Estonio,  Norvegio,  Latvio,  Rusio,  Finnlando,  Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj  Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj  Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj  Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj  Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj  Aŭstrio,  Ĉeĥio,  Francio,  Germanio,   Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepo  Irako,  Irano,  Turkio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]