Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj
ekoregiono
Valo de Kauar, apud Bilma
Valo de Kauar, apud Bilma
Valo de Kauar, apud Bilma
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Areo1 101 700 km² (110 170 000 ha) [+]
vdr
Oazo de Bilma, norda Niĝero

La sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la dezertega ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la dezertoj kaj kserofitaroj de norda Afriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono kovras 1 101 700 kvadratajn kilometrojn en Alĝerio, Ĉado, Malio, Maŭritanio, Niĝero, kaj Sudano. Ĝi etendiĝas okcidente-orienten laŭzone tra la kontinento, konstituante transiron inter la plenarida sahar-dezerta ekoregiono norden kaj la sahelaj herbejoj kaj savanoj suden.

Movoj de la zono de intertropika konverĝo alportas somerajn pluvojn dum julio kaj aŭgusto kiuj averaĝas 100 ĝis 200 mm, sed multe varias de jaro al jaro. Tiuj ĉi precipitaĵoj subtenas somerajn paŝtejojn de gresoj kaj herboj, kun sekaj duonarbaroj kaj arbustaroj laŭlonge de sezonaj riveretoj [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle WWF Scientific Report "South Saharan steppe and woodlands"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
PA1303 Arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj  Egiptio,  Jordanio,  Omano,  Sauda Arabio,  Sirio,  Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj,  Jemeno
PA1304 Atlantika marborda dezerto  Maŭritanio,  Maroko
PA1321 Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj  Alĝerio,  Egiptio,  Libio,  Maroko,  Tunizio,  Okcidenta Saharo
PA1325 Tropikaj dezerto kaj duondezerto apud Ruĝa Maro  Egiptio,  Irako,  Israelo,  Jemeno,  Jordanio,  Omano,  Sauda Arabio,
PA1327 Sahar-dezerta ekoregiono  Alĝerio,  Ĉado,  Malio,  Maŭritanio,  Niĝero,  Sudano
PA1328 Sud-iranaj dezerto kaj duondezerto  Irano
PA1329 Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj  Alĝerio,  Ĉado,  Malio,  Maŭritanio,  Niĝerio,  Sudano
PA1330 Taklamakano  Ĉinio
PA1331 Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato  Ĉado,  Egiptio,  Libio,  Sudano
PA1332 Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj  Alĝerio,  Niĝero,  Malio,  Maŭritanio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]