Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj koniferarbaroj.

La nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj centrazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de norda Turkujo kaj al la tutmondaj 200-regiono "kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj".

La orienta parto de la ekoregiono situas en la kaŭkaza biodiverseco-riĉaĵejo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Arbaro en la nordoriento de Turkujo.

La ekoregiono etendiĝas laŭlonge de Ponta Montaro de norda Anatolio, kaj estas limigita de la Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido en la nordo, kiuj okupas la marbordan strion inter la montaro kaj Nigra Maro. Oriente, la Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj transiras al Kaŭkazaj miksaj arbaroj. La pli seka Anatolia Altebenaĵo troviĝas en la sudo, kie la Nord-anatoliaj arbaroj transiras al Orient-anatoliaj deciduaj arbaroj en la sudoriento, al Centr-anatoliaj deciduaj arbaroj en la sudo, kaj al Anatoliaj koniferaj kaj miksaj arbaroj en la sudokcidento.

Kaŭze de la barieraj influoj de la altaj marbordaj montaroj kaj de la kontinenta klimato en la sudo, la ekoregiono estas klimate transira. Alta precipitaĵo inter 500 kaj 1 000 milimetroj superregas tie ĉi, kaj la pluva reĝimo estas vintro, printempo, somero, aŭtuno por la okcidentaj kaj centraj areoj kaj printempo, vintro, somero, aŭtuno por la orientaj areoj ( ekante kun la plej alta kvanto ) [1].

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Aŭtuna arbaro en la turka nigra-mara regiono.

Fitogeografie la areo troviĝas en la Pontusa provinco [2]. La plej grava karakterizaĵo de la ekoregiono estas la sendifekta arbara kovraĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mayer & Aksoy 1986
  2. Davis 1965

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Guidotti G., P. Regato and S.Jimenz-Caballero 1986 : The major forest types in the Mediterranean, World Wildlife Fund, Rome, Italy.
  • germane Mayer H. & H. Aksoy 1986 : Wälder der Türkei, Gustav Fischer Verlag, Stutgart, Deutschland.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
PA0501 Alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Francujo, Italujo, Svisujo
PA0502 Altajaj montarbaroj kaj arbarstepo Ĉinujo, Kazaĥujo, Mongolujo, Rusujo
PA0503 Kaledoniaj koniferaroj Britujo
PA0504 Karpataj montarbaroj Ĉeĥujo, Polujo, Rumanujo, Slovakujo, Ukrainujo
PA0506 Orient-afganaj montaraj koniferaroj Afganio, Pakistano
PA0507 Elborz-montara arbarstepo Irano
PA0508 Helanŝanaj montaraj koniferaroj Ĉinujo
PA0509 Hengduan-montaraj subalpaj koniferaroj Ĉinujo
PA0510 Hokajdaj montaraj koniferaroj Japanujo
PA0511 Honŝuaj alpaj koniferaroj Japanujo
PA0513 Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Alĝerio, Maroko, Tunizio, Hispanujo
PA0514 Nordorient-himalajaj subalpaj koniferaroj Barato, Butano, Ĉinujo
PA0515 Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj Turkujo
PA0516 Kanjonaj alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang Ĉinujo
PA0517 Ĉilian-montaraj koniferaroj Ĉinujo
PA0518 Koniferaroj de Kjonglaj-Min Ĉinujo
PA0520 Skandinavaj marbordaj koniferaroj Norvegujo, Svedujo, Suomujo
PA0521 Tianŝan-montaraj koniferaroj Ĉinujo, Kazaĥujo, Kirgizujo, Taĝikujo, Uzbekujo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]