Padobasenaj miksaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Padobasenaj miksaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Padobasenaj miksaj arbaroj (Tero)
Padobasenaj miksaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
vdr
Lago di Monate.
La Pado en San Benedetto

La padobasenaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kiuj ĉirkaŭas la Padoriveron kaj ĝian basenon je la itala flanko de Alpoj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La Padobaseno nuntempe ampleksas nur malmulton de sia origina vegetaĵaro. Iam la miksaj deciduaj arbaroj de tigfrukta kverko, harara kverko, eŭropa karpeno, glata ulmo, orno (Fraxinus ornus) ekzistis tra la ekoregiono. Ĉeriveraj arbaroj okupis la periode inunditajn valojn de malpli ol 100 metrojn altaj altitudoj kaj konsistis el frakseno, blanka saliko, nigra alno, glata ulmo, blanka poplo, eŭropa nigra poplo kaj tigfrukta kverko.

Dolĉakvaj ekosistemoj konstituas altan nivelon de biodiverseco. Jenaj en Italujo endanĝerigitaj plantoj troviĝas en la ekoregiono : Leucojum aestivum, Halocnemum strobilaceum, Nymphaea alba, Bassia hirsuta, Limonium bellidifolium, Utricularia australis, Thelypteris palustris, Salvinia natans, Sagittaria sagittifolia, Plantago cornuti.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la biodiverseco de la ekoregiono rilatas al malpli difektaj malsekejoj kiuj servas kiel gravaj ripozejaj, reproduktejaj kaj nutradaj areoj por multe da birdospecioj. Ekzemploj estas : griza ardeo, purpura ardeo, granda egretardeo, malgranda egretardeo, ralardeo, bovardeo, granda botaŭro, malgranda botaŭro, pigmea kormorano kaj blankokula anaso.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La regiono estas industriigita kaj havas longdaŭran historian de homa influo (poluo, habitatodetruo de malsekejoj, invadaj specioj, kaj nedaŭrigebla ĉasado de akvobirdoj).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Bracco, Francesco; Silvano Marchiori; Franco Maso & Adriano Zanetti 2002 : Woodlands of the Po Plain, Ministero dell'Ambiente e della Tutela de Territorio, Museo Friulano di Storia Naturale, Comune di Udine, Italy, 158 p. ISBN 88-88192-05-0 angle

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj  Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj  Belgio,  Danio,  Francio,  Germanio,  Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj ( Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj  Bulgario,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Rumanio,  Serbio ( Kosovo),  Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj  Danio,  Germanio,  Pollando,  Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj  Portugalio,  Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj  Azerbajĝano,  Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj  Armenio,  Azerbajĝano,  Kartvelio,  Rusio,  Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj  Irlando,  Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj  Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj  Aŭstrio,  Belorusio,  Ĉeĥio,  Germanio,  Litovio,  Moldavio,  Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj  Nord-Koreio,  Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo  Ukrainio,  Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj  Albanio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Kroatio,  Italio,  Montenegro,  Serbio,  Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj  Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido  Bulgario,  Kartvelio,  Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj  Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj  Andoro,  Francio,  Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj  Belorusio,  Estonio,  Norvegio,  Latvio,  Rusio,  Finnlando,  Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj  Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj  Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj  Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj  Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj  Aŭstrio,  Ĉeĥio,  Francio,  Germanio,   Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepo  Irako,  Irano,  Turkio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]