Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]
Koordinatoj57° 0′ 0″ N, 74° 0′ 0″ O (mapo)5774Koordinatoj: 57° 0′ 0″ N, 74° 0′ 0″ O (mapo) [+]

Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj (Tero)
Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
vdr
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj.
"Novosibirsk Akademgorodok" (La Siberia Scienca Centro) meze de la subboreala arbaro.

La okcident-siberiaj subborealaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi estas parto de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de suda okcidenta Siberio en Rusujo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono okupas 223 400 da kvadrataj kilometroj kaj konstituas mallarĝan zonon, de nur ĉirkaŭ 150 kilometroj de la nordo al sudo, en la sudo de okcidenta Siberio. Ĝi situas proksimume al 56° de norda latitudo, kaj inter 61° kaj 92° de orienta longitudo.

La klimato estas modere kontinenta kompare kun tiu de la tajgo. La averaĝa jara temperaturo estas pli alta ol 0°C. La periodo kun neĝo sumiĝas je 180 tagoj. La senfrosta periodo daŭras ĝis 100 al 120 tagoj. La printempo kaj la aŭtuno estas mallongaj. La jara precipitaĵo sumiĝas je 350 al 550 mm.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ freŝdate la arbarkovritaj areoj de la ekoregionoj estis okupataj de miksaj arbaroj (siberia abio (Abies sibirica), siberia piceo (Picea obovata), siberia pino (Pinus sibirica), arbara pino (P. sylvestris) kaj etfolia tilio (Tilia cordata) aŭ siberia tilio (Tilia sibirica). La lasta specio konstituis signifan parton de la subkanopeo, ĝia proporcio en la kanopea tavolo pliiĝas de la nordo al sudo. Rilate al la herba tavolo, la karakterizaj arbaraj flaŭraj elementoj inkludas : Egopodio, Pulmonaria dacica kaj Actaea erythrocarpa. Kiel sekvo de freŝdata intensiva arbarekspluatado kaj oftaj incendioj, tiuj komunumoj preskaŭ ĉie estis anstataŭataj de arbaroj superregataj de penda betulo kaj tremolo aŭ de preskaŭ unuspeciaj arbar-pinaroj kun etfolia tilio en la subkanopeo aŭ kiel kroma miksaĵo en la kanopeo. Tiu ĉi arbartipo havas riĉan herban tavolon kun multaj arbaraj specioj. Dominantaj specioj en diferencaj asocioj estas Calamagrostis arundinacea, Carex macroura, Aegopodium podagraria, Vaccinium vitis-idaea kaj V.myrtillus. Aliaj komunaj specioj inkludas : Rubus saxatilis, Maianthemum bifolium, Lathyrus vernus, Galium septentrionale, Equisetum sylvaticum kaj Angelica sylvestris. La musko-kovraĝo ne estas tre disvolviĝinta; la plej komunaj muskoj estas Pleurozium schreberi kaj Dicranum polysetum.

Praarbaraj betularoj troviĝas en la norda parto de la ekoregiono. Ilia kanopeo konsistas el penda betulo akompanata de lanuga betulo, tremolo kaj, malofte, tiliaj specioj. La arbeda tavolo inkludas Rosa majalis, Crataegus sanguinea, Sorbus sibirica, Salix caprea, Viburnum opulus, Spiraea media kaj iuj aliaj. Dominantaj specioj ĉe la herba kovraĵo estas Calamagrostis arundinacea, C. epigejos, C. obtusata, Rubus saxatilis, Cnidium dubium, Geranium pseudosibiricum, Vicia cracca, Gentiana pneumonanthe, Delphinium elatum, Trientalis europaea, inkluzive de la arbaraj relikvoj Dryopteris carthusiana, Phegopteris connectilis, Pulmonaria dacica kaj Aegopodium podagraria.

Kiel tutaĵo, la flaŭro de la praaj betularoj ampleksas ĉirkaŭ 400 da plantospecioj. La marĉoj okupas ĉirkaŭ 20 procentojn de la ekoregiono. Plimulte da ili estas nutraĉriĉaj kaj situantaj ĉe la akvodislimoj. La precipa dominanto en la kanopeo estas lanuga betulo, kvankam signifa parto de tiuj marĉoj estas senarba. En la herba tavolo, la dominantoj inkludas : Calamagrostis langsdorffii kaj Carex lasiocarpa. Hypnaceae (Aulacomnium palustre kaj aliaj) same kiel Sphagnum warnstorfii superregas en la muska tavolo.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas krize endanĝerigata. La ekosistemo estas multe ŝanĝita kaŭze de perhoma disvolviĝo; estas malmulte da protektataj areoj. Senarbarigo estas daŭre ofta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj  Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj  Belgio,  Danio,  Francio,  Germanio,  Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj ( Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj  Bulgario,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Rumanio,  Serbio ( Kosovo),  Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj  Danio,  Germanio,  Pollando,  Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj  Portugalio,  Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj  Azerbajĝano,  Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj  Armenio,  Azerbajĝano,  Kartvelio,  Rusio,  Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj  Irlando,  Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj  Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj  Aŭstrio,  Belorusio,  Ĉeĥio,  Germanio,  Litovio,  Moldavio,  Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj  Nord-Koreio,  Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo  Ukrainio,  Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj  Albanio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Kroatio,  Italio,  Montenegro,  Serbio,  Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj  Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido  Bulgario,  Kartvelio,  Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj  Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj  Andoro,  Francio,  Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj  Belorusio,  Estonio,  Norvegio,  Latvio,  Rusio,  Finnlando,  Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj  Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj  Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj  Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj  Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj  Aŭstrio,  Ĉeĥio,  Francio,  Germanio,   Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepo  Irako,  Irano,  Turkio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]